Sender: owner-rebato-l@netcom.com
Precedence: list
Karaj Amikoj!
Mi jxus ricevis la jenan mesagxon fakse de Marcos Cruz de Madrido:
Estimataj!
En brita revuo "Televisual" mi hazarde trovis aludon al esperanto. Gxi
estas profesia revuo pri filmaj kaj televidaj aferoj, kaj la vorto
"esperanto" aperas en grislitera artikola enkonduko, kiun mi kopias al
vi: "The computer industry has been revolutionised by open standards. Now
there's a move to bring all its advantages to the world of post-production.
Chris Dickinson investigates whether OMF is set to succeed as a universal
language for all equipment, or become an electronic Esperanto."
Kun pardonantauxpeto al la denaskaj anglalingvuloj pro la eblaj
mistradukoj kaj perditaj nuancoj, mi komprenas jenon:" La komunik-industrion
jam revoluciis malfermaj normoj. Nun oni klopodas porti iliajn avantagxojn
en la (filman) postproduktadon. Chris Dickinson esploras, cxu OMF venas sukcesi
kiel universala lingvo por cxiuj ekipajxoj, aux farigxi ia elektronika
esperanto."
Nenie en la posta tripagxa artikolo reaperas mencio pri esperanto. Estas
klare, ke la auxtoro spontane uzas la vorton "esperanto" kun la sencoj
"nesukcesa universala lingvo" kaj "proponita neuzata normo". Mi opinias, ke
indas reagi, des pli pro la profesinivela medio de la revuo, kaj pli bone
fakse ol posxte.
....
Jen cxiuj datenoj de la afero: revuo: Televisual Sept 1994 pagxo 112
artikolo: "Open Media Framework" fako: "Technology" Auxtor(in)o: Chris
Dickinson direktor(in)o Mundy ELLIS adreso: Televisual Magazine
St. Giles House, 50 Poland St GB- W1V 4AX London, England
telefono: 071-4394222, faksilo: 071-2870768.
Antauxdankojn al cxiuj.
Marcos Cruz
PS: Mi komputilfaksis cxi tiun hejme (tel. +34-1-7153873), sed fakse mi
estas atingebla en la oficejo de Hispana Esp-Ferderacio. Krome, mi
ricevas la revuon en la laborejo, do mi povos informi al vi, cxu en
venonta numero aperas reagoj.
Cetere mi sciigos S-ron Cruz pri nia listo....
Miko Sloper.
Cxu ia novajxo pri Michael Jackson kaj la koncerna filmeto?