-----------------------------------------------------------> Mauro redaktas kaj Axel dissendas <---
Karaj geamikoj ! Ekde tiu c^i numero nia reto havas du novajn nodojn en Hungario: Monika (Szombathely) kaj Attila (Debrecen) mi salutas kaj bonvenigas ilin. Finfine ne nur kroatoj :-) !!! C^uuuuuuuuuuu ?
Dum IS okazis kunsideto de ARI-rondo, ne c^iuj tamen, sukcesis partopreni (c^u ne, Vlado ?). Oni parolis g^enerale pri la disvolvig^o de nia reto kaj pri bazaj teknikaj informoj: ekzemple kiel akiri INTERNET-aliron k.s.
Plie oni pritraktis la kunlaboran flankon: ARI bezonas konstantan informfluon, tial mi petas vin, lau' via eblecoj, sendi al mi viajn raportojn, artikolojn, alig^ilojn, mesag^ojn, ideojn, recenzojn kaj aliajn diskonigindajn informojn. Vi povas proponi diskuttemojn pri instruado, telematiko, vojag^oj, laboro, lernado ktp. Ankau' informoj ekz. pri via loka agado povas esti interesaj kaj doni novajn ideojn al aliaj retanoj. Ne forgesu ke ARI havas sencon nur se la informoj rapide alvenas kaj cirkulas.
* Mauro *
------------------------------------------------------
POS^TO
------------------------------------------------------
Kara Samideano!
Kun granda gxojo mi legis vian mesagxon, kaj la senditajn numerojn de ARI. Jes, mi volas aligxi al ARI.
Mi estas Monika Molnar, hungara studentino en la Daniel Berzsenyi Pedagogia Altlernejo de Szombathely. Mia studfako estas komputiko (kaj sekvontjare espereble la itala lingvo). Mi tre volonte kunlaborus kun ARI. Jam nun mi havas (laux mi) novan informon por vi. Pasintjare oni organizis la unuan Esperantan-Geografian Tendaron en Hungario en Szodliget, kiu estis sukcesa kaj utila por cxiuj partoprenintoj. La plimulto de la partoprenintoj tute ne sciis Esperante, sed post unu semajno ili atingis tian nivelon, ke septembre ili dauxris la studadon de Esperanto ne en la komenca grupo, sed en la grupo de progresantoj! La konkursgvidanto estis Katalin Smideliusz, kies nomon multe da esperantistoj konas en Esperantio. La tendaron organizis Zsuzsanna Kozak kaj sxia patrino. Versxajne ili denove organizos la tendaron en agusto (ankoraux ne estas pli preciza dato). Se mi ekscios novajn kaj pli precizajn detalojn pri gxi, laux via deziro mi skribos gxin al vi. Se iu interesigxas pri tiu arangxo, kontaktu min per la reto
INTERNET (matszii@fs2.bdtf.hu). Dezirante bonan laboron kaj multe da sukcesoj
amike salutas vin
Monika
P.s.:Bonvolu skribi al mi, cxu interesas vin la informoj pri la tendaro aux ne.
Kara Monika, dankon pro via kontribuo, bonvolu sendialiajn informojn pri la tendaro.
* Mauro *
---------------------------------------------------------
Malgraw ke mi ne estas el Alp-Adria regiono mi volus recevi ARI. Vers'ajne mi malofte aldonos materialoj por ARI. Mi estas komencanta esperantistic'o el Polio. Mi eldonas "Verdaj Brigadoj. Revuo de Ekologiistoj" (monata en Pola, trimonata en... Angla), "Grasshoper" (trimonata pri Karpata Ewroregiono en ukraina, slovaka, pola, esperanta... kun angla traduko) kaj aliaj bros'uroj kaj libroj ("Verdaj Brigadoj Libraro". En Pola monato estas rubriko "Ekologio per esperanto" - prezentado esperantaj organizayoj, eldonayoj, iniciativoj ktp. en spirito de "Nova Aktiva Esperantismo" (ne nur pri protekto de medio. Ankaw pri anarkiismo, federalismo, radikalismo, vegetaranismo, paco). Mi bezonas informoj pri esperanta feminismo, aktiveco kontraw seksismo, kontraw fasismo, por homaj rajtoj, por rajtoj de bestoj, por malliberaj de konscienco, III Mondo, Nova Erao, alternativa (kontr-, sub-) kulturo, indigeniaj homoj, senperforta agado ktp. Mi oferas cirkaw 250 adresoj polaj kaj eksterlandaj esperantistoj interesitaj pri su
praj aferoj. Ankaw mi estas ko-fondito de Laborgrupo pri Internacia Lingvo en pola Verda Federacio kaj kunagadisto de Pola Asocio "Tutmonde-Transnacia Movado". Mi uzas komputilo IBM.
Andrzej Zwawa
Wydawnictwo "Zielone Brygady",Slawkowska 12/24,31-014
Krakow,Polska
tel.48/12/222147 w.
15,fax:48/12/222264,e-mail:zielbryg@gn.apc.org
konto:BOS sa o/Krakow FWIE-ZB, 630106-105428-2710-00
---------------------------------------------------------
Saluton Mauro!
Jen mia kontribuo por ARI!
Dum la c^i jara IS inter aliaj pli au^ malpli interesaj kaj amuzaj aferoj okazis ankau^ jarkunsido de BEMI. Vers^ajne kelkaj (au^ ec^ preskau^ c^iuj?) ankorau^ ne au^dis pri g^i kaj mi diris kelkaj vortoj pri BEMI. Mi ne bone scias c^iuj faktoj pri BEMI - pardonu se eventuale okazis iu eraro. Do, BEMI (Biciklista Esperanta Movado Internacia) estas la faka asocio de esperantistoj-biciklemuloj. G^i estis fondigita antau^ 10-15 jaroj kun la celo varbi por esperanto inter biciklemuloj (kaj aliaj homoj) kaj varbi por biciklado inter esperantistoj kaj, kompreneble, bicikli. BEMI havis estraron, oni regule (pli-malpli) aperigis gazeton "BEMI-revuo" kaj organizis BEMI karavanojn memstare kaj ankau^ kun aliaj similaj asocioj (ekzemple, mi memoras bicikladojn al tiel nomata "Ekotopio" kiu estas regule organizita de neesperantistaj asocioj de biciklemuloj). Unu el la plej konataj okazaj^oj estis c^iujaraj BEMI-karavanoj - organizitaj perbiciklaj vojag^oj al e-renkontig^oj (IJK, IJS, ...). Lau^ mia sperto (mi partopre
nis karavanon al IJK en Kerkrade 1989 kaj estis du jaroj BEMI-membro), BEMI estis interesa miksaj^o de kelkaj fanatikuloj (esperantaj au^ biciklemaj) kaj tutnormalaj homoj kiuj emis bicikli kaj esperantumi. Vi vers^ajne rimarkis ke mi c^ion priskribis en pasinteco - lastajn 2-3 jarojn BEMI tute ne aktivis, antau^aj membroj ne plu biciklas au^ esperantumas, lasta sekretarino, Marianne Lund el Norvegio, kiu sola havis la lastan liston de membroj ne plu aperas en Esperantujo kaj la tutan aktivecon kovris pulvro. Tamen, ne c^iuj biciklemuloj malaperis. Dum la IS Ivo Miesen el Nederlando provis denove vigligi BEMI-on kaj organizis BEMI-kunsidon kiu havis la celon eltrovi homojn kiuj interesig^as por biciklado kaj ankau^ informi pri la c^i jara karavano al IJK en Sankt-Petersburgo. Se temas pri BEMI, ne estas multaj novaj^oj - Ivo provos ekhavi liston de antau^aj membroj kaj informi ilin pri la karavano kaj planoj por renaskig^o de BEMI. Vers^ajne pli interesa afero estas karavano al IJK. La programo estas tia:
Karavano komencig^os en Kijev 17 tagoj antau^ la IJK - tiam ankau^ proksime de Kijev estos organizita e-arang^o (pardonu min, mi forgesis la nomon!).Post tiu arang^o oni biciklos tra Ruslando kaj Belorusio g^is la Sankt Petersburgo. Averag^a distanco tage devus esti iomete malpli ol 100 km (kun du ripoztagoj) kaj oni deziras ankau^ arang^i survojan restadon c^e la lokaj esperantistoj (se eblos). Ekzistas ankau^ dua ebleco por ne tiom grandaj biciklos^atantoj - unu Fino deziras organizi karavanon el Helsinki kiu daurus 4-5 tagoj. Mi nun ankorau^ ne scias pli detalaj informoj (ekzemple la nomon kaj adreson de la organizanto) sed Ivo diris ke li vers^ajne baldau^ havos la adreson. Por c^iuj aliaj informoj, pri la BEMI kaj la karavano, bonvolu demandi al Ivo. Adreso sekvas (mi esperas ke IS-organizantoj bone skribis tion):
IVO MIESEN,
DRENCKGAARD 72c,
NL - 6227 GE MAASTRICHT +31 43 626 890
Kiamaniere eniri Ruslandon estas la demando kiu ne interesig^as nur biciklantoj sed ankau^ aliaj partoprenontoj de IJK. Por Ruslando la plej multo da landoj bezonas vizon - la proceso dauras 2-3 semajnoj kaj kostas c^irkau 50 DEM. Biciklantoj kaj aliaj kiuj deziras pli ol unu foje en- kaj eliri la landon devas pagi iom pli. Normale oni devas persone alveni en ambasadejo (por doni kaj preni pasporton) sed se vi havos felic^on vi povos fari tion ankau^ helikpos^te. Lau^ miaj informoj, por Baltaj s^tatoj sufic^as nur unu vizo (kiu oni kompreneble aparte pagas) de iu de tri baltaj s^tatoj. Demandu mem, se vi ankau^ deziras viziti ilin!
KIEL P.S.
Dunja kaj mi pertoprenos IJK-on kaj ankorau^ ne havas planon kiumaniere alveni tien (ni volonte biciklos sed vers^ajne ne havos sufic^e da tempo por tio) kaj reveni kaj ankau^ kiel pasigi la tempon antau^/post la renkontig^o. Se iu ankau^ partoprenos arang^on kaj havas iu ajn proponojn, bonvolu, sendu min retmesag^on.
G^is la retumado!
VANJA
------------------------------------------------------
AFIS^EJO
-------------------------------------------------------
Pri IS, mi petas ke iu partopreninto mallonge raportu(c^u Mea ? Vlado ? Axel ? Ana ?) mi antaudankas.
* Mauro *
Saluton Mauro,
Mi petas vin se vi povas eltrovi eblecojn por veni el trieste (aux pli precize el slovenia landlimo) gxis Marina di Massa. Kiam, kiel, kiom (kostas), ktp.
Antauxdankon.
-------------------------------------------------------
RENKONTIG^OJ
--------------------------------------------------------
ITALA ESPERANTISTA JUNULARO
19a INTERNACIA JUNULARA
FESTIVALO
- INTERNACIE LABORI -
HOTELO Villa Maria
Ronchi (Marina di Massa)
Regiono Toskanio, Centra Italio
de la 12a g^is la 18a de Aprilo, 1995
LA TEMO: internacie labori
Europo 1994: la junulara senlaboreco atingas ekstremajn pintojn.
C^irkau' 10% de la gejunuloj estas senlaboraj. Dum la artikolo 48 kaj la artikolo 52 de la Traktato de Maastricht fiksas la principon de la libera interfluo de laboristoj en - kaj nur en - la 12 Uniaj S^tatoj, la ekonomia kaj jura situacio fakte malpermesas ajnan inters^ang^on. La principo de korekta dislokigo de la laborfortoj, fundamenta en la Unio, postulas inters^ang^on de laboristoj nuntempe ne ekzistantan. Kaj la sama inters^ang^o estas bazo de la socia kresko, kiun la plukultureco ebligas en niaj socioj.
Dum la 19a Internacia Junulara Festivalo oni klopodos esplori la konkretajn eblecojn labori (ankau' nur partatempe) eksterlande en Europo, ankau' utiligante la ekzistantajn projektojn de la Europa Unio (ekzemple Petra), kaj la eblecojn eksterlande studi per la helpo de la koncernaj Europaj projektoj (ekzemple Erasmus). Plie, oni klopodos analizi la rolon, kiun Esperanto-movado povas ludi kadre de c^i ampleksa problemaro.
LA FESTIVALEJO
La strukturo, kiu gastigos la 19an IJF-n estas c^emara hoteleto. En g^i trovig^as diverspecaj c^ambroj, de 2 g^is 6 litaj. La adreso de la hotelo estas:
Villa Santa Maria
via Magliano 40
Ronchi di Marina di Massa
tel. 0585 240184
alig^o je alig^o antau' alig^o antau' alig^o
12/04/95 03/01/95 01/03/95 surloke
0-19 165.000 185.000 225.000
20-26 180.000 200.000 240.000
27-30 215.000 235.000 275.000
pli ol 30 250.000 270.000 310.000
Alig^ilon al: Federico Breda
C.P. C/22
I-46029 Suzzara (MN)
Antaupagon al: Itala Esperantista Junularo c/o
Luisa De Bernardin
Via Giosue' Borsi 56
I-10149 Torino
pos^tc^ekkonto 24398109
Programajn kontribuojn al: Daniele Pesce
via De Amicis 55
I-10097 Collegno Torino
fax +39 11 4115838
en la alig^ilo kaj en c^iuj komunikoj, bonvolu skribi latin-preslitere !
----------------------------------------------------
persona nomo:
familia nomo :
naskig^dato (TT/MM/JJ) :
ina malina
Strato, placo ktp. :
pos^tkodo kaj urbo :
hejmlando (esperante):
telefono (internacie):
----------------------------------------------------
mi alig^as kiel:
tuttempa partoprenanto (jes/ne) :
partatempa partoprenanto (jes/ne): de g^is
memzorganto, log^ado sen mang^oj, (jes/ne):
mi s^atus mang^i vegetare (jes/ne):
se eblas, mi volas log^i kun:
mi sendis antaupagon/kotizon de liroj:
dato (TT/MM/JJ) :
subskribo (mi akceptas c^iujn kondic^ojn):
------------------------------------------------------
ATENTIGOJ
La kotizoj inkluzivas programon, mang^on kaj log^adon en hotelo. La kotizo por memzorgantoj estas de 60.000 liroj, sed memzorgantoj ne ricevos mang^ojn kaj log^os en ejo aparta. La antaupago, deviga por c^iuj anoj de transpagipovaj landoj estas de 60.000 liroj. Pri la antaupago, oni DEVAS frue sendi au' kunporti pruvilon. La antaupago ne estos redonata al malalig^intoj; eventualaj kromaj pagoj estos redonataj nur se la malalig^onto informos IEJ-n antau' la 1a de Aprilo 1995. Partatempulo, kiu restas "n" tagojn au' frakcion de tago pagos (nomante "x" la plej altan kotizon de lia/s^ia ag^kategorio): "n" oble "x" dividite 6. Eblas transdoni sian alig^ilon al alia persono, kondic^e ke la ricevinto prezentu skriban ateston de la transdoninto Ni alg^ustigos la kotizon, sed g^i ne povos malaltig^i. Italoj ne-anoj de Itala Esperanto-Federacio devos krompagi 30.000 lirojn (au' alig^i surloke: 15.000 lirojn por gejunuloj, 30.000 lirojn por plenkreskuloj). Male, subtenantoj de Itala Esperantista Junularo ricevos 10% ra
baton. Alig^intoj el Orienteuropaj S^tatoj ricevos rabaton de 50.000 italajn lirojn. Por c^iuj alig^anto necesas aparta alig^ilo; grupa au' listigita alig^o ne estos akceptata. Kiel atingi la festivalejon: aute: autos^oseo A12 Genova-Livorno g^is la eliro "Massa" kaj poste sekvu la indikojn por la maro. Trajne: linio Genova-Livorno, g^is Massa. G^uste antau' la stacidomo de Massa foriras la buso por Marina di Massa.
KIEL ALIG^I
Anoj de netranspagipovaj landoj sendu la alig^ilon kaj pagu surloke; anoj de aliaj landoj sendu la alig^ilon, antaupagon de 60.000 italaj liroj, kaj pruvilon pri la antaupago; c^iukaze surloke oni devos au' pagi, au' pruvi, ke oni pagis antaue. La adresoj, al kiuj oni devas sendi alig^ilon kaj monon, estas je la antaua pag^o.
--------------------------------------------------------
* 2a M I R o *
Por ARI (el la aligxilo por la 2a MIRo):
KROATIA ESPERANTO-JUNULARA ASOCIO
invitas vin al la
2-a MIRo - Mezepoka Internacia Renkontigxo
Trakosxcxan, Kroatio
- de la 7a gxis 10a de aprilo 1995 -
Tema programo : Prelegos Spomenka SXtimec, Zlatko Tisxljar kaj Klaus Dahmann pri diversaj aspektoj de la E-kulturo. Eblas ecx surloke vidi kelkajn eretojn de le E-kulturo dum teatrajxo de Vida Jerman aux en tiu de drama grupo de Studenta Esperanto-Klubo el Zagreb. Vi povas cxeesti la prezenton de E-versio de la fama bildstrio "Asterix" kaj viziti proksiman bienon de S. SXtimec kun esperanta biblioteko. Iom malpli serioza estas la diskutrondo pri tio cxu la esprimo "Esperanto-kulturo" estas sencohava kaj la laborgrupo pri verkado. Umo: Krom la tema programo abundos distraj programeroj en hoteloj kaj apudaj arbaroj. Ni vizitos kastelon Trakosxcan situantan sur la apuda monteto, proksimajn urbojn Varazxdin kaj Lepoglava kaj en la urbeto Krapina povos (sukceson la organiza teamo ne garantias) interkonatigxi kun la prahomo iam logxanta tie. Kunportu fantomajn vestajxojn cxar dum unu el la vesperoj okazos fantoma balo en fabela diskejo. Por kelkaj fanatikuloj (kiuj ne mankis dum la 1-a MIRo) gravas la informo k
e ekzistas lago sur monteto, do ili kunportu bankostumojn (cxi-jare temas pri aprilo kaj ne pri komenco de marto!!!).
La hotelo Trakosxcxan en kiu okazos la 2-a MIRo estas tre komforta (kun du- kaj tri- litaj cxambroj) kaj situas vidalvide al la kastelo.
KOTIZOJ:
gxis 15.02.1995. gxis 15.03.1995. poste
orientuloj: 60 GM 70 GM 80 GM
okcidentuloj:80 GM 90 GM 99 GM
Parttempa partoprenado : po 35 GM tage
Antauxpago, deviga por cxiuj: 20 GM
Anoj de KEJA ricevas rabaton de 10 GM.
La pagon gxiru al konto de KEJA cxe UEA: kejz-a
Aligxilojn petu de kaj sendu al:
ANA BERC
Remetinecka 75a
HR-41020 Zagreb
Kroatio
======================================================
OFICIALAJ NODOJ DE ALP-ADRIA RETO - stato je 17.1.1995
-----------------------------------------------------
lando-urbo nomo retadreso---------------------------------------------------------
A-Vieno Axel Leitner h9250888@obelix.wu-wien.ac.at
A-Vieno Vanja Radovanovics searado@jupiter.sea.ericsson.se
A-Vieno Dunja Knapp Knapp@aimp.una.ac.at
A-Graz Michael Martin fahrgast@htu.tu-graz.ac.at
I-Triesto Mauro Tauzzi M.Tauzzi@agora.stm.it
I-Treviso Guido Gentile G.Gentile@agora.stm.it
I-Milano Marco Bergamini M.Bergamini@agora.stm.it
I-Bologna Renzo Cherin cherin@deis35.cineca.it
HR-Zagrebo Tomi Haramina Haramina@dominis.phy.hr
HR-Zagrebo Mea Bombardelli bombarde@cromath.math.hr
HR-Zagrebo Vlado Kamenski kamenski@cirus.dhz.hr
HR-Zagrebo Igor Tomazic itomazic@dominis.phy.hr
HR-Zagrebo Alemka alemka@phy.hr
HR-Osijek Damir Malkoc Damir.Malkoc@117.hrfido.fesb.hr
SL-Ljubljano Janez Jug Janez.Jug@uni-lj.si
H-Budapes^to Lariko Golden golden@osiris.elte.hu
H-Szombathely Monika Molnar matszii@fs2.bdtf.hu
H-Debrecen Attila Salga asalga@tigris.klte.hu
-------------------------------------------------------
Fino
-------------------------------------------------------
Teknika rimarko por Axel:
Bonvolu sendi ARI ankau' al: zielbryg@gn.apc.org