From: Edmund.Grimley-Evans@cl.cam.ac.uk
Date: Wed, 28 Sep 1994 11:25:37 +0100
Message-Id: <9409281025.AA03145@nene.cl.cam.ac.uk>
To: rebato-l@netcom.com
Cc: Edmund.Grimley-Evans@cl.cam.ac.uk
Subject: savu Esperantajn kursojn en Debrecen
Sender: owner-rebato-l@netcom.com
Precedence: list
Eble iuj legantoj ne vidis la mesa^gojn de Attila SALGA en SCE je
1994-09-21 kaj 1994-09-22, a^u forgesis pri ili. Ri skribis:
>>
En Universitato Lajos Kossuth (urbo Debrecen, Hungario) mi kun mia ko-
lego instruas Esperanton jam ekde sep jaroj. Studentoj povas elekti
gxin kiel libere elekteblan studobjekton, kaj gxi (kun kvalifiko kaj
ekzameno) estas notata en atestilo.
La dekano de filologiscienca fakultato d-ro Istvan BITSKEY malpermesis
instrui la Internacian Lingvon en "sia" fakultato.
En la naturscienca fakultato oni povas instrui
Esperanton, sed la unuakursanoj povas meti nur bazgradan uni-
versitatan ekzamenon. Aliaj -- mezgradan ekzamenon, do ankaux cxi tie
estis "mallargxigo" de jugxoj, cxar antauxe cxiuj povas havi mezgradan
ekzamenon.
Ni povas instrui Esperanton, sed nia agado neniel notas en atestilo. Kelk-
dekoj da studentoj vane intencis studi la lingvon dum du semestroj, nun
ilia agado "ne validas", ili ne povas plu lerni.
Kial? Oficiale oni nenion diras, sed private mi eksciis nur tiujn
kauxzojn: (la dekano) "Kiam mi auxdas la vorton , mi volassinkopi." "Tio ne estas lingvo, cxar ne estas uzata en la scienco."
"Cxu tio estas LINGVO??? Oni povas ellerni gxin dum ses tagoj!"
Jen ekzistas tiu homo kaj ekzistas lia aro kiuj nenion sciante pri la IL,
igxas gxia plej granda malamiko. Li neniam donis al mi eblecon busxe aux
skribe emfazi mian kontrauxan opinion, konvinki lin. Li nenion surpaperigas,
do mi ne povas kontrauxopinii oficiale. La dekano cxiam diras, ke E ne
estas uzata en la scienco.
Cxiujare kun kolego Bela Meszaros ni havas cx. lOO studentojn. Plejparte
ili trapasas ekzamenon universitatan, nomatan "baza" kaj "meza". El ili
5-6-7 havas sxtatan lingvoekzamenon mezgradan. Nun en la filologiscienca
fakultato ne ekzistas plu tiu cxi ebleco.
Ni havas speciale kolektitajn lernolibrojn, krestomatiojn por studentoj.
Ili do havas tekstojn laux siaj fakoj por traduki.
Antaux du monatoj UNESCO petis detalajn indikojn pri la E-instruado en nia
universitato por doni monapogon.
Mem rektoro kaj gxia anstatauxlo trasendis tiun leteron al la cxefestro de
katedro de fremdaj lingvoj. La raporto estis forsendita, sed poste nia
dekano malpermesis instrui Esperanton.
Jen estas konkretaj faktoj. Nenion mi volas aldoni, cxar miaj sentoj nun
ondas, en mi blovegas ventego...
Viaj reagoj estos bonvenaj al subaj adresoj:
ABNAGYZO@TIGRIS.KLTE.HU (rektoro) Dr. Abadi Nagy Zoltan
IEAS@TIGRIS.KLTE.HU (Amerika-Angla Instituto, dir. dr. Abadi
Nagy Zoltan
ZKVIRAGO@TIGRIS.KLTE.HU (anstatuxlo de la dekano) dr. Viragos Zsolt
La dekano dr. Bitskey ne havas retoposxtan adreson, do bv. aparte
skribi: Dr. Bitskey Istvan dekan urnak, BTK.
Skribu ANGLE, GERMANE, FRANCE aux ITALE.
Estas dezirataj leteroj cxefe de tiuj, kiuj laboras en universitatoj,institutoj
aux agadas en la tereno de scienco (Ph.D., d-ro, prof., magister, kandidato,
akademiano, AISano ktp.)
Pro la kopioj mi estos dankema. En la letero ne citu min kaj mian nomon.
Koran dankon.
Cxion bonan dezirante
elkore salutas vin
d-ro Attila SALGA
prof. pri slavaj lingvoj
ASALGA@TIGRIS.KLTE.HU
<<
kaj
>>
Jen estas lia posxta adreso:
Dr. Bitskey Istvan dekan urnak
H-4010 Debrecen, pf.38.
<<