-------------------------------------------------------> Mauro redaktas kaj Axel dissendas <---
Saluton gekaraj !
Jen bona novajho: finfine ankaû hungaroj reagas !
Bonvenon en nia eta retkomunumo !
Jen la mesaghoj de Lariko Golden (Budapeshto) kaj Attila Salga (Debrecen) :
Saluton! Jen ebla eta kontribuajho al ARI:
Sinprezento:
Mi loghas en Veszprem: urbeto norde de la lago Balaton.
Ekde tri jaroj mi studas en universitato en Budapest, mi havas la literaturan, filozofian kaj esperantan fakon.
Tiel mi havas la eblecon atingi la reton.
Klubo-prezento:
En Budapeshto nuntempe fondighis nova studenta-junulara Esperanto-grupo, laû la iniciato de Nora Csiszar.
La grupo havas proksimume 10 membrojn kaj ghi nomighas:
La Verda Tablotuko. Char ni ne havas ankoraû apartan, propran lokon, ni decidis kunveni chiusemajne en alia drinkejo aû sukerajhejo, kaj ni planis havi verdan tablotukon, kion ni volis chiam kunporti al la loko.
Bedaûrinde ghuste la tiel gravan shtofpeceton ni ankoraû ne posedas. (Se iu eventuale havas superfluan, bonvolu sin anonci...)
Mi kunportis jam al la kunvenoj ARI-11 (mi dankas, kaj samtempe anoncas, ke jes ja mi deziras ghin ricevi) kaj la leteron pri la Z-tago. Bedaûrinde el inter ni plej vershajne neniu povos veturi (pro manko de tempo aû mono).
Mesagheto al Tomi:
Vi demandis pri esperantaj literaroj. Provu che Laszlo Szilvasi, redaktoro de Eventoj. Mi ricevis de li kelkajn propre faritajn por la programo WinWord, ech senpage.
Mi simple donis al li diskedon kaj li resendis ghin kun la surkopiigitaj literaroj. (Kompreneble temas pri IBM- kompatiblaj mashinoj, do se vi havas alian, tiam la afero ne funkcias.)
Salutoj:
al chiuj de chiuj el nia klubo, kiuj kompreneble estas do atingeblaj tra mia retadreso: Nora kaj Palma Csiszar, Blazio Feitel, Attila Kaszas, Edit Lindwurm, Marta Wacha kaj kelkaj aliaj, kaj via servanto-informanto: Lariko Golden
Karaj Lariko kaj geamikoj de la Verda Tuko,
Dankon pro via aligho al ARI kaj gratulojn pro via Tabloverda Tuko, pardonu Tukverda Tablo, bedaurinde mi ne posedas verdan tablotukon, eble aliaj samretanoj povas helpi vin. (Cetere, chu vi provis per verda naztuko ?) Salutojn al chiuj geamikoj de la nova budapeshta klubo ! Sendu al mi informojn pri via agado. * M a u r o *
Estimata Samideano!
Mia nomo estas Attila SALGA. Mi laboras en la Universitato Lajos Kossuth en hungara urbo Debrecen, kaj mi instruas Esperanton.
Miaj studentoj estas komencantoj, sed dezirus korespondi per retoposhto. Chu vi aû viaj klubanoj povus helpi al ili?
Jen adresoj:
l. studentino IMRE Hajnalka, kvara kurso, matem. --
IMREH@TIGRIS.KLTE.HU
2. studentino OROSZ Erzsebet, kvara kurso,matem. --
OROSZE@TIGRIS.KLTE.HU
3. studentino ORVOS Edina,unua kurso, matem. --
ORVOSE@TIGRIS.KLTE.HU
4. studentino PALOSI Zsuzsa,unua kurso, informat. --
ZSURCI@TIGRIS.KLTE.HU
5. studento KALLOS Bela,tria kurso, matem. --
KALLOSB@TIGRIS.KLTE.HU
6. studentino SANDOR Andrea,tria kurso, biol./kemio --
SANDI@TIGRIS.KLTE.HU
7. studento BODI Csaba,unua kurso, matem. --
BODI@TIGRIS.KLTE.HU
8. studentino NAGY Judit,kvina k.,mat./fiz. --
NAGYJUCA@TIGRIS.KLTE.HU
9. studentino NYIRI Agnes,unua k., mat./inform. --
NYIRIA@TIGRIS.KLTE.HU
lO. studentino ERDEI Erika, kvara k., mat. --
ERDEIE@TIGRIS.KLTE.HU
ll. studentino NAGY Judit, unua k., matem. --
NAGYJ@TIGRIS.KLTE.HU
l2. studentino CSERNAK Melinda,kvara k.,mat. --
CSERNAKM@TIGRIS.KLTE.HU
l3. studentino VARGA Melinda,dua k., mat. --
MELINDAV@TIGRIS.KLTE.HU
14. studento SZABO Tamas, dua k., biol. --
KISKOR@TIGRIS.KLTE.HU
l5. studentino ZAGYVAI Mariann,kvara k., mat.//angla
--MZAGYVAI@TIGRIS.KLTE.HU
Ankaû mi volonte korespondus pri diversaj temoj (Esperanto, diversaj lingvaj problemoj, jhurnalismo, vojagho ktp.).
Koran dankon pro via helpo.
Kun samideanaj salutoj
dr. SALGA Attila
univ. prof.
PRI E-LITERTIPOJ--------------------------------------------
Jen komparo inter diversaj E-ttf-litertipoj kiujnuntempe estas mendeblaj
mallongigoj:LATIN-3 = laû ISO-normo 8859KompRo = Komputila RondoEST = E-Softvaro Trieste
k o d o j-------------------------------------------literoj LATIN-3 EVENTOJ KompRo EST--------------------------------------------
S^ 222 163 042-212 042
H^ 166 176 176 176
C^ 198 195 194 231
J^ 172 162 206 094
G^ 216 207 202 233
U^ 221 186 219 167--------------------------------------------
s^ 254 217 043-244 043
h^ 182 167 224 224
c^ 230 164 226 242
j^ 188 162 236 236
g^ 248 223 232 232
u^ 253 170 251 249
----------------------------------------------------BESTOVERBOJ en esperant(uj)o ellaboritajdum IJK kaj MEJS - (3)-----------------------------------------------------* FISHI- E-isto, kiu varbas pri esperanto en maltauga maniero- esti felicha nur en esperantujo- silentulo- amasturisto, kiu hazarde venas al esperantujo
* HUNDI (Sylvia B.-P. - PL/D)- fideli al rakomendoj de la Akademio de esperanto- elekti esperantan problemon, kaj senchese zorgi
pri ghi- bruemulo senefika- daura plendemulo
* LEONI- esperantisto, kiu prezidas asocion sen agi- chiam esti ekstrema en la cheestanta grupo- esperantisto, kiu chiam kaj chie montras sian gravecon
* BOVI- esperantisto, kiu remachas chiam la saman ideon
* LUPI (preskaû chiuj krom Michael M. - A)- rapidmanghemulo- esti nevegetarana esperantisto
* ARANEI- esperantisto, kiu uzas esperanton nur en komputilaj
retoj (Axel B. - NL)- chiam sidante alvoki al preterpasantoj, kaptinte
malfacile forlasi ilin- organizas reton por intrigi- mortigi viron post seksumado- antauplani akurate por kapti iun
* KOKI- esperantisto, kiu chiam partoprenas matenmanghon
dum E-renkontigho, frumatenulo. (neniu)- esti la nura viro inter pluraj virinoj, kiujn li
rigardas kiel propraj (Shapur K. - D)
* KOKINI (Uli M. - D, Geert - B)- varbi krokodilojn- naski novajn ideojn- babiladegi pri malgravajhoj
* VIZONI- esperantisto, kiu chiam partoprenas bankedon dum UK------------------------------------------------======================================================OFICIALAJ NODOJ DE LA RETO - stato je 8.12.1994-----------------------------------------------------lando-urbo nomo retadreso---------------------------------------------------------A-Vieno Axel Leitner h9250888@obelix.wu-wien.ac.atA-Vieno Vanja Radovanovics searado@jupiter.sea.ericsson.seA-Vieno Dunja Knapp Knapp@aimp.una.ac.atA-Graz Michael Martin fahrgast@htu.tu-graz.ac.at
I-Triesto Mauro Tauzzi M.Tauzzi@agora.stm.itI-Treviso Guido Gentile G.Gentile@agora.stm.itI-Milano Marco Bergamini M.Bergamini@agora.stm.itI-Bologna Renzo Cherin cherin@deis35.cineca.it
HR-Zagrebo Tomi Haramina Haramina@dominis.phy.hrHR-Zagrebo Mea Bombardelli bombarde@cromath.math.hrHR-Zagrebo Vlado Kamenski kamenski@cirus.dhz.hrHR-Zagrebo Igor Tomazic itomazic@dominis.phy.hrHR-Zagrebo Alemka alemka@phy.hrHR-Osijek Damir Malkoc Damir.Malkoc@117.hrfido.fesb.hr
SL-Ljubljano Janez Jug Janez.Jug@uni-lj.si
H-Budapeshto Lariko Golden golden@osiris.elte.hu-------------------------------------------------------Fino