Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mer 23 apr. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Lingua internazionale Fundapax
Agora' Internet - 23 gennaio 1995
Esperanto en "Nickelodeon" (satelita televido)

From: Edmund.Grimley-Evans@cl.cam.ac.uk

Date: Mon, 23 Jan 1995 17:39:22 GMT

Message-Id: <9501231739.AA24760@nene.cl.cam.ac.uk>

To: rebato-l@netcom.com

Cc: Edmund.Grimley-Evans@cl.cam.ac.uk

Subject: Esperanto en "Nickelodeon" (satelita televido)

Sender: owner-rebato-l@netcom.com

Precedence: list

Ne temas pri rebatinda^jo, sed mi pensas, ke indas informi ^ci tiel

anka^u ^generale pri mencioj de Esperanto en amaskomunikiloj. ^Cu iu

malkonsentas?

Martin MORRIS ^jus aperis en rekte dissendata

satelita televido en la kanalo "Nickelodeon", por infanoj. Mi rigardis

inter 16:23 kaj 16:29 (la^u UT a^u brita tempo) hodia^u (1995-01-23).

Li multe babilis en Esperanto, ^cefe pri matenman^goj kaj kukoj, dum la

prezentisto klarigis al la kamerao, ke li nenion komprenas. Poste,

parolante en la angla, li skizis la originon de Esperanto, menciis 8

milionojn da parolantoj, klarigis pri bona prononcado de Esperanto per

kontrasta imitado de angla^ca parolmaniero kaj korektis la erarojn en

listo de kvar a^u kvin frazetoj en Esperanto, kiujn la prezentisto

tenis anta^u la kamerao. La anta^ulasta frazo estis "^Cu la papa

parolas Esperanto", kio donis okazon mencii, ke la respondo estas

"jes". (Do mi esperas, ke Ralph DUMAIN ne rigardis.) Li diris, ke li ne

scias, kiu petis la lastan frazon, "La angla estas kultura imperiismo".

Je la fino oni invitis al homoj telefoni por demandi kiel traduki

diversajn aferojn al Esperanto. Mi ne scias, ^cu iu telefonis, a^u ^cu

Marteno reaperis post la desegnofilma^co, kiu sekvis; mi supozas, ke

ne.

Eble indas mencii la originon de la frazo pri kultura imperiismo: Brian

BARKER metis ^gin en liston de esprimoj, kiun li dissendis kun gazetara

komuniko pri Michael JACKSON en la lasta parto de 1994. Tiun gazetaran

komunikon kaj la frazaron eblas ankora^u legi en mia TTT-ejo, mi

pensas.

Edmundo http://www.cl.cam.ac.uk/users/etg10/

Cetere, kial neniu informis en REBATO-L pri la grandega artikolo pri

Esperanto en grava kanada ^jurnalo? Mark RISON

hazarde akiris ekzempleron sufi^ce longe post

la apero.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail