Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mer 23 apr. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Lingua internazionale Fundapax
Gentile Guido - 23 gennaio 1995
EL INTERNET-novajxgrupo: soc.culture.esperanto

Bona novajxo - II

MEDIPROTEKTADO:

Substanco por purigado de radioaktiva akvo

Fakuloj el firmao "Imatran Vojma" (Finnlando) sukcesis krei el neorganikaj kaj nesolveblaj en akvo substancoj "miraklajn" granulojn, kiuj havas unikan eblecon kapti radioaktivajn korpusklojn, trovigxantaj en likvajxo. La metodo mem estas simplega. Oni plenigas per la granuloj 12-litran metalan kapsulon, kiun oni metas en konteneron kaj tralasas tra gxi malpurigitan ("infektitan") likvajxon. Cxiuj radioaktivaj korpuskloj restas en la kapsulo kaj akvo okazas pura.

"Helpe de nia instalajxo ni povas dum kelkaj monatoj solvi problemon pri purigado de likvaj radioaktivaj restajxoj, kolektigxintaj je eksa sovetia milita bazo en estona urbo Paldiski, kaj dum du jaroj kolekti cxiujn similajn restajxojn en regiono de Murmansk sur Kola duoninsulo [kie bazigxas sovetiaj atomaj submarsxipoj - NSt.]", - promesas unu el gvidantoj de la firmao Mauri VARIS. - "Ni jam ekzamenis la instalajxon: ni purigis radioaktivan akvon en atoma elektrostacio (AES) en urbo Lovijsa - entute 500 kubajn metrojn da akvo".

Fakuloj opinias, ke la instalajxon oni povas facile apliki en AES-oj, en bazoj de atomaj submarsxipoj, en militaj kaj esplorcentroj, kie estas esploraj kaj instrucelaj atomaj reaktoroj. Malaperas neceso kolekti kaj konservi likvajn restajxojn en specialaj deponejoj kaj deversxi ilin en marojn kaj oceanojn, kio elvokis akrajn protestojn en la tuta mondo.

Tutcerte, formulo/konsisto de l'substanco estas strikte sekreta. La firmao planas purigadi likvajn radioaktivajn restajxojn en siaj AES-oj kaj ankaux proponi siajn servojn al aliaj landoj. Bona novajxo el lando de la 80-a Universala Kongreso de Esperanto, cxu ne?

NikSt

- * -

NOVAJXOJ EL RUSLANDO

(kaj eks-SU)

/ parto IV

- 1995 estos jaro de porko/apro. Okaze de tio jxurnalo"Vecxernij Peterburg" (Vespera Peterburgo) aperigis informon, kedum la jam pasinta (1994) jaro en porkejoj de Leningrada provinco[NB: jen paradoksa fenomeno: oni renomigis eksan Leningradon enSankt-Peterburgo, sed eksa Leningrada "oblastj" (= provinco)retenis sian eksan nomon; simile - eks-Sverdlovsk-o nun nomigxasJekaterinburg-o, sed samtempe ekzistas ankaux Sverdlovskaprovinco - NSt.] aperis je 253,6 mil malmulte da porkidoj, ol dum1993. Pro malsato kaj malsanoj en 1994 en la provinco mortis 220mil porkoj. #

- Malgraux prognozoj de okcidentaj ekspertoj, rusia akciasocieto "Noriljskij Nikelj" [Norilska nikelo], kiu produktas 10%da tutmonda produktado de la metalo, liveris en 1994 la samankvanton de nikelo, kiel en 1993, t.e. 161 mil tunoj, sed ne 155mil tunoj, kiel auxguris la ekspertoj. Ankaux je la sama nivelo,kiel en 1993, oni pritaksas eksporton de la metalo. Samtempe laRAS "Norilska Nikelo" estas granda produktanto de kupro. Oniatendas, ke amplekso de ties produktado superos nivelon del'pasinta (1993) jaro je 1,6%. #

- Fonduso "Publika Opinio" (Moskvo) pridemandis grupon derusianoj. La demando estis: "Kion vi atendas dum proksimaj 50jaroj?" Viroj respondis, ke la plej grava problemo solvenda estaslikvido armilaro de amasmortigo. La duan kaj la trian lokon enrespondoj de viroj dividas venko de homaro kontraux aidoso (ruse:SPID) kaj apero de persona komputilo en cxiu hejmo. Virinoj cxefeinteresigxas pri problemo de aidoso kaj pri plenaj fridujoj,certe en tut(ter)globa skalo. #

- Ministerio pri sanprotekto de RF finfine permesis uzadonde homeopatio en la sxtata sistemo de sanprotekto kaj, eble,enigos homeopation en faknomenklaturon. Fakuloj rimarkigas, kegxis nun jura stato de homeopatio ne estis certa: ja en Rusio jamekzistas pli ol 100 homeopatiaj apotekoj, polikilinikoj,kuraccentroj. Aliflanke, en sxtata sistemo la brancxon de zorgopri sano oni praktike ne uzis, kvankam en 31 lando de la mondogxi estas oficiale agnoskita. Finfine alopatio iom cedis al siaeterna rivalo - homeopatio! #

- Oni drinkas ne tiom multe: Kiel okazis, cxiu kvina virokaj cxiu dua virino en Rusio tute ne drinkas fortajnalkoholajxojn - vodkoj, brandoj, likvoroj. Meze, gxis 100 gramojmonate drinkas 14% da viroj kaj 27% - virinoj; gxis 0,5 l respektive 37 kaj 17%; gxis 3 l - 21 kaj 42 %; pli ol 3 litroj 4 kaj 1%. Rilate al vinoj, do ilin tute ne drinkas 53% darosianoj kaj 44% da rosianinoj. Drinkas gxis 100 gramojn monateresp. 1 kaj 22% da respondintoj, gxis 0,5 l - 23 kaj 27%; gxis 3l - 11 kaj 3%; pli ol 3 l - 1 kaj 0%. Tiaj estis rezultoj detutrusiaj esploroj, faritaj de fakuloj el fonduso "sociopinio". #

NikSt

- * -

NOVA INFORMILO

Antauxnelonge mi ekvidis en RGB (= Ruslanga Sxtata Biblioteko- eksa GBL = Sxtata Biblioteko "V.I.Lenin") novan - laux mi, treinteresan - precipe por tiuj, kiuj posedas la anglan - informbultenon: "RUSSIA & Successor States Briefing Service" ("Rusio &Eksaj Uniaj Respublikoj/Novaj Sxtatoj" - Informilo).

.

Gxi aperadas jam dum 2 jaroj po 6 NN jare (Feb., Apr.,June,Aug., Okt., Dec.) sub redaktado de s-ro Martin McCAULEY (Schoolof Slavonic & East Europ. Studies, Univ. of London), kiu memauxtoras en la informilo. Gxin aperigas brita firmao LongmanGroup Ltd. (6th Floor, Westgate House, The High Harlow, Essex,CM20 1YR; Int. tel: 44-279-442601; Fax: 0279-444501).

The ekzemplero, kiun mi vidis [June 1994, vol.2, N 3] surties 56 pp.enhavas multe da interesaj informoj:

- pri limoj de Rusia Federacio (parto 2-a) - kun Litovio kajPollando, Belorusio, Ukrainio, Kauxkazaj respublikoj, Kazahio,Cxinio, Mongolio kaj Koreio, Japanio .

- priskribo de ekonomio de Ruslando (jan./sept. 1993) - (tre interesaj) "profiloj" de gvidantoj de div. provincojde Rusio kaj

- Hxronologio (Dec.'93/Jan. 1994) por div. (eks-Uniaj)respublikoj de (eksa) SU [inkl. Rusion] - politiko, ekonomio,kulturo, internaciaj rilatoj ktp.

Laux mi, gxi estas tre interesa kaj informricxa informbultenokaj utilos al multaj fakuloj, studentoj,jxurnalistoj k.m.a.

NikSt

- * -

ANKORAUX UNU BONA INFORMILO

Longman Biografical Directory of Decision-Makers in Russia &Successor States. - Ed. by Martin McCAULEY. . 1994, 704 p.

La informilo enhavas plene gxisdatitan "Who's Who" depersonoj el kampoj de politiko, business (aferumado?), registaro,militistaro, jxurnalistiko, religio kaj kulturo. Apartan atentonla kompilantoj donas al la t.n. "nova elito", kiu aperis sur

Rusia (eks-SU) scenejo post disfalo de USSR en 1991:- "aparatcxikoj" cxirkaux prezidento Boris Jelcin kaj gvidantojde regionoj/provincoj kaj ankaux gvidantoj de apartaj respublikojene de Rusio.

NikSt

- * -

NOVA METODO POR PROGNOZI TERTREMOJN

Grupo de fakuloj el Kiota universitato (Japanio) malkovrisoriginalan metodon pri prognozado de eksplodmomento deproksimigxantaj subteraj "uraganoj". Laux gvidanto de la grupos-ro Kadzuo OIKE, la metodo bazigxas sur registrado deelektromagnetikaj ondoj de aparte malaltaj frekvencoj (AMF). Lauxli, pliintensigxo de la ondoj en atmosfero ("en etero") klareindikas je tio, ke dum proksimaj kelkaj tagnoktoj okazos grandatertremo.

Kiel asertas japanaj esploristoj - kaj je tio estasesenco de ilia malkovro - dum subteraj kataklismoj, kiam koliziastektonikaj platoj aux dum rompigxoj okazas potencega eljxeto dejonizitaj korpuskloj en atmosferon, kio siavice alkondukas alabrupta kresko de (intenseco de) elektromagnetikaj AMF-ondoj.La "etera atako" antauxiras tertremon mem je kelkdek da horoj kajtiamaniere okazas unua indikilo de proksimigxanta kataklismo.

Ekzemple, unu tagnokto antaux tre detruiga sudkurilatertremo (en oktobro de 1994) japanaj aparatoj efektive registrisgrandan tajdon de AMF-ondoj: anstataux "normala" cxiutaga"porcio" (500 kazoj) la aparatoj registris 3 mil .

[Mi petas pardonon pro la ne tiom strikta terminologio kajpriskribo de l'fenomeno: oni ne povas kompreni la teknikajxojn elsimpla gazetara informo: nek pri amplitudo, nek pri frekvenco,metodo de registrado ktp. Fakuloj bv turni vin al fakliteraturo - NSt.].

La similan fenomenon oni registris antaux la tertremoj surjapanaj insuloj Okusiri kaj Hxokajdo en 1993.

Laux vortoj de s-ro Kadzuo OIKE, al la esploroj lin alpusxissiatempe ne atentigita informo: en 1976 kelktagoj antaux grandatertremo en Cxinio militkomunikistoj en milittrupoj, situantajapud ties epicentro, unue registris intensajn EM-mugxojn en eterokaj poste brodkasto estis tute paralizita. Ekkaptinte la"cxeneron", japanaj fakuloj ellaboris la teorion, kiu,subtenita/konfirmita nun per almenaux du okazintaj eventoj(tertremoj), havas sxancon transformigxi el simpla hipotezo en iopli firma kaj fundamenta.

Por praktike uzi tion, oni necesas krei vaste disvastigitanreton de registriloj, kiuj fiksus precizajn lokojn de apero enetero de la AMF-ondoj. Se en estonto homaro kapablos rapide kajprecize difini geografion de l'proksimigxanta atako (ekapero deintensaj AMF-ondoj), tiam subteraj kataklismoj cxesos estimalagrabla kaj ofte ecx - dangxera surprizo. Estus tre intereseekscii iom pli multe da teknikaj detaloj: la frekvencdiapazono,amplitudo, dauxro de l'"atako", registradmaniero de AMF-ondojktp. (Oni povus priskribi cxion cxi en scienca rubriko de MONATO- redaktoro de l'rubriko estas s-ino Krys UNGAR;

retadreso: < krys@parnaso.demon.co.uk >).

Mi scias, ke ekzistas diversaj metodoj kaj aparatoj porregistrado de la AMF-ondoj - ankoraux meze de 1963 mi partoprenisen konstruado de ili, kiam en keloj de Fizika fakultato de MoskvaSxtata Universitato oni penadis registri t.n. "gravitaciajnondojn", venantaj al Tero de aliaj (treege malproksimaj) mondoj.

NikSt

- * -

For krimecon de auxtovojoj!

ESTI EBRIA SEN ALKOHOLO

Veturado en ebria stato estas granda plago de diversajlandoj. Bedauxrinde, la lukto kontraux gxi estas malfacila kajsukcesoj sur la vojo estas negrandaj. Pro tio multaj fakulojsercxas rimedojn, kiamaniere superi gxin.

Tre interesan metodon de l'batalo elektis vojpolico desxtato Virgxinio (Usono). Laux ties mendo, fakuloj inventisspecialan rimedon, kiu helpos al komencantoj klare kaj elokventeeksenti sin ebria kaj bone konpreni, kiom absurda, sensenca igxasilia reakcio al diversaj viveventoj post nur kelkaj glasetoj daalkoholo.

Temas pri specialaj okulvitroj, kiuj helpas imiti la (ebrian)staton. Helpe de malsimpla sistemo de lensoj optometristojdisfokusigas vidsenton de ties portanto gxis tioma grado, keli/sxi komencas konduti sin gxuste kiel treege ebria persono.Tute normala homo, surmetinte la okulvitrojn, ne kapablas trairikelkajn pasxojn laux rekta linio, kapti falintan surteren ajxonktp.

La okulvitroj estos precipe utilaj dum instruado de junajkomencantoj, cxar, malgraux malpermeso vendi alkoholajxojn al trojunaj (gxis agxo 18 - 20 jaroj) personoj, nome tiu cxi kategoriode homoj (en ebria stato) estas la plej ofta kauxzo de averiojsur vojoj de Usono. Tute kompreneble, cxar ilia sperto estas egemalgranda.

"Helpe de la novaj specialaj lensoj, kiun mi uzas", rakontas la inventisto-optometristo Sinej SLAVIN el urbo Richmond[Ricxmond], sxtato Virgxinia, klarigante esencon de siainventajxo, - "reflektita bildo estas direktita al nekutima kampode retino. Homa cerbo simple ne kapablas rapide adaptigxi al ladeformado de kutimaj objektoj kaj konsternigxas. Komencigxas kapturnigxo, nauxzo, duobligxo de objektoj, misformigxas percepto despaco kaj distanco". Tre efektiva rimedo, des pli ke efiko del'okulvitroj (kaj tion agnoskas la inventisto mem) estas pliprofunda/reliefigita, ol "normala" ebriigxo. Eble homoj trovosankoraux pli vastan aplikon por la mirindaj okulvitroj, cxu?

NikSt

- * -

Jurij skribis:

>Manuel M Campagna (ah514@FreeNet.Carleton.CA) skribis:>> Kompreneble rusoj neniam akceptos, ke la kialo estas ilia insisto regi>> super Cxecxenio kontraux la volo de la cxecxenianaro. Laux kanadia>> jxurnalisto cximatene en la naciaj novajxoj 75 centonoj de la>> cxecxenianaro subtenas sendependecon.> Sed por kio ili bezonas tiun sendependecon, se mafia dudajeva registaro>plene neniigis cxecxenian ekonomion? Krome, cxu naciaj sentoj de cxecxenoj>estus gxenataj en _nuna_ Rusio? Cxu iu malpermesas al ili paroli sialingve,>pregxi al Alahxo, eduki infanojn kiel ili tion volas? Sed ja neeblas>permesi al ili senpune _krimi_ (rememoru pri lastatempaj terorismaj raboj de>aviadiloj kaj auxtobusoj)!

Mi tute ne scias, cxu la cxecxena registaro estas krima. Sed se gxi verehavas la apogon de 75% el la popolo, Rusujo nepre lasu al ilinedependigxi. Almenaux la usonaj propagandiloj montradas sxokigxintajrusoj de Cxecxenujo, kiuj tute ne povas kompreni la militpolitikon deRusujo.

> Laux mi, tamen, anstataux militi, pli bone nia registaro _vere_>forsendependigus Cxecxenion, sed kreus fortikan sxtatlimon, por iliaj>krimuloj krimu en Cxecxenio, ne en Rusio.

Cxu la registaro de Dudajev estas mafia? Kiel tio evidentigxis dum gxiarego?

>> Mi opinias, ke la landoj, kiuj ekonomie helpas Rusion, klarigu, ke>> ilia helpo neniel celas imperiisman konkeradon kaj ne plu haveblos, se>> Rusio ne cxesos malsxpari siajn malgrandajn rimedojn en imperiisma>> agresemo.>> Tio nepre estas _interna_ afero de Rusio! Imagu, ke iu sxtato>de USA ekdezirus forsendependigxi! Kaj ne nur ekdezirus, sed>_deklarus_, ke gxi _jam_ estas sendependa! Tamen ne malfermus siajn>limojn, sed ecx _instigus_ siajn civitanojn sxteli kaj rabi en>la restinta granda sxtato! Kaj prisxtelus cxiujn trajnojn, traveturantajn>tra la lando, tiel ke ne eblas transportado al transkauxkaziaj>sxtatoj (Kartvelio, Armenio).

En nuna mondo ne plu estu pure internaj aferoj. En civilizigxinta socioaliuloj forprenas viajn infanojn, se vi batadas ilin.

Se parto de Suomujo volas nedependigxi, laux mia opinio gxi libere farution. Tamen mi ne scias suficxe por formi opinion pri la cxecxenaafero. Cxi tiaj aferoj neniam estas simplaj.

> Cetere, se doni sendependecon al _cxiu_ nacio, kiu tion dezirus (pli>gxuste, dezirus la politikistoj), ni havus cent milojn da nanaj sxtatetoj,>kaj disfalon de monda ekonomio.

Cxu vere? Kiel vi scias tion?

Laux mia opinio cxiu nacio havas la rajton de esti nedependaj --- ecx setio estas stulta. Sxajnas, ke cxiu nacio bezonas periodon de "libereco",dum kiu gxi decidas reasociigxi kun siaj najbaroj.

>P.S. Komprenu min gxuste: mi ne estas rusa naciisto - tio kompreneblas>el mia familinomo :) (por nekomprenemuloj mi klarigos - mi estas judo).>Sed mi volas vivi en stabila sxtato, kiu ne minacas disfali cxiujare, kaj>en kiu estas estimataj rajtoj de cxiuj nacioj _egale_. Sed por tio>tute ne necesas, ke cxiu nacio vivu en propra sxtato. Principo>"unu nacio - unu sxtato" estas pereiga por la mondo.

Mi samopinias, ke lauxracie naciaj sxtatoj malofte solvas oniajnproblemojn. Sed cxiukaze cxiu nacio havas la rajton. Kaj kvankam tioplurkaze kauxzas ecx militojn, gxi ne estas "pereiga por la mondo". Gxiestas necesa interperiodo, kiu evoluigas la psikojn de popolanoj.

Suomujo iam estis auxtonoma parto de Rusujo. Gxi fakte ne volisnedependigxi. Suomoj estis lojalaj al la imperiestro, kaj la ekonomiofartis bone. Sed la rusisma prempolitiko kaj la oktobra revolucioforpelis Suomujon. La nedependigxo estis tiel malfacile akirita kajplutenata, ke oni komencis rigardi gxin kiel nefordoneblajxon. Tamen nun(post 77 jaroj de nedependecata, ke oni komencis rigardi gxin kiel nefordoneblajxon. Tamen nun(post 77 jaroj de nedependeco) Suomujo fine estas preta por asociigxi.

Marko-Marko.Rauhamaa@tekelec.com

- * -

Lastatempe skribis donh@netcom.com (Don HARLOW) jene:

>Cxu mi rajtas proponi mian sxatatan "meg" kiel numeralan ekvivalencon>de "miliono"? Gxi ja estas internacie rekonebla, cxu ne?

Min ne gxenas la uzo, laux kio tuta oblo de miliono estas substantivo,sed cxiuj aliaj nombroj estas numeraloj, uzataj kiel adjektivoj, sen "da".

Sed min tute ne cxagrenus la uzo de via =numeralo= "meg".

>(Por "miliardo": "gxig" tute ne tiom placxas al mi kiom "meg"...)

Sed komprenu bonvole, ke ve prononcas tiun laux angla prononco de laprefixko "giga-", tio estas, GXI-ga. Mi ankaux prononcas gxin tiel,parolante la anglan. Sed multe da homoj ja diras GI-ga. Supozu, ke niprononcu gxin esperante tute lauxlitere: gig. Cxu vin placxus tia uzopli ol gxig?

1.000 homoj "mil homoj"

1.000.000 homoj = "meg homoj" anstataux "miliono da homoj" 1.000.000.000 homoj = "gig homoj"

1.000.000.000.000 homoj = "ter homoj"

--

-- __0 Stefano MAC:GREGOR Steve MacGregor

-- -`<, (s-ro) ma-GREG-r Phoenix, AZ

-- (*)/ (*) Fenikso, Arizono, Usono USA

- * -

Por paroli pri nelingva temo, mi proponas priskribi mian esplorlaboron.Mi esperas, ke aliaj retanoj verkos pri siaj laboroj kaj interesoj.

Laux edukado mi estas fizikisto. Mia doktorigxa tezo cxe laUniversitato de Cxikago estis eksperimenta studo de la formo de la gamode energioj de elektronoj emisiataj kiam muono defalas en elektronon kajdu neuxtrinojn. Dum 1966-1969 mi profesoris cxe la Kalifornia Institutode Teknologio, kie mi dauxre eksperimentis pri subnukleaj partikloj(uzante akcelilojn cxe Berkeley kaj Stanford) kaj instruis enkondukanfizikon, uzante la famajn lernolibrojn de Feynman. Sed mi baldauxrekonis, ke mi volas fari esplorojn en pli aplikeca kampo. Cxar mi jamfamiliarigxis kun komputiloj, kaj mi gxuis instruadon, mi komencislabori en la kampo de la uzo de komputiloj en instruado, cxe laUniversitato de Illinois en Urbana-Champaign. Mi partoprenis ladesegnon kaj evoluigon de la sistemo por perkomputila instruado PLATO,siatempe la plej avangarda de tiaj sistemoj. Jam je la komenco de lasepdekaj jaroj tiu sistemo disponis de terminaloj kun grafika kapablo512 x 512, kaj ni kreis facilan sed potencan programlingvajxon TUTOR porve

rki instruprogramoj. Mi ankaux uzis la sistemon, cxar mi kun kolegojkreis komputile bazatan kurson de klasika mekaniko.

Ankoraux cxe la Universitato de Illinois mi ekaktivis pri parolsintezo,kiu igis min pli kaj pli strecxe kunlabori kun lingvistoj. Pro tiukunlaboro mi fine ecx igxis membro de la fako de lingvistiko, kaj lalingvisto C. C. Cheng kaj mi kreis kaj instruis kurson pri "InternaciaKomunikado kaj Planlingvoj," en kiu interalie ni instruis multon de kajpri Esperanto.

En 1985 mi venis al la Universitato Carnegie Mellon en Pitsburgo,Pensilvanio, por partopreni grandiozan projekton "Andrew," celantegrandskalan edukan kaj esploran uzon de tre potencaj personaj komputilojbazataj sur Unix ("laborstacioj" en la Angla). Min ankaux altiris laalta kvalito de kognitiva psikologio cxe Carnegie Mellon, kiu promesisdoni la mi novajn perspektivojn pri la problemo, kiel efike instruienkondukan fizikon.

Unue tamen mi pleje okupigxis pri kreo de nova programlingvajxo cT(nepino de TUTOR), cxar ni ege bezonis lingvajon per kiu ecx nespertulopovu facile verki instruajn kaj esplorajn programojn porfenestro-grafikaj sistemoj (cxar estas ege malfacile krei grafikajn kajmusajn programojn en C). Krome, programoj verkitaj en cT transirasinter Unix kun X, Macintosh, DOS, kaj MS-Windows per simpla rekompilo,ecx se la programo ekspluatas plej modernajn aspektojn kiaj menuoj,butonoj, ktp. (Versio por kelkaj komputiloj Unix haveblas senkoste perFTP cxe columbus.andrew.cmu.edu; aliaj versioj komerce distribuigxas cxePhysics Academic Software cxe Dept. of Physics, North Carolina StateUniversity, Raleigh NC. Versio por MS-Windows estas nun en provo-fazosed ne estas jam havebla.)

Mi ankoraux havas grandan intereson pri cT, kaj mi uzas gxin multe enmiaj instruaj laboroj, sed estas mia kolego David Andersen kiu plueevoluigadas la lingvajxon cT. Mi denove okupigxas pri esploroj, kielefike instrui bazan fizikon. Por klarigi mian nunan laboron, mi unueresumu la staton de tia esplorado en la mondo.

Estas du gravaj esplorkampoj, kiuj temas pri enkonduka fiziko. Kelkajfizikistoj elektis instruadon kiel sia esplorkampo, kaj serioze faraseksperimentojn kaj analizojn pri efikeco de instruado de fiziko.Alispeca kontribuo venas de kognitivaj sciencistoj kaj psikologoj, elkiuj kelkaj studas instruadon kaj ofte elektas enkondukan fizikon kiella temokampo, pro tio, ke eble estas pli facile analizi kognitivajnprocedojn en tre bone stukturita lernokampo.

Grava observo de ambaux-tipaj esploristoj estas tio, ke post tradiciakurso de enkonduka fiziko (plejofte temas en tiuj esploroj pri klasikamekaniko), ecx kun tre bona instruisto kaj tre bona lernolibro kaj trekapablaj studentoj, sxoke evidentigxas, ke ecx la plej bonaj studentojhavas terurajn miskomprenojn pri treege bazaj konceptoj. Fama ekzamenokreita de Halloun kaj Hestenes petas ekzemple ke la universitatastudento post bona kurso de mekaniko antauxdiru, kia estos la movado depilko, elvenante cirkulforman tubon. Nemalmultaj studentoj diras, ke lapilko ankoraux iros cirkule, konservante la cirkulan movadon, kiun gxihavis ene de la tubo! Tio estas frape grava peko kontraux la unua legxode Newton. Aliaj studis elektron kaj montris, ke post bona kurso, kunmultaj laboratoriaj spertoj, multaj studentoj kredas, ke elektronojdetruigxas en lampo, konvertitaj en lumon! Kaj cxi tiaj sxokaj rezultojhaveblas cxe plej prestigxaj universitatoj, kiaj Harvard kaj aliaj, kun,mi ripetas, agnoskite tre bonaj instruistoj k

aj lernolibroj.

Estas klare, ke io ne funkcias. Multaj esploristoj, inklude min,opinias ke la problemo fontas el ignoro de KVALITA rezonado en tradiciajkursoj, kun troa emfazo de malfunda kvanta manipulado de (por lastudento) preskaux sensignifaj ekvacioj. Lerta jxonglado de ekvaciojne identas al kaj ecx povas oponi al signifohava kompreno de bazajfizikaj principoj. Ofte studentoj simple sercxas por ekvacio, kiuenhavu "v" cxar la problemo enhavas "v". Tia senpripensa procedokondukas ofte al plena sensencajxo.

Kion fari? Dum la lastaj jaroj estas multa fermento en fizikistajrondoj, luktante kun la problemo, precipe en la kampo de klasikamekaniko. Mia kolego cxe Carnegie Mellon, Ruth Chabay (fizika kemiistokun multa sperto pri verkado de instruprogramoj por kemio) kaj midecidis ataki alian subjekton, multe malpli studata sed plenega deproblemoj -- la enkonduka kurso por elektro kaj magnetismo (E&M). Nidecidis krei kurson pri E&M kiu ekvilibrigu kvantan rezonadon perbezonata emfazo de kvalita rezonado. Post kvin jaroj de luktado ni jxuseldonis radikale novan lernolibron, "Electric and Magnetic Interactions"de Ruth Chabay kaj Bruce Sherwood, John Wiley & Sons, New York 1995. Lalernolibro celas la parton pri E&M en enkondukaj kursoj de fiziko porstudentoj de scienco kaj ingxenierado cxe universitatoj (povas temi prilernantoj en liceoj ekster Usono; en Usono kelkaj instruistoj en liceojuzas nian libron kun adapto por pli junaj lernantoj). Ni ankaux verkisgvidlibron por instruistoj por helpi ilin instrui novstilan

kurson.

La plej grava elemento de nia nova libro kaj kurso estas emfazo dekvalita rezonado, ne nur cxar tio estas grava aspekto de scienco sedankaux por doni kadron, ene de kiu la kvanta rezonado havu signifon. Neestas facile enkonduki seriozan kvalitan rezonadon. Ekzistantajlernolibroj ofte provizas kvalitajn demandojn je la fino de cxiucxapitro, sed plejofte tiuj demandoj ne estas bone elpensitaj (kaj ilineniam aperas en hejmtaskoj aux ekzamenoj, do neniu studento traktastiujn demandojn serioze). Ekzemple, en lastatempa eldono de grava Usonalernolibro, je la fino de la plejunua cxapitro pri elektro, kun malmultaenkonduka materialo, oni demandas, "Kiam vi en vintro frote piediraslauxlonge de tapisxo kaj alvenas metalan objekton, eble estas sparko.Klarigu kial tio okazas." Nu, tio estas tre bona demando, kun multajinteresaj aspektoj koncerne polarizado de la korpo, kaj la naturo desparkoj en aero, sed la studento estas neniel preparita por diskuti lafenomenon laux fundamentaj principoj. Sxili povas nur babilisen

pripense kaj senlerne. Poste venas alia fripona demando: "Kialstatikaj elektraj fenomenoj malfacile observeblas kiam humideco estasalta?" Tiu demando estas treege subtila, kaj gxi ne povas esti seriozetraktata baze de komenca studo. En nia kurso kvalitaj demandoj estasseriozaj kaj provizas bonan bazon por posta kvanta rezonado.

Esplorado montras, ke malmultaj studentoj povas multon lerni per pasivaauxskultado de ecx tre bona prelego, aux de pasiva legado de lernolibro.

Pro tio, nia lernolibro estas interaktiva. Post mallonga prezento denova koncepto, estas simpla demando, kies analizon la studento skribu enla libro (plena analizo estas havebla je la fino de la cxapitro, porkontrolo).

En antauxaj generacioj, geknaboj (aux almenaux knaboj) ofteeksperimentis kun elektro kaj magnetismo. Ne plu -- nun ili havasmultan sperton pri komputiloj, sed ne pri la plej bazaj aspektoj de E&M.

Do gravas, ke en la universitata kurso estu multa eksperimentado porvivigi la teoriajn konceptojn. Sed la kutima formala laboratorio neestas ideala por tio, parte pro troa emfazo de tekniko kaj analizo deeraroj, sed ankaux pro tio, ke la laboratoriaj spertoj necese okazasmerkrede posttagmeze, dum la rilata teoria traktado okazas lunde matenedum prelego, aux dimancxe je noktomezo en la studenta cxambro dumlegado. Do ni provizas niajn studentojn kun malgranda skatolo plena jesimplaj aparatoj, suficxaj por esplori tre fundajn, bazajn principojn.Ekzemple, je la komenco de la kurso, kiam ni studas statikan elektron,la studentoj faras multajn gravajn eksperimentojn kun malmultekostaglubendo, kiu elektre sxargigxas kiam vi deprenas gxin de surfaco. Kiamni komencas studi magnetajn kampojn, por multaj studentoj tre abstraktaafero, simplaj sed trafaj eksperimentoj kun magneta kompaso kajmalgranda magneto ege helpas kompreni la esencon de magneta kampo. Tielni havas "gxustamomentaj" aux "surtablaj" eksperimentoj,

fareblaj dumprelego aux hejme, kaj plene integritaj kun teorio en nia lernolibro.Dum studado de la lernolibro, demandoj povas esti aux teoriaj auxeksperimentaj, de unu pagxo al alia.

La plej alta celo de fiziko estas la deziro, analizi plej vastan gamonde fenomenoj uzante plej malvastan principaron. Tiun gravan celon fortesubfosas la tradicia aparta trakto de statika elektro kaj cirkvitoj,kiuj sxajnas havi nenian rilaton inter si. Oni tradicie analizasstatikan elektron per sxargo kaj elektra kampo, sed oni analizascirkvitojn per elektra potencialo kaj kurento. Kompleta apartigo kajmalunuigo! En nia kurso, inspirite de Hermann Haertel, Germana pedagogocxe Kiel, ni unuigas la du tipojn de fenomeno, sukcese traktantecirkvitojn per la samaj bazaj principoj de sxargo kaj elektra kampo,kiujn ni uzas por analizi statikan elektron. Estas la unua fojo, keenkonduka lernolibro tion faras.

Alia grava novajxo estas tio, ke ni emfazas atomnivelan priskribon kajanalizon, kaj la stukturo de materialo. En tradiciaj lernolibroj,atomoj kaj materialoj (metalo, plastiko, salakvo, gaso) apenaux rolas enE&M. Tio estas nepardonebla en 1995 kaj kontribuas al studentajopinioj, ke fiziko estas senutila antikvajxo.

Tiel pri la plej gravaj elementoj de nia radikala aliro al la problemo,kiel efike instrui elektron kaj magnetismon. La rezultoj estas bonaj.En malfacilaj ekzamenoj, ni ofte trovas, ke 25 aux 30 procento el lastudentoj atingas poentojn super 88 (el 100), kiun ni konsideras "A".Tia atingo estas malkutima por E&M. Kaj la studentaj analizoj sur laekzamenoj estas surprize nemakulitaj de "inventitaj" fizikaj(mal)principoj, kiaj ofte aperas en ekzamenoj en tradiciaj kursoj. Nikredas, ke cxi tiuj pli bonaj rezultoj fontas el tio, ke pro emfazo dekvalita kaj ne nur kvanta rezonado, la studentoj multe pli bonekomprenas la esencon kaj strukturon de E&M.

Mi mallonge skizu la metodon, laux kiuj ni evoluigis cxi tiun novankurson, cxar la evoluo iom grave diferencas de la kutima procedo, lauxkiu profesoro retirigxas al sia studocxambro, verkas manuskripton kiusendigxas al eldonisto, kiu kompostas gxin kaj kreas desegnojn kajeldonas gxin, sen ke la libro en iom finita stato iam ajn estu uzata destudentoj. En nia kazo, ni uzis Microsoft Word, SuperPaint, Canvas, kajlaseran printilon por prepari bonkvalitajn cxapitrojn, kiujn ni disdonisal studentoj. Cxiun semestron ni tre detale observis, kio bone funkciiskaj kio ne, laux montritaj atingoj kaj konfuzigxoj de la studentoj, kajdum la sekva semestro ni funde reverkis cxiun cxapitron laux tiujdetalaj informoj, por denove disdoni la plibonigitan cxapitron cxiunsemajnon ("gxustamomenta eldonado" kiu estas lacigega sed trefruktodona). Do kiam ni fine liveris prespretan dokumenton al laeldonisto, gxi estis jam dekunu-foje reverkita libro, detale reeverkadita por respondi al observitaj ne-efikecoj.

Komputilo ankaux rolas en nia kurso, ne tre grandskale gxis nun pro niastrecxa okupiteco en verkado de la lernolibro, spite de la longa spertode Chabay kaj mi tiukampe. Tamen "Electric Field Hockey" de Chabay kaj"EM Field" de David Trowbridge kaj mi uzatas en nia kurso, akirisnaciajn premiojn en konkurso de la revuo "Computers in Physics" kajeldonigxis cxe Physics Academic Software (menciita antauxe). "ElectricField Hockey" estas amuza kaj instrua programo kies celo estas kreskigiintuician kaj kvalitan komprenon kaj senton pri la tre rapida falo kundistanco de la forto Coulomb (1/d^2). Vi gluas sxargojn sur senfrotasurfaco por pusxi sxargitan pilkon cxirkaux obstaklojn en reton. Ecxsperta fizikisto surprizigxas pri iuj aspektoj de la movo. "EM Field"permesas rapidan kvalitan bildigon de elektraj kaj magnetaj kampoj,inklude nekutiman kaj tre helpan bildigon de la legxojn de Gauss kajAmpere. Ni uzas tiun program ofte dum la kurso kiel ilustra helpilo dumprelego. Ambaux programoj verkatis en cT, do niaj

studentoj povas uzila programojn cxe Macintosh, PC, kaj Unix.

Multaj studentoj spertas malfacilajxojn kun bildigo de tridimensiajaspektoj de E&M, precipe pri magnetaj kampoj. Chabay nun eksperimentaskun kreo de tridimensiaj komputile kreataj kinofilmoj (QuickTime) porhelpi pri tio. Ekzemple, en unu el sxiaj filmoj vi flugas tra regionoproksime de longa kurento-portanta drato, cxirkauxe de kiu estas kirlamagneta kampo. Sxi uzas cT por krei fizike gxuste kalkulitantridemensian modelon (dratoforman bildon) kaj elmeti priskribon en formoDXF. Sur Macintosh kun tridimensia programo Infini-D sxi legas tiunpriskribon de la sceno kaj bildigas la tuton solide, kaj traflugas lascenon, kreante la apartajn bildojn kiuj kunmetite formas filmonQuickTime.

Bruce SherwoodCenter for Innovation in Learning and Department of PhysicsCarnegie Mellon UniversityPittsburgh PA 15213Usono

Bruce Sherwood

- * -

Cxar mi jxus verkis lernolibron pri fiziko, permesu ke mi ofertu miajnpensojn pri la projekto proponita de Matti Lahtinen de kreo aux tradukoen Esperanton de baza lernolibro pri fiziko. Pri originala kreo de novalernolibro mi forte avertas, ke tio havas sencon nur se oni fundekonscias pri la nuna granda fermento pri instruado de fiziko. Ne utilaskrei verkon nun, kiu similu al ekzistintaj lernolibroj kaj sekvu modelonde pasinto, cxar tiu modelo pruve fiaskis.

Jam estis Esperanta projekto pri kemio, kaj antaux ol komenci projektonpri fiziko gravas scii, kio okazis pri la kemia projekto. La plej gravaargumento por kemia lernolibro (kaj eble almenaux parte por fizikalernolibro) fontis el argumento de Irana Esperantisto, D-roSaheb-Zamani, ke ni unuamondaj Esperantistoj kontribuu al progresigo dela tria mondo per traduko de bazaj sciencaj lernolibroj en Esperanton.La triamondaj studentoj lernu facilan Esperanton, kaj poste havualireblajn altkvalitajn sciencajn lernolibrojn.

Mi havas fortajn dubojn pri tiu pledo. 1) Scienco estas treegemalfacila temo, kaj oni nepre aliru gxin en sia denaska lingvo, ne enalia, ecx ne en Esperanto. 2) Estas tiel multegaj studentoj de bazascienco ecx en negrandaj landoj ke valoras la peno por ke tiulandajprofesoroj traduku bazajn lernolibrojn en la landan lingvon. Certe enIrano ne mankas la profesiaj kapabloj kaj laborfortoj por tion fari.Kaj gravas ke tiuj laborfortoj estas kunaj en la lando kaj povasprofesie kunagadi (enlanda traduko de lernolibro pri fiziko ja estaskonsiderata profesia laboro kiam farata de profesoro de fiziko), dumEsperantistoj devas distance kaj malprofesie labori. 3) Cxu fakteokazas signifa uzo de tiu Esperanta lernolibro pri kemio? Mi ne auxdision ajn pri tio.

Mi scias, ke multaj bonaj Esperantistoj, gvidataj de R. Kent Jones,laboregis por realigi la kemian projekton, kaj nun ekzistas bonalernonlibro de kemio en Esperanto. Mi deziras scii, kiom da kopiojfakte vendigxis? Kiom en la tria mondo? Kiom da triamondaj studentojuzas gxin? Cxu la laboregon kompensis la fakta uzo?

Mi ne neas, ke povas esti bona sxatokupo aux ecx pli, traduki sciencanlernolibron en Esperanton, kaj tia traduka laboro povas antauxenigi lavortostokon kaj la konceptostokon de nia lingvo. Sed ni estu klaraj prila celoj. Se ne ekzistas signifa uzo de la lernolibro pri kemio, kaj miripetas ke mi neniam vidis ian ajn indikon de tia uzo en la Esperantagazetaro, la celo ne povas esti helpo al la tria mondo.

Bruce Sherwood

- * -

From: Marko.Rauhamaa@tekelec.com (Marko RAUHAMAA)

Don skribis:

>stevemac@bud.indirect.com (Stefano MacGregor) skribis en lastatempa afisxo :>> 1.000 homoj "mil homoj">> 1.000.000 homoj = "meg homoj" anstataux "miliono da homoj">> 1.000.000.000 homoj = "gig homoj">> 1.000.000.000.000 homoj = "ter homoj">>Mi povas vivi kun cxiuj tri (fakte min iom gxenas "ter" pro la 'r' fina;>sed mi ne kontrauxus gxin -- gxi multe pli placxas ol "miliono da>milionoj da" aux ecx "trilion" aux "bilion").

Bonege! Min tre placxas cxi tiu propono. Tamen jen iom da kritiko:(1) Esperantaj vortoj neniam finigxas per "g".(2) La radiko "ter" jam signifas ion tre kutiman: teron.(3) Ne ekzistas 1 000 000 000 000 homoj. :-)

Mi ne certas, cxu la punkto (1) estas grava. Cxar estas esperantajvortoj, kiuj finigxas per "b", "cx", "d", "j", "k", "l", "m", "n", "p","r", "s", "st", "ux" -- alidire ne sxajnas esti fonema regulo (ekzemplenur la vorto "sep" finigxas per "p", nur "apud" per "d", nur "sub" per"b", nur "ok" kaj "dek" per "k"). Tial laux mia opinio la neapero de "g"kaj "t" estas pli hazarda ol fonetika.

La punkto (2) estas pli malfelicxa, cxar se oni parolas pri "terguldenoj", oni eble misauxdas, ke oni parolas pri "terguldenoj". Lavorto "tero" ja estas multe pli uzata ol la numero "1 000 000 000 000",kaj tial oni komprenas tiun signifon anstataux la numera signifo.Bedauxrinde ankaux la radikoj "tar", "tir", "tor" kaj "tur" jam estasrezervitaj.

Bedauxrinde la kritiko (2) validas ankaux je "pet" kaj "eks". Cxar lainternaciaj prefiksoj ja estas

kilo-, mega-, giga-, tera-, peta-, eksa-

La punkto (3) -- kvankam sxerca -- estas grava. Cxar oni tre maloftebezonas tiel grandajn numerojn. Ecx tre malmultaj homoj scias lamalsamecon inter biliono kaj triliono en sia propra lingvo. La solanescienca uzo de tiomaj nombroj laux mia kompreno estas je monkvantoj.

Fine oni povas demandi, cxu la solvota problemo estas tre malbona. Lagramatika devo de uzi nombrajn substantivojn ne estas tre problema. Laplej malbona problemo estas la dusignifeco de "biliono", "triliono" ktp.Tio tre gxenas, kiam oni ekzemple auxdas novajxon pri la usonasxtatsxuldo. Kredeble iuj landoj (Brazilio?) bezonas ecx pli grandajnnumerojn ol Usono.

Bedauxrinde la probableco de tio, ke oni povas solvi la semantikanproblemon per cxi tiaj proponoj, estas malgranda pro la malofta apero dela nombroj en cxiutaga parolo. Tamen jen propono, kiu evitas la kritikon(2).

1 000 = kilo- (k) = mil

1 000 000 = mega- (M) = meg

1 000 000 000 = giga- (G) = gig

1 000 000 000 000 = tera- (T) = tes

1 000 000 000 000 000 = peta- (P) = ped

1 000 000 000 000 000 000 = eksa- (E) = esx

Jen *inventitaj*, tute *arbitraj* ekzemploj:

La usona sxtatsxuldo jam atingis 4 tes 170 gig dolarojn, kiu tamen

estas malpli je 300 gig dolaroj ol la registaro antauxvidis.

Lumo iras tra 300 mil kilometroj en sekundo. "Lumjaro" estas la

distanco, tra kiu lumo iras en jaro, alivorte 9 tes 500 gig

kilometroj. La diametro de nia galaksio estas cent mil lumjaroj, do

ped kilometroj! La plej proksima najbargalaksio estas je la distanco

de 2 meg lumjaroj aux 20 ped kilometroj.

La areo de la globo estas du gig kvadratkilometroj kaj gxia volumeno

estas ok tes kubkilometroj. Cxi tiuj grandaj kvantoj estas etaj

komparate kun tiuj de la suno, kies areo estas 25 tes

kvadratkilometroj kaj volumeno esx kubkilometroj, alidire meg tes

kubkilometroj.

Marko-Marko.Rauhamaa@tekelec.com

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail