Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 22 apr. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Lingua internazionale Fundapax
Gentile Guido - 7 febbraio 1995
ALP-ADRIA RETINFORMILO n.16 (1.2.95)
--------------------------------------

---> Mauro redaktas kaj Axel dissendas <---

Saluton gekaraj !

Jen nia 16a ARI, mi g^ojas ke vi konstante sendas al mia retadreso viajn informojn kaj novaj^ojn, dankon al c^iuj !

Ni havas novan nodon en Zagreb: finfine la fama zagreba esperantisto Dalibor Seatovic sukcesis akiri retadreson,

n e k r e d e b l e ! gratulon kaj bonvenon Dalibor !

(Cetere, mi ne bone komprenis la vortludon pri frambo, c^u vi povas klarigi ?)

Jen lia prezentmesag^o:

Saluton,

Mi finfine alig^as al la fama AARI.

Nomo: Dalibor Seatovic

studento, frambo (kroate=malina), bo kaj ankau^ esperantisto.

Ag^o: sufic^e malnova (sed tamen ne malfres^a)

Poste mi sendos pliajn informojn, nun mi devas liberigi laborlokon por mia komputilpruntanto Vlado.

G^isoj kaj kisoj DaliboR

-------------------------------------------

RETPOS^TO

--------------------------------------------

antau' nelonge Axel sendis:

Jen kelkaj informoj:

1) Ekde la 1a de marto komencighas kurso pri Esperanto en Vieno.

Dum 12 lecionoj oni instruos kaj la lingvon kaj la kulturon.

Kotizoj estas ATS 690,- kaj rabatita por studentoj kaj similuloj ATS 540,-. Se partoprenos pli ol 6 gehomoj, oni lotumos vojaghon al IJS. Gvidos la kurson Helmut Brath kaj Axel Leitner.

2) Kiel interkonsentite dum MEJK, kaj priparolite dum IS, okazos unutaga renkontigheto inter Hungaroj kaj Austroj.

Intertempe estas fiksita la dato kaj tempo flanke de AEJ, sed ankorau ne konfirmite de HEJ.

Lau nuna stato la arangho aspektas tiel:

Dato: 18a de februaro.

Forveturo de Vieno je la 8a kaj 30 che Viena okcidenta stacidomo, proksimume je sama tempo Hungaroj forveturos de Budapeshto.

Alveno en Gy=F6r, kie la arangho okazos, estas je la 10a por ambau flankoj.

Kompreneble oni povas ankau simple atingi Gy=F6r-on je la 10, sed konsilindas sinanonci, por ke ni atendu kaj sciu pri la alveno.

Programo ne estas fiksita, sed povus konsisti el interkonatigho, tagmangho, urbrigardo, muzeo, ludoj, ktp..

Reveturo estos iam vespere.Avantagho: neniu bezonas okupighi pri ejo kaj enkasigo de mono, char chio (biletoj) estas mem achetenda.

Mi ankoraufoje konfirmos la daton kaj lokon.

Nomo por la renkontigheto estas: 1a HURA! (Hungara unutaga renkontigho kun Austroj).

3) Bedaurinda mesagho: la planita de TEJO (Klaus Dahmann) trejnseminario en Villach komence de marto por sudorientEuropaj E-junularoj ne(!) okazos pro financaj kialoj. Mono tamen ne fluis. Tio ankau povus endangherigi la trejnseminarion somere norde de Zagrebo, char intenso ja estis financi ghin pere de la subvencioj de la unua en Villach. Pliaj informoj sekvos.

Salutas Axel.

-----------------------------------------

Al esperantistoj en Italio, Francio, Austrio, Hispanio,

Germanio, Nederlando :

sendinto: Spomenka S^timec - Nova Ves 87 - HR-41000 Zagreb

tel. +385 41 453947 (nova telefono!)

MESAG^O EL SARAJEVO:

Saluton,

Foje sukcesas alveni iu kuriero el Sarajevo kaj alporti novaj^ojn de la tieaj esperantistoj. La mesag^oj kutime alvenas per diplomatia pos^to au' per persono kiu sukcesis "eliri el Sarajevo" por difinita tempo.

La lasta kuriero kiu alvenis la 14an de novembro estis S^efik Rizvanovic^, kiu portis la jenan peton:

- c^u eblus organizi komence de februaro turneon tra Europo al sarajevaj esperantistoj (almenau' du el ili) kiu prelegu por Esperanta au' neesperanta publiko pri la aktuala situacio en Sarajevo ?

Se vi vidas eblecon, bonvolu informi pri via preteco.

Bonvolu konscii, ke la sarajevaj kolegoj ne eliris el Sarajevo en la lastaj tri jaroj kaj la renkontig^o kun vi estos por ili la unua renkontig^o kun la nemilita etoso.

Bonvolu antauvidi elspezojn de vojag^o kaj restado.

(La vojag^kostoj rilatos plej vers^ajne de via najbara s^tato g^is vi kaj pluen al la venonta najbaro. Detaloj interkonsenteblaj post viaj principaj reagoj).

C^iujn viajn skribajn proponojn mi klopodos peri al Sarajevo tuj post kiam ili alvenos al Zagreb.

La tre konkreta peto el Sarajevo estas aparta defio provi ion fari por esperantistoj tie.

C^u vi pretus kunlabori ?

Koran dankon, Spomenka S^timec

-------------------------------------

RENKONTIG^OJ

--------------------------------------

Karaj ricevantoj de tiu chi reta informcirkulero!

Chu vi jam scias kie vi pasigos Paskon chi-jare?

Se ne, Germana Esperanto-Asocio eble havas ideon por vi:

11-a PSI

Printempa Semajno Internacia

11 - 21 aprilo 1995

en Waldfischbach (Palatinato), Germanio

PSI estas granda tradicia internacia arangho, ghi okazas regule chirkau pasko en diversaj regionoj de Germanio. Chi-jare ghi eniras la duan jardekon de sia ekzisto. Ni atendas 120 - 150 partoprenontojn.

PSI estas precipe familia seminario. La programo enhavas laborajn, distrajn ekskursajn kaj kulturajn elementojn. Ghi celas kontentigi samrajte plen- kreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn, chiu estas bonvena.

Lau niaj ebloj, ni ankau volonte disponigos al vi forumon por realigi viajn hobiajn, fakajn au aliajn aranghojn au programerojn kadre de PSI - au simple por prezenti ian vian specifajhon al E-a publiko.

La seminario okazos en moderna kaj komforta domo en Waldfischbach-Burgalben, malgranda loko inter Pirmasens kaj Kaiserslautern, proksime de la franca landlimo.

Se vi interesighas pri PSI, kontaktu min e-poshte. Mi sendos al vi informilon/alighilon. (Ne forgesu indiki vian poshtan adreson). Mi petas vin diskonigi PSI al viaj amikoj, al via grupo au en via informilo.

Mi povas havigi al vi stoketon da informiloj/alighiloj, se bezonate.

Franz.Kruse@erno.de

Franz Kruse

Elsflether Weg 3, D-27809 Lemwerder, Tel.

+49-(0)421-670696

--------------------------------------

ALP-ADRIA JARLIBRO 1995 Esperanto Grupoj en Alp-Adrio (6)

-------------------------------------

SLOVENIO - SLOVENIJA

-------------------------------------

LJUBLJANA Esp. Turisma Societo

Tavc^arjeva 2/1

SLO-61000 Ljubljana

LJUBLJANA Center za esperanto

Tavc^arjeva 2

pp 401

tel. 061-315198

LJUBLJANA SEJ (Slovena E-Junularo)

Tavc^arjeva 2/1

p.p. 401

SLO-61001 LJUBLJANA

MARIBOR Esp. Societo

Razlagova 16

SLO-62000 Maribor

MARIBOR Fervojista E-Societo

Mirna 5

SLO-62000 Maribor

PTUJ Esp. Societo

Vodova 4

SLO-62250 Ptuj

R. SLATINA E-Societo Rogarska

Izletnis^ka 5

SLO-62250 R. Slatina

S^TORE E-Societo Celje

Cvetke Jerin 5

SLO-63220 S^tore

KOPER Esp. Societo

Velus^c^kova 2

SLO-66000 Koper

KOPER Fervojista Esp. Societo

S. Mas^era 9

SLO-66000 Koper

-----------------------------------

SVISIO - Ticino

------------------------------------

BELLINZONA Esperanto Grupo

V.le G. Motta 32

CH-6500 Bellinzona

-----------------------------------

* Bonvolu sendi korektojn kaj aktualigojn *

==================================================

AFIS^EJO

------------------------------------

BIO-DANCA STAG^O

Mi esploras eblecojn organizi specialan 3-4 tagan stag^on por dancemuloj, kiuj volas sperti bio-dancon.

La stag^o, estos gvidata de tre kapabla itala biodanc-instruisto.

Informoj: m.tauzzi@agora.stm.it

------------------------------------

Amikeca Reto - Kio g^i estas ?

Vojag^i ? Jes, sed kiel ?

Vi lernis esperanton por intimig^i kun aliaj mondanoj.

Malfelic^e, vi ne scias kiel tion realigi.

Ekster la kongresoj vi ne scias kion fari por ligi firmajn kontaktojn kun alilandaj samideanoj.

L'Amikeca Reto estas asocio, kies celo estas ebligi c^iaspecajn amikecajn rilatojn.

G^i celas fundajn neordinarajn vizitojn, nekutimajn aktivaj^ojn au' diskutojn. G^i klopodas rilatigi la homojn por multvariaj inters^ang^oj.

L'Amikeca Reto iras tien, kien la ordinaraj turistoj ne iras mem, c^ar mankas al ili la lingvo de la amikeco, la Zamenhofa ...

Vi ac^etu la gvidlibron kaj mem povos tion sperti.

La eldono 1994-95 kostas 60 FRF (plus 10 FRF por la afranko). Ankau' niaj perantoj vendas (adaptitaj prezoj lau' la valoro de loka valuto).

Adreso: Amikeca Reto - 88 rue Victor Hugo - F-37400 -

AMBOISE - Francio

tel. 47-57-55-63

pos^tokonto: n. 36 64 74 G g^ircentro: La Source (F)

(Por pliaj informoj demandu al Mauro)

======================================================

OFICIALAJ NODOJ DE ALP-ADRIA RETO - stato je 1.2.1995

---------------------------------------

lando-urbo nomo retadreso

-------------------------------------------

A-Vieno Axel Leitner h9250888@obelix.wu-wien.ac.at

A-Vieno Vanja Radovanovics searado@jupiter.sea.ericsson.se

A-Vieno Dunja Knapp Knapp@aimp.una.ac.at

A-Graz Michael Martin fahrgast@htu.tu-graz.ac.at

I-Triesto Mauro Tauzzi M.Tauzzi@agora.stm.it

I-Treviso Guido Gentile G.Gentile@agora.stm.it

I-Milano Marco Bergamini M.Bergamini@agora.stm.it

I-Bologna Renzo Cherin cherin@deis35.cineca.it

HR-Zagrebo Tomi Haramina Haramina@dominis.phy.hr

HR-Zagrebo Mea Bombardelli bombarde@cromath.math.hrHR-Zagrebo Vlado Kamenski kamenski@cirus.dhz.hr

HR-Zagrebo Igor Tomazic itomazic@dominis.phy.hr

HR-Zagrebo Alemka Knapp alemka@phy.hr

HR-Zagrebo Dalibor Seatovic sfdseato@filozof.ffzg.hr

HR-Osijek Damir Malkoc Damir.Malkoc@117.hrfido.fesb.hr

Damir Malkoc FIDONET: 2:381/117

SL-Ljubljano Janez Jug Janez.Jug@uni-lj.si

H-Budapes^to Lariko Golden golden@osiris.elte.hu

H-Szombathely Monika Molnar matszii@fs2.bdtf.hu

H-Debrecen Attila Salga asalga@tigris.klte.hu

-----------------------------------------

Fino

------------------------------------------

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail