Lastmomenta informo! * ATENTON *
* NOVAJ FREKVENCOJ ! *
Informu viajn geamikojn kaj samklubanojn, ke de la 1-a de decembro 1994 Pola Radio disauxdigas siajn E-elsendojn per la jenaj novaj frekvencoj:
14.30-14.55 m 31.50 41.18 41.99 48.90 SAT
kHz 9525 7285 7145 6135
21.30-21.55 m 48.90 50.00 SAT
kHz 6135 6000
Detalan (novan!) program-informilon vi povas ricevi de:
Pola Radio
Esperanto Redakcio
00-977 Varsovio
p.f. - 46
Pollando
Vian aktualan adreson tre klare skribitan sendu al ni senprokraste! Kaj vi tuj ricevos la novan programfolion.
La Teknika Fako de Pola Radio volus informigxi, kiel estas auxdeblaj la novaj (iom sxangxitaj) frekvencoj, por eventuale decidi, ke ili restu aux ke oni sxangxu ilin je aliaj - eble pli bonaj - frekvencoj. Aperas la demando, je kiuj frekvencoj oni sxangxu la nunajn ? Cxu vere cxi tio necesas ?
Plej gravaj en la nuna momento estas viaj opini-esprimoj pri la auxdigataj programeroj. Kio estas en ili grava, kio malgrava, kio aparte rimarkinda pro la euxropa integrigxado kaj, kio sensignifa, sendepende de la cirkonstancoj ? Reagu almenaux per simpla bildkarto al nia kutima adreso: Pola Radio, Esperanto Redakcio, 00977 Varsovio, Pollando.