Subject: Michael Jackson
Message-Id: <941014190029_73513.2350_DHN23-1@CompuServe.COM>
Sender: owner-rebato-l@netcom.com
Precedence: list
Meze de septembro mi telefonis al reprezentantoj de Michael Jackson kaj de lia
disk-eldonejo kaj finfine sukcesis paroli kun Michael Levine, persona
reprezentanto por Michael Jackson. Pro lia peto, mi sendis al li faksajxon
listantan miajn demandojn (malmultajn). Li sciis absolute nenion sed promesis
retelefoni al mi. Gxis nun mi auxdis nenion.
Cxar la televidajxo, laux la artikolo en la Daily Telegraph, aperos je la unua
de oktrobro, mi decidis atendi gxis kiam gxi aperos antaux revoki al s-ro
Levine. Tiam mi povus scii cxu gxi vere uzas E-on kaj tial cxu indus nova voko.
Cxu gxi jam aperis? Mi suspektas, ke ne, sed ne certas pri tio. Bedauxrinde, mi
ne persone ricevas MTV-on. Mi demandis de kelkaj amikoj, cxu ili vidis la novan
televidajxon de Jackson sed la respondo estas ne.
Do estas por mi tuta misterio.
Gary