al esperantistoj en Italio, Francio, Auxstrio, Hispanio, Germanio, Nederlando.la 26-an de nov. 94
Saluton,
Foje sukcesas alveni iu kuriero el Sarajevo kaj alporti novajxojn de la tieaj esperantistoj.
La mesagxoj kutime alvenas per diplomatia posxto aux per persono kiu sukcesis "eliri el Sarajevo" por difinita tempo.
La lasta kuriero kiu alvenis la 14-an de novembro estis Sxefik Rizvanovicx, kiu portis la jenan peton:
- Cxu eblus organizi komence de februaro turneon tra Euxropo al sarajevaj esperantistoj (almenaux du el ili) kiu prelegu por Esperanta aux neesperanta publiko pri la aktuala situacio en Sarajevo ?
Se vi vidas eblecon, bonvolu informi pri via preteco.
Bonvolu konscii, ke la sarajevaj kolegoj ne eliris el Sarajevo en la lastaj tri jaroj kaj la renkontigxo kun vi estos por ili la unua renkontigxo kun la nemilita etoso.
Bonvolu antauxvidi elspezojn de vojagxo kaj restado.
(La vojagxkostoj rilatos plej versxajne de via najbara sxtato gxis vi kaj pluen al la venonta najbaro. Detaloj interkonsenteblaj post viaj principaj reagoj.)
Cxiujn viajn skribajn proponojn mi klopodos peri al Sarajevo tuj post kiam ili alvenos al Zagreb.
La tre konkreta peto el Sarajevo estas aparta defio provi ion fari por esperantistoj tie.
Cxu vi pretus kunlabori ?
Koran dankon,
Spomenka Stimec
Nova Ves 87
HR 41000 ZAGREB
tel. 385.41.453947 (Nova telefono !)