Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mer 14 mag. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Lingua internazionale Fundapax
Gentile Guido - 29 ottobre 1994
ALP-ADRIA RETINFORMILO * n. 9 (13.10.94)

---> Mauro redaktas kaj Axel dissendas <---

Saluton al chiuj,

bonvenon Alemka kaj Michael !

Nia reto pligrandighas, jen la novaj nodoj en Graz kaj Zagreb:

fahrgast@htu.tu-graz.ac.at (Michael)

alemka@phy.hr (Alemka)

Alia bona informo pri nia reteto estas ke baldaû alighos ankaû Renzo Cherin (Bologna - Italio).

Li sciigis al mi ke li akiros retadreson ghis oktobre, provizore li kontakteblas per la jena retadreso:

ottica@promet2.cineca.it

Sed bedaurinde tute mankas hungaroj en nia retadresaro, chu neniu el vi havas kontaktojn kun hungaroj ??

Finfine slovenoj reagas, legu la lastajn informojn el Slovenio, Anka skribis helik-poshte al mi kaj mi diskonigas al vi.

Se iu el vi deziras ricevi la lastan adresaron (1.10.94) de rete atingeblaj esperantistoj kaj E-organizoj povas kontakti min, mi jhus ricevis ghin de Derk Ederveen.

MKR okazis, kaj multaj el vi partoprenis, por la malfelichuloj kiuj ne volis-povis cheesti mi mallonge raportas:

Esperantistoj el Austrio, Germanio, Kroatio, Italio, Slovenio kaj Chehhio partoprenis, ne amase tamen vi scias ke kvalito kaj kvanto ne chiam kongruas.

Interesa ekskursa programo ghojigis nin:

Malgraû spertaj gvidantoj kun kompasoj, mapoj kaj ech altec-mezuriloj (!) tamen ni sukcese atingis la celojn.

Ne chiuj verdire, nur grupoj A, A1, A2 atingis la planitajn celojn, aliaj subgrupoj B, C, Ch ktp. rezignis pro negho, laceco, malsato, timo perdighi aû mi ne scias.

Mea serioze promesis prelegi pri orientigho, en Rijeka aû dum Sankta Z.

Shi preskaû profesie orientighas, ie en Europo, chu ne ?

La X-grupo (priiksoda grupo) ankaû estis interesa programero de MKR: paroj kiuj alighis al X-grupo bone amuzighis kvankam, strange, neniu sukcesis trovi iksodojn (chu ili dormas autune ? Chu ni ne tro bone klopodis serchi chien ?

Eble Michael povas science respondi).

La S-grupo (sauna grupo) estis bonega ideo de Helmut.

Ne chiuj kompreneble kuraghis, bedaurinde nur Ivo, Mauro, Axel, Annegret kaj Luigi alighis, vere estis interesa kaj ripetinda afero ! Chu ghi ighos tradicio dum venontaj MKR ? Espereble jes.

La lastan vesperon sloveninoj prezentis al ni belajn ludojn (ekzemple: kiamaniere senvestigi homojn)

Pri la manghajhoj estis kelkaj plendoj, tamen ne chio povas esti perfekta, Michael, chu ne ?

via nova MKRano * M a u r o *

Kaj jen mesagho de nia kara Axel

Vieno, 5/9/94

Kara Mauro!

Bedaurinde mi nur hodiau dissendis la 8an JAAK-informilon, char mi ghis fine de septembro ankorau ne regule estas en la universitato, char semestro nur komencighas oktobre.

Krome mi devas ankorau ghis tiam uzi tute fekan DOS-an programon, per kiu mi chiam devas tajpi chiujn adreson. Tamen mi esperas ke funkciis. Chu vi povas informi min, chu vi rericevis la 8an informilon.

Novaj informoj, kiuj nur flanke tushas JAAK-on: 4a MEJK

ne povas okazi en Austrio, char AEJ ne ricevis shilingon da subvencio.

Nun ni petis, kiel interkonsentite en Triberg, Chehhojn transpreni la taskon, sed AEJ, fakte mi, helpos pere de dissendado kaj kolekto de chiuj "paperajhoj" (alighiloj, ktp.).

Salutas Axel

--

LL UU UU LL UU UU Esperanto parolata

LL UU UU LL UU UU alias Axel Leitner

LLLL UUU LLLL UUU

(h9250888@obelix.wu-wien.ac.at)

Kaj nun prezentmesagho de Damir (Osijek):

Mi estas 33-jarulo el Kroatio.

Mi estas esperantisto de la jaro 1981.

Mi laboras en poshto kiel komputilisto.

Kvankam mi jam plurajn jarojn uzas komputilojn kaj ankaû modemon, mi nur antaûnelonge komencis uzi e-poshton.

Ghis!

EL SLOVENIO (laû la lastaj informoj de Anka):

SEJ (Slovena E-Junularo) havas novan adreson:

SEJ

Tavc^arjeva 2/I

p.p. 401

SI-61001 LJUBLJANA

SLOVENIO

En Slovenio SEL malfermos E-CENTRO kun sama adreso kiel supre, sed ankaû mi havas novan adreson:

(Kadunc) Vozlic^ Anka

Poljanski Nasip 24

SI-61001 LJUBLJANASLOVENIO

tel. +386 61 325-612

Pri Rijeka renkontigho kaj internacia ekzameno mi ne povas diri iun certan nun.

En Ljubljana kaj en Maribor ni ricevos A kaj B kursojn.

Eble kelkajn homojn dezirus fari ekzamenon sed mi pensas ke ne plu ol 5.

Do, vi povos atendi novan informon post semajno aû du.

Ghi vershajne estos sendota en ret-poshto pere de Janez Jug.

Chi jare kun li ni havos pli bona kontakto, char li gvidos B-kurson. Samtempe ni (SEJ) daurigos pruvi ricevi propran INTERNET numeron.

Kore, Anka Vozlic^

ALP-ADRIA JARLIBRO 1994

Esperanto Grupoj en Alp-Adrio (2)

HUNGARIO

(Baranya, Gyor-Sopron, Somogy, Vas, Zala)

Gyorujbarat - Kisalfoldi Eszp. Egyesulet

Bagh Istvan Kert u.17

H-9081

Szombathely - Vas Megyei Eszp. Tars

Pf. 45

H-9701

Kaposvar - Gajaj Migrantoj

48-as If jusag u.36

H-7400

Zalaegerszeg - Juna Koro Eszp.

Egyesulet Avasarok u.3

H-8900

BESTOVERBOJ en esperant(uj)o ellaboritaj

dum IJK kaj MEJS - (1)

* PORKI

- maldece kaj humide manghi (dum E-renkontigho)

- amaslogheji

- malpure uzi la lingvon

(Ewa B. - PL)

* KANGURUI

- vojaghante de domo al domo per Pasporta Servo

- salti de unu arangho al alia

- acheti chion, kio havas verdan stelon

(Andi M. - D)

* BIRDI

- vojaghi aviadile delokealloke

* KANARII- Chiam emi kantadi dum E-renkontigho

- flirtadi kun multaj diversaj homoj

(Jan N. - CZ)

======================================================

OFICIALAJ NODOJ DE LA RETO - stato je 13.10.1994

Atentigo:

Mea havas pli certan retadreson !

lando-urbo nomo retadreso

A-Vieno Axel Leitner h9250888@obelix.wu-wien.ac.at

A-Vieno Vanja Radovanovics searado@jupiter.sea.ericsson.se

A-Vieno Dunja Knapp Knapp@aimp.una.ac.at

A-Graz Michael Martin fahrgast@htu.tu-graz.ac.at

I-Triesto Mauro Tauzzi M.Tauzzi@agora.stm.it

I-Treviso Guido Gentile G.Gentile@agora.stm.it

I-Milano Marco Bergamini M.Bergamini@agora.stm.it

HR-Zagrebo Tomi Haramina Haramina@dominis.phy.hr

HR-Zagrebo Mea Bombardelli bombarde@cromath.math.hr

HR-Zagrebo Vlado Kamenski kamenski@cirus.dhz.hr

HR-Zagrebo Igor Tomazic itomazic@dominis.phy.hr

HR-Zagrebo Alemka alemka@phy.hr

HR-Osijek Damir Malkoc Damir.Malkoc@117.hrfido.fesb.hr

SL-Ljubljano Janez Jug Janez.Jug@uni-lj.si

Fino

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail