Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
gio 24 apr. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Federalismo
Boselli Michele - 16 gennaio 1995
Balkana federacio - utopio a^u espero ?

Dimitar Papazov, Bulgario

La ideo pri Balkana federacio aperis inter la balkanaj popoloj ankora^u en la tempo de la turka jugo sur la Balkana duoninsulo. Aparte profundajn radikojn ^gi havis en la eksa bulgara teritorio, kies logantaro pro la proksimeco de la turka imperio havis plej malmultajn ^sancojn por liberigo kaj rigardis al la balkana federacio kiel espero por sia nacia apartigo kaj defendo. Malgra^u la sendependa ekzisto de Bulgario kiel ^stato post 1878 jaro la ideoj pri Balkana Federacio restas vivaj inter la intelektularo kaj la sociaj agantoj. En la komenco de nia jarcento ilin propagandas plej aktive la socialistoj kaj ilia plej maldekstrza parto, la estontaj komunistoj; kies reprezentantoj kiel Georgi Rakovski k.a. estis inter la plej altaj funkciuloj de la Kominterno - ^generalaj sekretarioj, membroj de la E1straro, elstaraj oficistoj k.t.p. - kaj de la internacia komunista movado ^gis la mezo de la 50aj jaroj. Tute nehazarde la ideo pri Balkana Federacio (BF)estis unu el la aktualajdemandoj dum la lastaj jardekoj, ta

men lastatempe denove elkreskis pro la eventoj en eksJugoslavio. Post kiam tiom da jardekoj kaj e^c jarcentoj la ideo pri BFvivas, motivita estas la demando: ^cu tiu ^ci ideo havas grundon sur Balkanio a^u estas utopio?

Oni devas diri klare, ke la ideo pri Balkana Federacio a^u pli ^guste konfederacio definitive havas lokon en la inter^san^go de politikaj ideoj por la estonta strukturo de Balkanio. Elirante de la kondi^coj, la stato kaj la pensmaniero de la balkanaj popoloj, esrus pli reale pensi, ke la ideo efektivi^gus per etapoj , kaj la konfederacio mem estu etapo de la ali^go de la balkanaj ^statoj al Komuna E^uropo. La unua etepo post la fino de la milito en eksJugoslavio povus esti la unui^go de Grekio, Bulgario kaj Serbio. Grekio kiel membro de E^uropa komunumo kun sia sperto povus okazi tiu centro, ^cirka^u kiu unui^gi la balkanaj landoj survoje al Komuna E^uropo. Estas eble e^c anta^u la fino de la nilito en eksJugoslavio, por oni ne perdu tempon, tiu proceso komenci inter Bulgario kaj Grekio, al kiuj poste ali^gi Serbio. Dum la dua etapo al ili povus ali^gi pli malproksime situataj teritorie Rumanio kaj Albanio. En la tria etapo povus sekvi Makedonio, pri kiu certe estos diskutoj, la aliaj eksjugoslavaj landoj ka

j Turkio, kiu ^gis tiam ver^sajne solvos la problemojn pri la homaj rajtoj kaj krom tio kiel lando kun pli deversa ol la tradicia e^uropa kulturo bezonas pli da tempo enskribi^gi en la E^uropa Komunumo. Havi iluzion, ke sur Balkanio povas ekzisti federacio a^u konfederacio de svisa modelo, povus nur eksterbalkanlandanoj. La balkana politika formajo, pri kiu temas pli supre, povas ekzisti en plej ^generala formo momente nur sur la grundo de viza, doganeja kaj ekonomia kunlaboro ^gis la establo de plena konfido unu alia flanke de la balkanaj landoj.

La malfeli^co de Balkanio estas en tio, ke de tri jarcentoj ^gia sorto decidi^gas ne nur en la balkanaj ^cefurboj, tamen anka^u en la ^cefurboj de tielnomataj "Grandaj Potencoj". Beda^urinde tiun tradicion - tendencion oni povas rimarki anka^u nun. Jen pro kio ^ce la novaj pli demokratiaj kondi^coj de Komuna E^uropo garantianto pri la Balkana Federacio povus esti la E^uropa Komunumo, al kiu la balkanaj landoj strebas, konvinkita, ke tiu federacio estos por ^gia bono, ^car de paca evoluita ekonomie Balkanio gajnos ^ciuj. Por efektivi^gi similan ideon estas necesa serioza kleriga laboro kaj en la politikaj medioj de E^uropa Komunumo, kie estas diversaj tendencoj, kaj sur balkanio, kie ankora^U oni renkontas malkonfidon kaj e^c malamikecon. La realigon de la ideo pri Balkana Federacio a^u Konfederacio devos preni sur sin kiel tasko formacio a^u partio ne nur el unu ^stato, ^car tiam ^gi estos suspektinda por la aliaj. Eble plej konvena por la lan^co de simila ideo estas la Tradicia Radikala Partio.

Kial ^guste la Transnacionala Partio? Unue ^car ^gi havas struktirojn en preska^u ciuj e^uropaj landoj kaj "lobi" en la E^uropa parlamento. Due, ^car ^gi estas aparte forta en la balkanaj landoj, kie allogis multajn parlamentanoj, kiuj povus ludi decidan rolon. Trie ^car estas ne^utrala pri la problemoj de Balkanio, kiuj komencante de la teritirioj kaj finante kun la lingvoj, estas sufi^ce multaj. Kvare, ^car la Transnacia Partio havas jam pozitivajn tradiciojn kaj a^utoritaton sur Balkanio per la lan^co de projektoj kiel la transbalkana ^cefvojo k.a. kaj povus atendi sukceson. La ideo pri Balkana Federacio a^u Konfederacio devos esti bone pripensita de grupo de balkanaj kaj eksterbalkanaj agantoj kaj poste prezentita poetape la^u programo en la koncernaj medioj. Pensi ke la realigo de tiu ideo okazos rapide kaj facile, estos utopio. Espero tamen estas. Por transformi^gi tiu espero en realeco estas bezonata laboro - obstina kaj persista - inter la politikistoj, parlamentanoj kaj la popolamasoj. De tio gajnos

kaj Balkanio, kaj E^uropo, kaj la mondo. Kaj la Transnacia Partio plenumos sian destinon.

La dezirantoj diskuti tiun^ci prblemon bonvolu kontakti per letere

Dimitar Papazov, 1373 Bulgario, Sofio, ^j.k.Zapaden park, bl.22

a^u komputile Bulgario, Sofio, Dimitar Papazov.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail