Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
gio 01 mag. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Lingua internazionale Fundapax
Gentile Guido - 28 novembre 1994
ALP-ADRIA RETINFORMILO n.11 17.11.94
----------------------------------------------------

---> Mauro redaktas kaj Axel dissendas <--

Saluton karaj gealpadrianoj !

Finfine mi ricevis viajn reagojn, nekredeble !

Gratulon al Axel, Tomi, Alemka kaj Wolfram pro la senditaj interesaj informoj kaj novajhoj.

Krome shajnas, ke ni havas aliajn du nodojn:

Wolfram Diestel, Leipzig:

diestel@rzaix340.rz.uni-leipzig.de

kaj Lariko Golden, Hungario (chu Budapeshto ?)

golden@osiris.elte.hu

Mi petas ilin konfirmi chu ili deziras ricevi ARI kaj eventuale kunlabori.

Pri Z-tago en Ljubljana:

-----------------------

Mi atentigas vin ke estus bone decidi ion pri Z-tago. La konkreta propono (vidu ARI-10) estas okazigi ghin en Ljubljana, chu chiuj konsentas ? Kion Janez opinias? Chu iu el vi kontaktis Ankan au' havas freshajn informojn (ekz. Vlado) ?

Mi petas vin reagi, doni viajn opinion kaj konfirmi vian partoprenon elektronika balotado pri Z-tago en Ljubljana:

--------------------------------------------

Mauro jes Marco ?

Tomi jes Guido ?

Vlado ? Michael ?

Mea ? Alemka ?

Damir ? Igor ?

Janez ? Vanja ?

Axel ? Dunja ?

Renzo ? ktp. ?

--------------------------------------------

MESAGHOJ RICEVITAJ:

Saluton Mauro!

Kio nova ce vi? Ce mi nova komputilo. Rilate tion, mi volis demandi vin kiel mi plej facile havigu esperantajn literojn (laû eble senpage). Krome, rilate Z tagon kaj kursojn, en Zagrebo estas du komencantaj grupoj, kiuj finos la 15an de decembro. Estus bonege se ili povus kontakti alilandanojn dum Ztago, do laû mi `jes` por Ljubljana.

Tiom de mi

ghis Tomi

Saluton, Mauro!

MT>Kio okazas ? Homoj protestas ke ili ne ricevas ARI.Jes, estis problemeto, sed mi esperas, ke nun finfine chiuj havas la ret-informilon, kaj mi provos plirapidighi.

Krome ni havas du novajn interesitojn por la reto:

Wolfram Diestel, Germanio

diestel@rzaih340.rz.uni-leipzig.de

Lariko Golden, Hungario

golden@osiris.elte.hu

Kvankam Lariko ne petis la ret-informilon, mi certas, ke HEJ interesighas pri ghi.

Axel

CIRKULERO

--------

Simila informilo kiel ARI, nome CIRKULERO, ekzistas por junuloj en Chehhio, Slovakio, Bavario kaj Saksio.

Aldone mi sendas unu ekzempleron al Mauro kaj eble li povas elpreni la plej gravajn informojn por ARI.

Wolfram Diestel do ekde nun ankaû ricevis ARI-on.

4a MEJK en Trebic, Chehhio

-------------------------

De la 11a ghis la 13a de novembro okazis la 4a Mez-Eûropa Junulara Konferenco en la Esperanto-domo de Trebic.

Partoprenis 9 junuloj el Aûstrio, Chehhio, Germanio kaj Hungario, krome TEJO-estrarano Klaus Dahmann.

Pli detala raporto sekvos. Grava por la AR-regiono estas:

1) Trejnseminario por junuloj el Balkana regiono okazonta vershajne de la 1a ghis 5a de marto 95 en suda Aûstrio.

2) Trejnseminario por estontaj aktivuloj norde de Zagrebo post la IJS. Ghi estos dusemajna. Chiuj landaj sekcioj sondu inter siaj membroj pri interesatoj. La kotizo estos sufiche malalta pro subvencioj.

3) Renkontigheto por junuloj el la regiono Bratislava-Budapest-Vieno. Kunsido por organizado okazos aû ankoraû decembre en Budapest, aû dum la IS. Celata estas kunigi novulojn de diversaj landoj al unutaga renkontigheto, fakte babilado kaj interkonatigho, urbvizitado kaj simple komuna tempo por montri al ili Esperantujon.

Salutas Axel kaj sekvos pli detalaj informoj.

------------------------------------------------------

Jen specimeno de la Cirkulero:

From: h9250888@obelix.wu-wien.ac.at (Axel Leitner)

Subject: Cirkulero

Date: Fri, 21 Oct 1994 12:41:15 +0100 (NFT)From: Wolfram Diestel

Subject: Cirkulero

To: Axel Leitner

Saluton, h9250888 alie nomata Axel Leitner,

kiu che vi disdonas la alir-nomojn? Chu komputilo aû sadisto?

Nu, jen ghi, la...

+-----------------------------------------------------------+

| CIRKULERO - informilo por junaj esperantistoj en

| Chehhio, Slovakio, Bavario, Saksio.

| Kolektas la informojn: Esperanto-Junularo de Lepsik

| che Wolfram Diestel, Schmiedestr. 17, D-04416 Markkleeberg,

|

| aû

+------------------------------------------------------------+

Oktobro/Novembro 1994

--------------------------------------------------------

TTT

Kio tio estas? Nu, pere de telefonlinioj la komputiloj de multajuniversitatoj kaj aliaj institucioj estas interligitaj je la tiel nomata Interreto (orig. nomo: Internet). Por universitatanoj chiuj servoj de la Interreto estas senpagaj: oni povas sendi mesaghojn al chiu alia uzanto kaj ankaû al uzantoj de aliaj komputilaj retoj; oni povas rekte "paroli" kun alia uzanto aû ech kun pluraj samtempe, ekz. Esperantistoj renkontas sin lunde kaj marde vespere en la kanalo #Esperanto por babili; oni povas legi novajhgrupojn, al kiuj chiuj rajtas sendi artikoleton, informon aû diskutkontribuon kaj legi tiujn de la aliaj pri certa temo; kaj oni povas rigardi kaj kopii al si dokumentojn, bildojn, komputilprogramojn, kiuj trovighas en iu interreta komputilo servanta kiel arhhivo. Iu tia arhhivservo estas la Tut-Tera Teksajho (orig. nomo: World Wide Web). Ghia plej forta trajto estas la kapablo enmeti ligojn en tekstoj. Se vi ekz. legas leksikonon aû vortaron vi ofte renkontas referencojn, kiel: vidu sub la vorto XY, aû:

vidu en la libro Lo sur la pagxo 111 aû simile. Vi devas pene serchi foliumante en la leksikono aû la katalogo de la biblioteko la referencajhon. En TTT tiun laboron faras por vi la komputilo kaj la aûtoro de iu dokumento. La aûtoro skribas en la tekston la referencon al arhhivo/dokumento/tekstparto kaj vi legante la dokumenton kaj ekvidante la markitan referencon povas per simpla klavpremo post sekundoj plulegi en la referencita dokumento. Multaj universitatoj per tiuj TTT-dokumentoj informas pri si, fakultatoj, lokaj informoj, aktualaj kongresoj, ... ghis manghoplano kaj vetero. Prezenta pagho donas la referencojn al chiuj chi informoj kaj ofte ankaû al la dokumentaro de aliaj universitatoj kaj institucioj en la mondo.

Nun la Lepsika Universitato havas en sia prezenta pagho ankaû referencon al la Esperanto-Junularo de Lepsiko. Tiu referenco kondukas la leganton al nia prezenta pagho, pere de kiu ni ofertas germanlingvajn informojn pri ni kaj Esperanto, krome informojn pri aranghoj, adresoj, legtekstoj, ligoj al aliaj Esperanto-servoj en Interreto, ekz. Esperanto-arhhivo en Twente/Nederlando, Esperantoinformejoj che aliaj universitatoj, la Esperanto-novajhgrupo k.a. La Interreto permesas chiutagan uzadon de Esperanto, diskutante kaj babilante kun aliaj Esperantistoj en ghi. La adresaro de rete atingeblaj Esperantistoj momente entenas la retadresojn de pli ol 400 personoj en pli ol 40 landoj kaj de proksimume 160 Esperanto-organizoj kaj gazetoj. Multaj jam havas retadreson, sed ne scias pri la adresaro kaj multaj havus la eblecon uzi Interreton che iu proksima universitato, sed ne scias pri la potenco de la Interreto.

Demandu che la administrantoj de la komputila centro en via universitato! Plej ofte ili senprobleme donas la uzeblecojn ankaû al neuniversitataj asocietoj. Se vi informas ilin, ke vi bezonas taûgan internacian komunikadon, ili certe helpos al vi. Vi ne bezonas scion pri komputiloj por povi post du, trihora instrukciado intershanghi mesaghojn mondvaste. En Chehhio ekzistas retaliroj en la universitatoj de Prago (Karla U., Tehx. U.), Liberec, Hradec Kralove, Brno, Sudbohema Universitato, en la Akademio de Sciencoj; en Slovakio: Banska Bystrica, Zvolen, Bratislava, Kosxice; en Saksio: en Lepsiko, Drezdeno, Chemnitz, Ilmenau. En Bavario en chiu universitato, kiu havas informadikan, matematikan aû tehhnikan fakojn. Certe ni ne scias pri chiu lokoj, do povas esti pliaj.

+--------------------------------------------------------+

| Wolfram Diestel

| Schmiedestr. 17, D-04416 Markkleeberg

| problemkaze:

+--------------------------------------------------------+

------------------------------------------------------

PREZENTMESAGHOJ

------------------------------------------------------

Jen prezentmesagho de Alemka:

Saluton!

Mia prezentajho estos mallonga. Mi loghas en Zagrebo kaj chimomente finas mian studadon pri fiziko.

Alemka

----------------------------------------------------

UTILAJ RETADRESOJ:

U.E.A. : uea@wammes.erc.eur.nl

----------------------------------------------------

TELEMATIKA TERMINARO (1)

----------------------------------------------------

ACCOUNT - ABONO : kontrakto inter uzanto kaj administracio de telematika reto kiu donas al uzanto retadreson.

REGISTERED USER - REGISTRITA UZANTO (de telematika reto)

SOFTWARE AGENT - SOFTVARA AGENTO: programo per kiu eblas trafi, en la reto, informojn pri iu temo

NETWORK ADMINISTRATOR - RETA ADMINISTRANTO mastrumanto de la reto

ITEM - TEMO temo pri kiu oni disvolvighas debato ene de la virtuala komunumo

BBS - ELEKTRONIKA BULTENEJO elektronika afishejo, strukturo por la telematika intershanghado de informoj

CYBERSPACE - CHIBERSPACO (1) dighita etero, (2) koncepta spaco en kiu vortoj, humanaj rilatoj, datumoj ktp. oni esprimas per telematiko

MAIL QUEUE - POSHTA VICO storilo en kiu oni lokigas dissendotajn mesaghojnto NETWORK - RETKUNLIGI kunligi komputilojn per modemoj kaj telefonlinioj

VIRTUAL COMMUNITIES - VIRTUALAJ KOMUNUMOJ societoj kiuj naskighas en la reto kiam homoj konstante partoprenas en publikaj debatoj, forumoj ks. kaj interamikighas per chiberspaco

---------------------------------------------------

ALP-ADRIA JARLIBRO 1994

Esperanto Grupoj en Alp-Adrio (4)

---------------------------------------------------

ITALIO

PADOVA Gruppo Esperantista Padovano

v. Barbieri 18

I-35126 Padova

SCHIO Schio Esperanto-Klubo

v. S. Giorgio 29

I-36015 Schio Vicenza

VICENZA Centro Esperantista Vicentino

C.P. 118

I-36100 Vicenza

TREGNAGO Gruppo Esperantista

v. Unita' d'Italia 31

I-37039 Tregnago Verona

VERONA Verona Esperanto-Grupo

C.P. 1616

I-37100 Verona

VERONA Gruppo Esperantista

v. XX settembre 17

I-37129 Verona

TRENTO Associazione Esperantista Trentina

v. Cavour 17

I-38100 Trento

MANTOVA Mantova Esperanto-Grupo

C.P. 108 I-48100 Mantova

======================================================

OFICIALAJ NODOJ DE LA RETO - stato je 16.11.1994

-----------------------------------------------------

lando-urbo nomo retadreso

---------------------------------------------------------

A-Vieno Axel Leitner h9250888@obelix.wu-wien.ac.at

A-Vieno Vanja Radovanovics searado@jupiter.sea.ericsson.se

A-Vieno Dunja Knapp Knapp@aimp.una.ac.at

A-Graz Michael Martin fahrgast@htu.tu-graz.ac.at

I-Triesto Mauro Tauzzi M.Tauzzi@agora.stm.it

I-Treviso Guido Gentile G.Gentile@agora.stm.it

I-Milano Marco Bergamini M.Bergamini@agora.stm.it

I-Bologna Renzo Cherin cherin@deis35.cineca.it

HR-Zagrebo Tomi Haramina Haramina@dominis.phy.hr

HR-Zagrebo Mea Bombardelli bombarde@cromath.math.hr

HR-Zagrebo Vlado Kamenski kamenski@cirus.dhz.hr

HR-Zagrebo Igor Tomazic itomazic@dominis.phy.hr

HR-Zagrebo Alemka alemka@phy.hr

HR-Osijek Damir Malkoc Damir.Malkoc@117.hrfido.fesb.hr

SL-Ljubljano Janez Jug Janez.Jug@uni-lj.si

-------------------------------------------------------

Fino

-------------------------------------------------------

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail