Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mer 23 apr. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Lingua internazionale Fundapax
Gentile Guido - 23 gennaio 1995
ALP-ADRIA RETINFORMILO n. 14 11.1.95
-------------------------------------------------------

> Mauro redaktas kaj Axel dissendas <---

Karaj geamikoj !

Antau' nelonge aperis en EVENTOJ informo pri ARI, kaj sekve de tio mi ricevis diversajn mesag^ojn el Pollando, Usono, Israelo, Hungario ktp. C^iuj mesag^oj petis informojn pri ARI, tial mi volas iomete resumi kaj klarigi al c^iuj niajn celojn.

Do, la ideo de ARI naskig^is en Zagrebo pasintjare dum la 1a JAAK (Junulara Alp-Adria Konferenco - majo 1994). En Zagrebo mi proponis ekuzi komputilretojn, nome INTERNET, por plibonigi la inters^ang^on de informoj inter esperantistoj, E-Kluboj, E-organizoj ktp. en Alp-Adriaj landoj. La unua pas^o de tiu c^i projekto, nome AER (Alp-Adria Esperanto-Reto), estis la starigo de ARI (Alp-Adria RetInformilo) kaj de oficialaj nodoj de la reto. Geografiaj limoj de nia reto koincidas, sed ne tiom strikte, kun la regionoj kiuj apartenas al tiel nomata Alp-Adria laborkomunumo, oficiala kultura-ekonomia-politika internacia instanco, nome: nordorienta Italio, Austrio, Slovenio, Kroatio, okcidenta Hungario, suda Germanio (Bayern) kaj itallingva Svislando (Ticino). Kompreneble aliaj najbaraj regionoj au' landoj, kiuj situas pli-malpli en la Alp-Adria areo (ekz. Albanio, sudaj italaj regionoj, tuta Svisio ktp.) rajtas partopreni en la rondo.

Tio signifas ke la c^efa celo kaj temo de nia agado devus esti plibonigi kaj rapidigi la kontaktojn kaj la informfluon de la Alp-Adria E-komunumo per komputilretoj. Alia celo estas ekesplori kaj ekuzi la teknikajn eblecojn de INTERNET: ekz. IRC, FTP ktp. kiuj povas ege plibonigi nian agadon. Simple dirite: ni havas bonegan medion (komputilretoj), ni eklernu kiel tiu medio povas helpi nian E-agadon.

Iomete pli detale pri ARI: G^i estas tute eksperimenta, amatora kaj senpaga informilo. La nodoj de nia reto kiuj volas kunlabori, tiel nomataj "aktivaj nodoj", sendas informojn, novaj^ojn, alig^ilojn, artikolojn, leterojn, klac^ojn ktp. al mia retadreso . Mi kolektas la informojn kaj redaktas la informilon, poste mi sendas g^in al Axel, kaj li malhelike dissendas la informilon al c^iuj nodoj. ARI aperas neregule, sed averag^e dufoje monate g^is nun. Kompreneble la aperritmo dependas de la kvanto kaj kvalito de la informoj kiujn mi ricevas kaj de la graveco, urg^eco ks. Tial, se vi emas kunlabori, se vi volas diskonigi viajn proponojn, ideojn, se vi volas verki artikolojn au'se vi volas esti informata pri la okazintaj^oj/okazontaj^oj en Alp-Adrio, bonvolu alig^i al la reto.

Kiel alig^i al la reto:

Por alig^i al la Alp-Adria E-Reto (kaj al ARI kompreneble) kiel oficiala nodo, sufic^as sendi al mi prezentmesag^on (ne tro longa mi petas !) ekz. kiu mi estas, kio mi estas, kiun komputilon mi uzas ktp. poste mi aperigos g^in en ARI kaj vi ig^os nodo de la reto. Tiel vi regule ricevos ARI.

Kiel malalig^i:

Se vi ne plu volas ricevi ARI au' retumi en nia reto, sufic^as sendi al mi, au' al Axel, malalig^mesag^on.

Konkludo

Nuntempe AER estas ankorau' en eksperimenta fazo kaj ne c^iuj regionoj havas nodojn, tamen se ni sukcesos disvastigi la reton ni povos krei rapidegan infodukton kiu povus farig^i c^efa komunikilo de relative vasta areo. Kondic^e ke c^iuj nodoj bone kunlaboru, kompreneble. Tial mi petas vin iom vigligi la RetInformilon per demandoj, tem-proponoj, informoj, datumoj, diskutoj ktp. Metu vin antau' via klavaro, ektajpu kaj modemu ! Dankon !

* M a u r o *

======================================================

OFICIALAJ NODOJ DE ALP-ADRIA RETO - stato je 11.1.1995

-----------------------------------------------------

lando-urbo nomo retadreso

---------------------------------------------------------

A-Vieno Axel Leitner h9250888@obelix.wu-wien.ac.at

A-Vieno Vanja Radovanovics searado@jupiter.sea.ericsson.se

A-Vieno Dunja Knapp Knapp@aimp.una.ac.at

A-Graz Michael Martin fahrgast@htu.tu-graz.ac.at

I-Triesto Mauro Tauzzi M.Tauzzi@agora.stm.it

I-Treviso Guido Gentile G.Gentile@agora.stm.it

I-Milano Marco Bergamini M.Bergamini@agora.stm.it

I-Bologna Renzo Cherin cherin@deis35.cineca.it

HR-Zagrebo Tomi Haramina Haramina@dominis.phy.hr

HR-Zagrebo Mea Bombardelli bombarde@cromath.math.hr

HR-Zagrebo Vlado Kamenski kamenski@cirus.dhz.hr

HR-Zagrebo Igor Tomazic itomazic@dominis.phy.hr

HR-Zagrebo Alemka alemka@phy.hr

HR-Osijek Damir Malkoc Damir.Malkoc@117.hrfido.fesb.hr

SL-Ljubljano Janez Jug Janez.Jug@uni-lj.si

H-Budapes^to Lariko Golden golden@osiris.elte.hu

-------------------------------------------------------

Fino

-------------------------------------------------------

P.S.

C^u iu el la partoprenintoj en IS emas iomete raporti ?

--------------------------------------------------------

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail