Chu vi jam scias kie vi pasigos Paskon chi-jare?Se ne, Germana Esperanto-Asocio eble havas ideon por vi:
11-a PSI
Printempa Semajno Internacia
11 - 21 aprilo 1995
en Waldfischbach (Palatinato), Germanio
PSI estas granda tradicia internacia arangho, ghi okazas regule chirkau pasko en diversaj regionoj de Germanio.
Chi-jare ghi eniras la duan jardekon de sia ekzisto.
Ni atendas 120 - 150 partoprenontojn. PSI estas precipe familia seminario. La programo enhavas laborajn, distrajn ekskursajn kaj kulturajn elementojn. Ghi celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn, chiu estas bonvena.
Lau niaj ebloj, ni ankau volonte disponigos al vi forumon por realigi viajn hobiajn, fakajn au aliajn aranghojn au programerojn kadre de PSI - au simple por prezenti ian vian specifajhon al E-a publiko.
La seminario okazos en moderna kaj komforta domo en Waldfischbach- Burgalben, malgranda loko inter Pirmasens kaj Kaiserslautern, proksime de la franca landlimo.
Se vi interesighas pri PSI, kontaktu min e-poshte. Mi sendos al vi informilon/alighilon. (Ne forgesu indiki vian poshtan adreson).
Mi petas vin diskonigi PSI al viaj amikoj, al via grupo au en via informilo.
Mi povas havigi al vi stoketon da informiloj/alighiloj, se bezonate.
Franz.Kruse@erno.de
Franz Kruse
Elsflether Weg 3, D-27809 Lemwerder, Tel. +49-(0)421-670696