Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 22 apr. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Lingua internazionale Fundapax
Partito Radicale Esperanto - 9 febbraio 1995
FUNDAPAX LETTERE
S.ro MARIUS JACQUES DONY

3 bis Rue jean Jaurès

F-42150 La Ricamarie

FRANCE

Al ERA

26/7/94

Mi bone recevis vian leteron kun la listo de lernejoj kontaktitaj de vi.

Unu lernejo estas proksime de nia esperanto klubo, mi kontaktos ghin.

Mi helpos per mia kunlabor vieteco chiujn gekolegojn, kiuj deziras uzi esperanton por lernejoj.

Sed mi ne povas proponi la tutan projekton Fundapax, kiun mi aprobos, char mi ne estas specialisto en telematiko.

Mi informos vin pri la sukcezoj atingitaj .

Chu vi faris metodon?Kiu estos via libro por infano?Kaj la guidlibro por la instruistoj? Kiam ghi aperos?

Amikajn salutojn el Francio.

M. J. DONY

MAOUDOMBAYE MOMKAMDODE

Namg-nodji Miantenem

Tchad

A monsieur le directeur

de Esperanto Radikala Asocio

Monsieur,

nous, enseignants de l'ecole de Abourdah,avons l'honneur de vous informer que c'est avec un grand retard, que nous avons accusé reception de votre courrier.Nous aimerions bien nous inscrire à votre cours de l'ERA, mais les difficultés ont fait que on n'est pas entré à temps en possession de votre courrier.Ces difficultés sont d'abord les rues de communication qui sont inaccessibles pendant la saison des pluies (puisque nous sommes à 300 km de N'djamena , là où il n'y a aucune structure postale),les grèves perpetuelles perturbent l'administration.

Alors, puisque vous parliez de souhait des enseignants, nous (mon collègue et moi) voudrions bien apprendre cette langue. Est-ce qu'il n'est pas possible de trouver d'autre solution? Puisque maintenant,nous croyons que les inscritions sont dejà ferméés.

En comptant sur votre bonne compréhension, nous espérons avoir une bonne suite au prochain courrier.

Nos meilleurs salutations à toute l'équipe de l'ERA.

=====================

RAYMOND BRISEBOIS

P.O.Box1930, Deep River,ON

CANADA KOj 1PO 613-584-1309

Raymond Brisebois @

canrem. com

ae110 freenet.carleton.ca

1994 07 19

Esperanto Radikala Asocio

Via di Torre Argentina 76

IT-00186 Roma-ITALIA

Estimata semideano,

danko por via lasta letero kiun mi ricevis fin-junia.

Unue, misciigu vin pri mia ghusta adreso poshta: p.o. box 1930 (UNU,naù,tri,nulo).Sekve,chu vi povas informi min pri iu funkcianta e poshta adreso por ERA (krom la shajne fiasknta adreso menciita sur pagho 83 en la maja ESPERANTO? Korespondi neformale per la elektronika reto estas tiom malpli kosta ol faksi kaj ol telefoni kaj tiom pli rapida ol per la tradicia poshto.

Kvamkvam mi shatis la dokumenton senditan al mi (la texton de la FUNDAPAX-projekto, france kaj angle),mankas ankoraù kelke da detaloj pri la reala starigo de la projekto.

(Flanke chu FUNDAPAX KAJ LINGUAPAX, menciita en la dua noto de la Ghenerala Direktoro postskribe je la ital-devena amendo al la rezolucio akceptita pasint novembre en Parizo che UNESCO, estas la SAMA afero? )

Pri paragrafo III:kio estas la nomo de la GOPHER- a dokumentaro (directory aù dossier) el kiu oni povas akiri informo kaj ghisdatigitajn raportojn pri FUNDAPAX?.

Pri paragrafo IV:chu la Raporto (Opuscule)de la Studo-Komisiono jam publikighis kaj haveblas?

Pri paragrafo V: chu la INTERNET-aj FUNDAPAX-projektaj adresoj jam estas elektitaj kaj akireblaj?

Pri paragrafo VIII: chu la tekstoj pretas kaj haveblas? je kiom kosto por loka Eduka Konsilantaro kaù lernejo/klaso?

Se lokaj lernejoj ne jam estas asociitaj al UNESCO. kiam estos la limdato por asociigi lernejon, kaj havigi la lernilojon (FUNDAPAX-ajn studmaterialojn, informon pri INTERNET a ktp) por ke iu klaso povu partopreni en la projekto?

Antaùdankante vin pro via informhelpo, mi estas via sincera semideano.

R. Brisebois

========================

C.P. NICOLAU CALAFAT

C/ Ametllers,a/n

07170 Valldemossa

Valldemossa,15 julio 1994

S.ro Giorgio Pagano

Kara semideano,

ni ricevis plezure vian inviton por partopreni en la FUNDAPAX-Projekton.

Nia lernejo estas alighita al la UNESCO ekde du jaroj antaùe.Ni estas du instuistinoj kiuj apartenas al la Esperanta Grupo, el Majorko.

Nun ni vidas la okazon por enigi la Esperantan lingvon en nia lernejo (kun via helpo). Nia lernejo estas tre malgranda. Ghi enhavas pli aù malpli 80 gelernantojn /4-13 jaroj) kaj 5 instruistinojn.

Dum la venonta kurso ni proponos fari Esperantajn klasojn post la oficiala lernhoraro. Samtempe ni disvastigos la projekton al la aliaj instruistinoj kun la deziroj ke ili interesighos pri ghi, kaj estontece ni povos fari Esperantajn klasojn dum la oficiala lernhoraro (se la aùtoritatoj permesastion).

Pro tiu plachus al ni ke vi sendu nin pli da informon pri la projekto kaj la tekstojn de la Sno. E. Vilisics

Amike viaj.

Elisabet Abeyà Barbara Suau

==============================

COMPLEXE SCOLAIRE

D I E M A

CLUB ET ECOLE ASSOCIEE UNESCO

ENSEIGNEMENT MATERNEL, PRIMAIRE ET SECONDAIRE

B.P. 165 KINSHASA 20 7N'DJILI

OBJET.adhéesion et partecipation au projet FUNDAPAX par le complexe scolaire DIEMA.

Esperanto Radikala Asocio

Via di Torre Argentina 76

00186 Roma

Messieurs,

le complexe scolaire Diema,Club et école associéé UNESCO a l'honneur de vous envoyer ci-jointe sa demande d' adhésion et partecipation au projet FUNDAPAX pour l'annéé scolaire 94/95.

En conséquence , le complexe scolaire DIEMA envoie en mission Mr MABONDO MILAMBO, un de ses enseignants auprès de vos services pour s'impregner sur place de cet enseignement à caractère intérnational "Esperanto".

Nos meilleures salutations.

President du Club et Fondateur

de l'Ecole associéé UNESCO

DIEMA-BAKETE.

=============================

cha 2052

ECOLE DE DJARMAYA

M.ABEL TAMIRA

B,P, 437 NJDAMENA -TCHAD

Djarmaya, LE 6 aOUT1994

C'est avec un grand plaisir que nous sommes rentrés en possession de votre courrier, mais seulememt avec beaucoup de rétard puisque envoyè DEPUIS LE 21/6/1994 C'est seulement le 3/8/94 que nous sommes entrés en possession.Et pour lutter contre ce retard,sans plu tarder nous nous sommes retrouvés avec les collegues pour repondre à votre courrier. Sachez que ce retard est indépendant de notre volonté.

Dans l'attente d'une suite favorable à notre adhésion au projet FUNDAPAX

Recevez notre meilleures salutations.

Abel Tamira

============================

ERNACIA LIGO DE ESPERANTISTAJ INSTRUISTOJ

Stefan Mc Gill

Fàcàn köz 9/2

HU 2030 Erd

Hungario

2 DEC 1994

Al ERA(Romo), s-rino FORMAGGIO(Chiavari)

Karaj,

Dum vizito al familio Noireau en Briançon, mi povis vidi mallonge la novan lernolibron por la 8-jaruloj en la FUNDAPAX-projekto. Ghi estas multrilate tre salutindda, kun ege fajna dispartigo de la matedrialo , kaj surbase de didaktika skemo unike elpensita por tiuaghaj lernantoj. Mi rapide surloke skizis la laùpaghan sinsekvon. Mi volonte recenzos ghin en INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO kaj (por lernanto) en JUNA AMIKO, prezentante tie unu/du el ghiaj desegnaghoj. Ghi nepre meritas pli vastan publikon, mi esperas, ke ghi estos je ghenerala dispono, ankaù por ne Fundapaks-uloj.

En ILEI ni havis la celon aperigi ion modernecan, nur cel-lingvan por chiu chefa agh-grupo.Ni havas TENDARAJ TAGOJ por 10-14, Kunvojaghu por 15-115, kaj la necesa kompletigo estas lernilo por 5/9.. Via libro perfekte kovras tiun ghisnunan truon kaj liberighas nin de la devo produkti ion. En tiu senco mi volas enIPR prezenti ghin kune kun Kunvojaghu de Gubbins.

Al la oficejo de ERA mi sendis ankaù kelkaj monatoj specimenojn de la serio Tendaraj Tagoj, kaj Juna amiko, kun propono pri livero je tre avantaghaj prezoj al la Fundapaksaj grupoj. Mi ankoraù atendas ricevi respondon al miaj proponoj.

Mi jhus aldonis vin ambaù al la ekspedo-listo de Juna amiko, ekde nun vi ricevos ghin regule.La kvasra numero 1994 nun sidas en presejo.

Do, mi nun petas, unuavice al ERA en Romo, bonvolu sendi al mi specimenan eksempleron de la lernolibro,unue recenzo-cele, due intershanghe kontrau la serio Tendaraj tagoj jam sendita, kaj regula ricevado de Juna amiko. B.v. aldoni la folion pri prezoj kaj mendebloj: Kion faru hungaroj dezirantaj ghin akiri?- mi vidis ke vi fiksis prezojn konforme al pagebloj, kio estas ege gratulinde, ILEI provas iugrade simile fari.

Volonte ni ricevos viajn chefojn informilojn pri la Fundapaks-projekto kaj viaj aliaj edukaj agadoj. Ni donus pli da spaco en IPR al tio, se ni ricevus redaktitajn tekstojn. Mi supozas, ke ERA ricevas jam iumaniere IPR Se ne b.v. averti kaj mi aranghos tion.

Esperante ke ERA konsentos disponigi al ni la lernolibron, kaj respondos mian pli fruan leteron, kun koraj jarfinaj salutoj.

Stefan Mc Gill

Komisiito pri eldona agado.

============================

ALTALANOS ISKOLA

2649, DEFTAR

Ifùsàg u.2.

Karaj s-anoj,

nun mi sendas la alighilon al via Fundapax. Sed vi ghin sendis al mi tro malfrue por scipovi glate komenci la studjaron. Nun mi estas en stato de totala maltranlevilo pro la sorgo, chu lernolibron vi sendos al ni aù ne.

Cetere, al la partopreno mi ne insistas.Por mi gravas nur, ke la afero de Fundapax mem iru glate. Se pro io mian partoprenon vi trovos negrava, bv. tion tuj sciigi al ni, por ke ni scipovu mendi niajn lernolibrojn el Budapesto.

Mi ghojas, ke en nia "ujo", kiun mi nomus plej volonte ne "E-ujho", sed"kriplulujo", io almenaù jam dazas.Mi deziras ke vin sekvu persisto.

Chu lernolibrojn vi do sendos? Chu kostos kiom?

S-ane via

Janos Pehk

===============================

CARLO BOURLOT

Strada Castello di Mirafiori 125

10135 Torino-Italia

Torino 30 settembre 1994

Spett. ERA

Via di Torre Argentina 76

00186 Roma

Desidero aderire al progetto Fundapax con la mia classe (III A,19 alunni)

Scuola elementare statale "G. Salvemini"

Via Negarville 30/6

10135 Torino

=================================

CODJO JEAN

B.P.03-3589

COTONOU 03

R. BENIN (AFRIQUE-OUEST)

Cotonou, la 16.an de januaro 1995

Saluton!

vian adreson vi ricevin de Atilio Rojas en Ganao, kie mi cheestis la Trian Afrikan Kongreso de Esperanto.

Mi estas studento che mia nacia universitato, sed dufoje semajne instruas angle kaj germane en iu mezgrada lernejo senpage.Fakte midirektas min al vi, char ege al mi interesas instrui ankaù esperanton en lernejoj. kiujn laù Atilio la "Projekto Fundapax" min povus indiki: Alivorte mi volontes instruas la lingvon, se vi bonvolus mim informi pri tiaj lernejoj(rilate al UNESCO), en kiuj

tia instruado estua akceptida (en mia lando). Alislanke mi bezonus la libron "Ludu kun vi" kiel instruadmaterialon: Informu min pri ghia prezo.

Mi esperas ke vi certe informos tiajn lernejojn, kiuj en mia lando trovighas, pri mia propono.

Atendante afablajn kaj korajn respondojn mi denove vin samideane salutas.

Codjo Jean

UNIVERSALA KULTURA SERVO

Logement n.387

Cité Analamahitsi

MG 101 Antananarivo

REPUBLIKO DE MALGASIO

15.12.1994

Tre estimataj sinjoroj,

al via lasta letero mijam respondis.Ricevinte neniun reagon viaflanke jen mi scribas tiun chi al vi por (chi foje).

1 - informi vin, ke circulerojn USK dissendis al multaj lernejoj kaj instuistoj por informi kaj instigi ilin alighi alFUNDAPAX projekto. mi esperas ke tre baldaù mi ricevos sinanoncoj.Vastskale mi devas diskonigi la projekton, bedaurinde en Malagasio la kriza situacio ekonomie malebligas tion fari por la financa rimedmanco..

2 - peti al vi franclingvan traducon de la tri UNESCO-Rezuliciojn,kiujn ni intence fotokopios kaj dissendos al chiuj lernejoj (se rimedo permesus kompreneble!).

3 - demandi al vi, kiel REA antaùvidas la kontriuadon en la subtenado de USK por igi evidentan la rezulton.

4 -peti al vi broshurojn aù similajhojn donante pliajn informojn pri la projekto, la inter ni efikan kunlaboradon.

Mi notigas al vi, ke USK en la kadro de la decido de ESPERANTO MALAGASIO ocupighas esence pri formado de estontaj Esperantoj-instruistoj tra Malagasio.

Ghis via...! Mi elkore dankas kaj sincere salutas vin.

Eugene Raveloson

=================================

RAFAEL ANTONIO MEJIA OSPINA

A.A.6990 CALI ( V)

COLOMBIA

Chi tiu mendo estas la dua kiu mi sendas al vi, sed ankoraù mi ricevis nenian respondon, kvankam mi adresis al vi letere kaj per elektronika poshto mesaghojn.

La unua mendo mi faris ekde septembro por dek du librojn "Ludu kun ni" kaj mi rajtigis vin elspezi ghian koston (same kiel nun) pere de mia kreditkarto.

Mi ankaù demandis vin? Chu eblus pagi per internaciaj respondkuponoj tiuj libroj kaj kiom kostas chiu lau tiu paghmaniero.

Dankon.

Prof. Rafael A. Meja O.

==============================

ASSOCIAÇAO PERNAMBUCANA DE ESPERANTO

Rua Siqueira Campos 279; 9· andar sala 905

Caixa postal 1139-CEP50001-

RECIFE-PERNAMBUCO-BRAZIL

Recife,la 9.an de Dez. 1994

Karaj amikoj de

RADIKALA ASOCIO EN ROMA

Sciante pri la projekto "FUNDAPAX" porinterligi Esperanta lernajhojn en diversaj landoj per komputilo, ni interesighas pri la lernolibron "Ludu kun ni" .

Tiamanuiere ni petas viv sendi koston de tiu lernolibro, kiu nun ni ghin mendas vin.

Nia partopreno en tiu movado tro valoras.

Kore, ni dankas vin

Hamilton Nery

============================================

UNIVERSALA KULTURA SERVO

Logement n. 387

Cité Analamahitsy

MG101 Antenanarivo

Republiko de Malagasio

31-10-1994

Estimataj semideanoj,

danke mi ricevatestas vian leteron de 14-10-1994,kiu atingas min chi-tage.

Kiel jam sciigite al vi, la tasko deUSK estas formi Esperanto-instruistojn el profesiuloj (pedagogoj). Niaj celoj ja kongruas.Mi kontaktos lernejojn,kiuj pretas partopreni. Samtempe mi informighos che la Nacia Malagasa UNESKO-Komisiono chu ekzistas asociitaj lernejoj.

Estus oportune kaj shparigas tempon al mi, se mi povus sendi al mi pretan tekston en la franca concerne la programon mem.

Sincerajn salutojn.

Eugène Raveloson

=====================================

LILLEBO

LERBERG

N-33oo Hokksund

1994-IX-3

FUNDAPAX

Mi referencas al telefona interparolo hodiaù pri konferenco pri pedagogio kaj instrusistemoj en bazaj lernejoj okazonta e Kansas (USA), en la venonta printempo.La norvega psikologo Eva Nordland (Bjerkåsen 19,N-1300 Sandvika, tel.67548482) estas membro de la estraro de tiu konferenco kaj ech invitindo al ghi.

Shi ne mem parolas Esperanton, sed interesighis pri la projekto FUNDAPAX, kaj deziras presenti ghin en tiu konferenco, Shi petis de norvega ILEI informojn.

Shi deziras ekhavichiujn ghisnunajn informojn kiel la projekto progresas, chu okasas internacia komunikado kaj kiaj estas la pedagogia kaj didaktika sistemoj.Shi bezonas ekzemplerojn de la lernolibro por la infanojn kaj la instrulibro por la instruisto.

Prezo kaj sendokostaj pagos norvega ILEI.

Saluton,

Odd Tangerud

+++++++++++++++++++++++++++++++++

Estimataj semideanoj,

antaù kalkaj tagoj mi sendis leteron al vi kun mia propono instrui Esperanton. Char la tempo estas mallonga, mi sendas al vi fakson el la redakcio de eventoj.

Mi estas ceeh-instruisto, rajtigita de IEI dum la 24a ILEI- konferenco, en Hanabanilla/Kubo, kaj mi havas libertempon ghis augusto 1996:

Tiun tempon mi deziras eluzi por la diskonigo de esperanto chu kiel E-instruisto, chu kiel kunlaboranto en iu E-asocio, Tamen, mi bezonas monon por subteni min kaj mian edzinon kaj lokon pro loghi.

La 18an de novembro niaj vizoj perdas la validecon. Eble ni povos plilongigi ilin por kelkaj tagoj. Ni klopodos fari tion,Se ni ne atingos sukceson, ni iros al Pruselo kaj de tie ni sekvos nian vojon.

Mi pretas gridi E-kursojn ie ajn.Do se vi ankoraù bezonas instruiston, mi petas al vi, bonvolu sendi fakson al ni. Sube estas la faksnumero.

Nun iom pri ni: Aristophio Andrade AlvesFilho , brezilano. 35-jara, instruisco pri biologio, kemio kaj esperanto. La lingvon mi eklernis en la jaro 1981, che brazila Universitato. Ekde 1984 mi ghin instruas en kelkaj urboj de mia lando: En 1990 mi farighix cseh-instruixto. Delegito kaj FD-Ekologio en la urbo Maceio, mi havis oportunon partopreni plurajn E-aranghojn kaj mi vigle partoprenas la movadon. Al Hungario mi venis por instrui al 6-jaraj infanoj en Talento-Lernejo, sed pro financaj problemoj en la lernojo, mi ne plu instruas tie.

Elkorajn salutojn.

Sincere kaj frate.

Aristophio Andrade Alves Filho

==============================

ANGELCA LEONOR PINA

RUA ALMEIDA GARRETT,41 ·9 E

2600 VILA FRANCA DE XIRA

PORTUGAL

94.10.25

ERA

Monsieur

Giorgio Pagano

Je suis coordinatrice du "Clube Unesco" de l'Ecole Associéé Unesco -Escola Ppeparatòria de Vila Franca de Xira- Portugal.

Dans cette qualité on m'a rendu, Juin p.p.,votre invitation pour parteciper au projrt FUNDAPAX.

On a donné connaissance du projet à tous les professeurs et apés, nous vous avons envoyé la demande d' adhésion remplie seulement au point "Einsegnants qui souhaitent se former et apprendre la langue international Esperanto".

En septembre nous avons reçu le livre de texte "Ludu kun ni"

et d'autres documentations, desquelles nous vous remercions bien.

Vous me demandez le nom et le nombre d'enfants de chaque classe partecipate.

Bon, il n'y a pas de classes d'élèves mais seulement quelques professeurs intéréssés au projet FUNDAPAX.

C'est ainsi que j'ai contacté l' "Associaçao Portuguesa de Esperanto" à Lisbonne pour notre einsegnement.

Malgrè tout, les professeurs interéssés ont pris ls resolution de ne pas continuer qu'au moment où le Ministère de l'Education de Portugal reconnaisse la formation des professeurs et le projet FUNDAPAX, lui-même,

Dans ce moment, notre école a envoyé à l' "Instituto de Inovaçao Educacional"- un département du M. de l'Education promoteur de projets d'inovation éducationnelle et à la Comission Nationale de l' UNESCO au Portugal, le compte rendu (le possible) sur le projet FUNDAPAX.

En effet, nous avons besoin d'en savoir un peu plus.

Ainsi, nous vous prions de repondre aux questions suivantes:

- Le projt FUNDAPAX est-il un projet national, communautaire ou transnational?

- A quelles entités, au Portugal, avez-vous transmise la connaissance du projet?

- Le COMITE' MONDIALE de PATRONAGE du projet FUNDAPAX est-il constitué?

- Si oui, quelles sont les personnes qui constituent et où est-il sedié?

- Quelles sont les aides financières, politique et gouvrenamentales sur qui compte le projet?

- Et à niveau intérnational?

- Au Portugal, connaissez-vous quelqu'un qui puisse aider le projet?

J'ai remarqué que votre correspondance nous est envoyée par on. Emma Bonino, deputato segretario della presidenza della Camera dei deputati.

Ainsi, je vous demande s'il y a eu quelques communications au sujet du projet FUNDAPAX pour nottre ASSEMBLEIA da REPùBLICA (Camera dei deputati) à Lisbonne?

J'ai reçu un lettre de Taskento,UZBEKISTANO, CIS que je vous envoie pour que vous pouviez lui donner la destination correcte.un classe d'élàves parlants d'Esperanto.

Nos meilleurs salutation.

ANGELICA LEONOR PINA

===================

MIHAI TRIFOI

RO-4038 BIXAD B1. 1/3

Jud COVASNA

ROMANIA

Tre estimataj semideanoj,

antaù kelkaj tagojmi ricevis bonorde vian sendajhon el la 14.a de oktobro 1994. Dankon!

Jam mi trasfudis la materialojn kaj ghoje mi konstatas ke ili estas sufiche facilaj. Do, mi decidis komencituj (sekvontsemajne) kaj dum la lernojaro mi regajnos la antaùajn perditajn studhorojn el septembro kaj oktobro, tiel ke je la fino de lernojaro mi povus plenumi sukcese miajn taskojn rilate al la projeto.

En la sekvonta letero mi sendos al vi detalojn pri la planado de mia laboro kaj liston kun la nomoj de la lernantoj kiuj partoprenos la projekton FUNDAPAX.

Rilate al via iniciato, mi povas diri ke ghi estas ege bonvene. Chiam mi revis pri tio kaj nun ghojas ke finfine iujel la mondo sukcesis praktikigi la noblan ideon. Ech mi estas konvinkita ke la FUNDAPAX-projekto plene sukcesos. Per miaj fortoj kaj eblocoj, elkore mi helpos vin, char fakte mihelpas la infanoj pensante la estontecon.

La lernolibro "Ludu kun mi" estas simla, alloga, sei bone pensita faj farita, tiel ke ghi taughas por infanoj (mi kompletigos la konojn de miaj gelernantoj ankaù per aliaj kelkaj materialoj). Sincerain gratuloj al la aùtorino,s.ino Magistrino Elisabetta Vilisics Formaggio!

Sinjoron profesoron Helmar Frank mi recontis persone kaj parolis kun li sur la bordo de la Nigra Maro, okaze de UK el Varna (Bulgario), poste li sendis al mi sian libron pri Esperanto por komputiloj, kiun mi sendis al la Rumana Esperanto Asocio, do mi certas ke ekzistas implikitaj en la projekto multaj kompetentaj saghuloj, tiel ke la ago povas esti alte tak sita.

Jes, mi havos malfacilaghojn! Unue, estas sufiche malfacile fari mian laboron, en la senco ke ech se mi laboros efektive(instruos) 4 horojn semajne al tiuj 2 klasos kaj aliaj 2-3 horos mi preparos la lecionojn, neniu pagos min, char Esperanto ne estas lingva planita en la programo por studo en mia instruosistemo. Tamen mi faros la laboron senpage, char la eksperimento shajnas al mi tro gravas por rezigni..

Alia problemo estus ke, baldaùrinde, che ni mankas la e-poshto, la komputilo, la moderna telefono aù fakso ktp, do por interkomunikado restas nur simpla poshto.Mia telefonnumero estas 172-Bixad, sed eble devus peti post la prefikso de la Rumanio, la prefikso de la distrikto Covasna (67) kaj post la numeron de informaj servoj (370515) de kie oni povos peti:172 Bixad.Do sufiche komplika, ne?

Che lernejo oni similas la afero.Mi sincere petas pardonon pro tio.

Aliorde, la infanoj estas sufiche malrichaj, por tio ni ne povas mendi por chiuj libroj, eble nur unu por du infanoj. Mi provos kolekti la monon, transformi ilin en valuto kaj sendi iamaniere.

Ech kun la skribpapero kaj kun la multobligado de la instumaterialoj, sed spite al chiuj malhelpoj mi esperas sukcesi.

La direktoro de nia lernejo(chare mi estas nur helpdirektoro)kaj la kolegaro atendas kaj subtenoas min, ech kelkaj gekolegoj dezirus lerni Esperanton.Morgaù mi tratos la aferon ankaù kun chefa inspektoro kaj sekvontsemajne mi kontaktos jhurnaliston. En la sekva sunveno de instruistoj 8pri rumana lingvo) mi parolos pri tiu chi projekto, eble ankaù aliaj gekolegoj deziros estontece lerni kaj instrui Esperanton. Same mi skribos al ERA, por informi miajn gesamideanojn pri la eksperimento.

Pardonu min, kio signifas Lernejoj Asociitaj al UNESCO? Chu nur la lernejoj kiuj partoprenos la FUNDAPAX-projekton ? Memkompreneble ke ankaù nia lernejo deziras estis sur la listo. Chu oni bezonas specialan skribpeton?

Nia lernejo dezirus ghemelighi kun la aliajn kaj mi pensos pri tio; chu vi havas apartan konsilon por mi tiurilate?

Estus ankoraù multaj demandoj, sed por komenco sufiche! Atendante respondon kaj novajhojn de vi, ankaù mi pretigos aliajn.

Ankoraù foje mi petas pardonon pro niaj modestaj eblecoj por interkomunikado kaj ech por chiutaga laboro kaj vivo. Plachus al mi kredi tamen ke niaj pensoj, niaj sentoj kaj niaj bondeziroj estas " modernaj"...

Esperante ke nia kunlaboro donos bonajn fruktojn,, elkore mi salutas vin chiujn!

Plenan sukceson al via nobla ago!

Altestime,

Prof. Mihai Trifoi

=================================

INES UTE FRANK

TITISEESTR.34

D-78628 Rottweil

Instruistino che la lernejo:

Grund- und Hauptschule

Oberndorf a.N.

Esperanto Radikala Asocio

Via di Torre Argentina 76

I- 00186 Roma

Italien

Rottweil, la 16-a de aùgusto 1994

Estimataj gesinjoroj,

laù instigo de s-ino E. Formaggio el Chiavari kaj de mia patro prof. Frank el Paderborn mi skribas al vi.

Fine de aùgusto mi komencos en mia lernejo la lingvo-orientigan instruadon. La ministerio donis la permeson por tiu chi projekto, se la kurso estos por la gelernantoj senpage. Tio signifas, ke materialo devas estis aù senkosta aù malmultekosta.Eventuale ni ricevos iomete da subvencio de la Eùropaj Instancoj (Dr. Cwik el Bruselo klopodos tion.)

S-ino Formaggio skribis al mi, ke pere de vi oni povas akiri shian lernolibron "Ludu kun ni".

Mi estus tre dankema, se vi rapide povus respondi sub kiaj kondichoj oni ricevas chircaù 25 ekzemplerojn.

Multajn salutojn.

Ines Ute Franck

================================

ULRICH MATTHIAS

Fhr.-v- Drais-Str.53

68535 Neckarhausen

Tel.06203/16417

24/10/94

Kara Giorgio,

dankon pro via letero. Mi decidis tuj mendi 4 ekzemplerojn de "Ludu kun ni" kaj ghin por tio hodiaù 100 gmk al via UEA-konto erad-p.

Aldone vi trovas ankaù kopion de la hodiaù aperinta recenzo.

Korajn salutojn.

Ulrich Matthias

==============================

A/b k 140,Pochtamt

SU 700000 Tashkento

Uzbekistano CIS

Oktobro 1994

Karaj geamikoj,

pasintjare mi instruis al 5 klasoj Esperantoj. Al du el ili propedeutike. La tri klasoj iris al aliaj lernejo.

Kaj la propedeutikaj nun studas la anglan, iom forgesante Esperanton.Por Esperanto ili ne havas lernohorojn en chiu ti jaro. Do la eksperimento finighis en chi tiu lernejo. NUN mi trovis du aliajn lernejojn. En unu el ili mi havas nur unu klason de 9-jaruloj, kiu studios unusfoje fremdam lingvon ekde sia 10-a jaro. Mi ne povis peravadi la direktoron de la aliajn lernejo fari la propedeutikan eksperimenton.

Pasintjare mia lernantoj kurespondis kun iom da infanoj el la lernejoj alilandaj, kie la instruistoj aù aliaj personoj peri tiun korespondadon.En iuj lernejoj la infanoj tute ne studas Esperanton. Krom la eksperimenta klaso en la lernejo n.· 6 de Taskento, mi havas en du lernejoj Esp. rondetoj, t.e. kursojn.

Chiuj infanoj konsentas korespondi amike kun siaj samaghuloj el diversaj landoj. Iliaj unuaj leteroj estos skribitasj nacilingve kun Esp-traduko.

Mi jhus ricevis el Italio liston de lernejoj-partoprenantoj en le FUNDAPAX-projekto.

Pasintjare mi skribis al kelkaj, multaj lernejoj kie onidire estas estas instruata Esp-a. Mi sendis tien dekojn da infanaj leteroj. La respondo estis nuls. Vi povas imagi senluziighon de la infanoj. Ne aldonis la entuziasmon du-tri monata atendado de la respondoj. nun kelkaj novajn lernantoj skribis siajn leterojn. Mi ne riskas sendi ilin laù la FUNDAPAX-listo. Krom mi tio vidas tie kelkaj adreso, el kiuj ni ne ricevis respondojn. Ili estas el Usono.Nun mi sendas tradukojn de la leteroj infanaj. Kaj mi atendas tiujn respondojn.

Bonvolu respondi senprokrasre. Respondo almenaù konfirmante ricevon de mia letero kaj poste venu la infanaj leteroj al miaj lernantoj.

Lau mi apud la E-instruisto devas esti ties helpanto eble emeritulo, kiu respondecus pri la corespondado, serchu la amikojn, traduku la leterojn k.s.Tio estas necesa por liberigi la instruiston de teda laboro pri tradukado de samspecaj leteroj.

La instruisto devas chiujn siajn fortojn dedichi al la lerna-instrua procedo,

Estas necesa iu revueto-bulteneto, kiu prirakontus pri la paso de la eksperimento-projekto. Kion vi pensas pri tio?

Eùgene S.Perevertajlo.

==================================

ROGER TOUSSAINT

236, rue de Clermont

60840 Breuil le Sec

France

La 27 an de oktobro 1994

Estimata sinjoro (ino),

pere de Unuigho Franca por Esperanto,mi scias ke oni povas acheti che vi la libron titolitan "Ludu kun ni". Temas pri lernolibro por infanoj.Ties verkisto nomighas E. Vilisics Formaggio.

Chu mi povas mendi al vi tiun libron kaj ankaù la gvidlibron por la instruistoj akompanantan chi tiun?

Chu vi povas diri al mi la koston prefere en francaj de tiuj ambaù libroj kaj kiel mi povas pagi vin?

Mi antaùdaukas vin pro via respondo.

Plej amike.

R. Toussaint.

============================

LIEGE ESPERANTO

Rue de Henne,16-Embourg

Belgio

Esperanto Radikala Asocio

Via di Torre Argentina 76

00186- Roma

Italio

Embourg, la 6.an de oktobro 1994

Projekto: FUNDAPAX

Estimataj Sinjoroj,

laste, antaù ferioj, mi informis vin ke unu el niaj klubanoj estas instruistino en la 6.a klaso de fundamenta lernejo de EBEN en Belgio.

Temas pri. Nicole Close, rue de Geer 4690 Bassenge.

Shi bone ricevis la studlibron "Ludu kun ni". Tiun libron ni trovis mirinda.

Sed, mi supozas ke mi miskomprenis vian informilon pri tiu projekto. Char,mi pensis ke dum la unua tempo vi devus propaandi kaj informi apud la direkcio de lernejoj por proponi vian projekton, parolante de la resolucio de UNESCO.Kaj nur poste, en la okazo de akcepto, la instruist(in)o estus povinta labori en sia klaso en la kadro de sia programo.

Ne estas la kazo por nia amikino Nicole kiu en la nunaj kondichoj (belgaj leghoj) tute ne havas la permison por fari tion. Kaj absolute ne havas la tempon por instrui post la klashoroj.

Tamen, ni estus tre kontentaj se vi bonvolus informi nin pri la evoluo de tiu projekto. Char, ni aperas trimonatan revuon, ni povas ankaù aperigi en Belgio viajn novajhojn.

Due, ni deziras konservi la libron kaj acheti tri aliajn.

Chu vi bonvolas sendi du al mia adreso (S.no Dupont) kaj la alia al S.no Wouters maurice, rue des Cafrancs 10, 5520 ONHAYE- Belgio. Mi pagos la fakturon por la 4 libroj al via PCK Itala.

Estimatajn salutojn.

S,no Dupont.

==============================

ESPERANTO RADIKALA ASOCIO

Via di Torre Argentina,76

00186-Roma

Italio

La 17 oktobro 1994

Estimata semideano,

mi aùdis pri projekto FUNDAPAX. Mi shatus ekscii pri multe pri ghi, kaj partopreni en projekto.

Volonte mi instruuus esperanto en eksterlandaj lernejoj.

Chi tie en muncario mi metis supernivelan statan lingvan ekzamenon. Mi jam parolas Esperanto ekve kvin jaroj kaj nun mi intencas utiligi mian scion.

Mia poshtadreso: Farkas Janòs

H-1463 Budapest

PF.1159

Hungario

Mi antaù dankas viajn informojn.

Kun respekta saluto

Farkas Janòs

==================================

JAOZHUO,HENAN

CHINO

kARA S.ro Giorgio Pagano,

saluton! Vi sendis al mian la lernolibron por infanoj "Ludu kun ni"kaj alian, mi jam ricevis.Mi post rigardis tre ghojo , ke vi donas al mi grandegan helpon. Mi tre volas kun vin kunlaboron. Vi petas vin, ke vi akceptu nian esperon. Kvankvam mi estas laboristo, sed mi ankoraù estas povi instrui esperanton al infanojn. Ni havos la plachon, ke ni estos instruinta esperanton al infanoj. Aghoj de infanoj estas inter dek ghis dekkvar jaroj. Nun mi faras laboron de la flankon. Mi ankoraù Mi ankoraù havas amik invoin, chiuj estas povi kun mi kunlabori.

Niaj adresoj estas:

s-no Wu Hong kaj, s-no Liang Chaoyang,infano-instruistinoj kaj Esperantistinoj. Dienyoueruon.Jaozhuo.Henan. CN 454151,China.

S-no Liang Baocheng E-instruisto.kuanguriere jixiao,Jaozhuo,Henan.CN 4541150.China.

S-ro Wang Ysheng, Dincktono kaj esperantisto.

Zhongyizhongyao xuexiao. Jiaozhuo. Henen..CN4541150. China.

S-ro Han Daozhu instruisto kaj Esperanto.755 Changxuexiao,

Xinxiang. Henan. Henan. China.

Ni devas plibone kunlabori por la komuna utilo. Per esperanto fondigho ghemelan urbon de inter ni dre landoj kaj plibone disvolvighos aferon de esperanton.

Vivu la amikeco inter la esperantistoj de niaj landoj!

Kun plej koraj salutoj.

Sincere via

Liang Change

La 17-a de oktobre 1994

=================================

Chagchjun, Chinio 1994-10-19

Estimata Giorgio Pagano,

nia asocio -Changchun Esperanto- Asocio, Chinio, tre interesighas pri la FUNDAPAX-projekto. Ni deziras praktiki tiun projekton. Sed la tempon ne permesas nin partopreni en tiu plano.Ni intencas elekti iujn elementlernejojn por instrui Esperanton eksperimente.Ni bezonas acheti 200 eksemplerojn de la lernolibro "Ludu kun ni". Konsiderante nian urbon malproksima de Italio, kaj la tempo por sendi la librojn bezonos multe da tempo. Ni devas fare preparadon por kurso frutempe. Se vi afable promesus vendi la lernolibrojn al ni, bonvolu sciigi kiom da mono ni devas pagi.Atendante vian respondon amike bondeziras via china samideano.

Elkoran saludon!

Sincere via,

XIAO Peiliang

(prezidanto de Chanchung Esperanto-Asocio, Chino)

Mia adreso: Mr.Xiao Peiliang

Tongguang 1u 6-4 hao 404 shi

Changchun,CN-130021

P.R. CHINA

==============================

DIANA ACCESS. owl. de (DIANA BABEC)

11-1-95

Estimataj anoj de E.R.A.,

mi legis vian artikolon en la revuo Esperanto/majo 94.

Bonvolu sendi al mi retposhte informojn pri la Fundapax-projekto.

Mi pretas kunlabori kaj deziras publikigin gazetan artikolon en la loka gazeto pri FUNDAPAX.Eble ni tiel trovos kelkajn instruistojn.

Antaù 3 semajnoj mi sukcesis starigi. E-o kurson en Archigymnasium Soest. La gelernanoj estas 14-18 aghaj, kaj alighis 35 personoj, Pro manko da informkunordinago, nur 12 gelernantoj jam partoprenis, sed ni klopodas informigis chiujn.

Kvankvam mi ne estas instruistino. sed studas naturkuracadon, mi gvidas tiun libervolan kurson. Se vi volas, mi iam priskribos, kiel kaj kial tiu kurso okasas nun.

Mi anoncas mian kunlaborpretecon en la e-o instruado en la elementlernejaj instruistoj.

Cetere mi havas bonajn rilatojn al la Germana ligo de e-o instruistoj.

DIANA BABEC

IMMERMANNWALL 24

DE-59494 SOEST

GERMANIO

=========================================

LORRAINE LAKEN BOUCHARD

14-1-1995

Mi anoncan mian kunlaborpretecon kun FUNDAPAX. Mi instruistas 12 infanoj Esperanton.Bonvolu sendi min informojn pri la okazantoj/okazantoj instruo-eksperimentoj.

Lorraine Bouchard

Rainard school

13922 Old Katy Road

Houston TX 77079 USA

(713) 589-7246

==================================

u-draper d@cari. uio. no. (Douglas)

6 -1-95

Prof. U. Broccatelli

Ricevinte vian adreson de prof. Pennacchietti, la responsulo de la instruista sekcio de Norvega E-ligo,s-no Bjorn Thuv, petis min komuniki al vi , ke li volonte ricevados informoj pri FUNDAPAX.

Lia adreso: Bjorn Thuv, Åroyveien 33,N-3135, Torod.

(Vershajne la norvegaj literoj ne transvivos la elektronikan sendon: estas transtrekita o (Eblas ankaù skribi ghin kiel en la germana, kun du punktoj super la o)

Estas a kun ringeto super ghi.

Antaùdanke salutas

Douglas Draper

Norvega E-Ligo

=================================

Porto Alegre, la 12-a de oktobro 1994

Saluton!

Mi petas al vi informojn pri la projekto FUNDAPAX.

Mi estas lernanto, sed jam instruas, kelfoje homojn kiujn interesighas pri Esperanto. Mi tre desiras labori por la esperanta movado, sed tio estas malfacilagho el Brazilo.

Ghenerale, mi partoprenas tion samtempe mi faras aliajn aferojn, precipe pro la mono bezonada de vivtenado.

Malgraù mi eble povus partopreni senpage, se vi patronus ghin, tio faciligos al mi.

Mi interesighas inkluzive partoprenadon de esperantoa movado eksterlande. Mi povas vojagi (per patronado).

Dankon por via atento.

Olinto Ramos

Obs.-Mi preferas ke vi respondu per reutilisita papero (same tiel chu tio) pro tio ke ju pli achetita papero (signifas) des pli stimuledon de: - tanchitajn arbojn

- polvadon (inkluzive DIOKSINOJ)

- malshparon de energio

- plu akumulado de balaajho,ktp

OLINTO RAMOS FILHO

Av. ARAGUAIA,1260

CEP 92410-001.CANOAS-RS

BRAZILO

======================================

MEDUNARODNI CENTAR ZA USLUGE U KULTURI

INTERNACIA KULTURA SERVO

ZAGREB

1994-09-19

Estimata sinjoro Pagano,

mi petas, chu vi bonvolus trakti nian jenan demandon:

ni interesighis che Radikala Partio-Kroata Fako chu ni povos profiti de iliaj teknikaj servoj por FUNDAPAX-partopreno, sed ili respondis ke ili tion faru tre volonte, se trovighus mono en Italio por financi nian uzon de ila elektronika poshto.

Chu che vi troveblus iu modemo (eble jam uzita) kiun vi povus disponigi al ni por uzo por povi realigi la partoprenon en FUNDAPAX-programo? Vi komprenas ke ni estas en malfacilaj financaj cirkonstancoj post la milito.

Elkoran dankon pro via respondo,

tre kore

Spomenka Shtimec

MEDUNARODNI CENTAR ZA USLUGE U KULTIRE

INTERNACIA KULTURA SERVO

ZAGREB

1994-09-19

Estimata sinjoro Pagano,

elkoran dankon pro via afabla letero kaj la sendita ekzemplero de la libro "Ludu kun ni", kun la aldona materialo.

Ni sendas al vi aldone la liston de la unuaj lernejoj, kiuj alighis al FUNDAPAX samkiel nian mendilo por kelkaj libroj.

Mi ripetas la informon, ke ni ne havas eblecon alighi al la telematika aspekto de FUNDAPAX char ni ne havas teknikajn rimedojn por tio.

Ni ankaù ripetas al vi nian demandom sufiche specifan:chu via asocio havas eblecon financi por plej modesta subvencio instruistojn el Kroacio, kiuj instruo en la lernojaro 1994/95 Esperanton ch la plej eta subvencio el eksterlando ege kuraghigos ilin daùrigi la Esperanto-lecionojn en la tempo de postmitila economio kian instruistoj devas intrapreni aliajn kromlaborin por traviri kaj rezigni pri Esperanto?

Tre koran dankon pro traktad de tiu demando.

Kun elkora saluto

Spomenca Shtimec

(por via informo, mi ne estas sinjoro, sed sinjorino).

=======================

CENTRE ESPERANTO

DE LA REGION LYONNAISE

7 RUE MAJOR-MARTIN

F-69001 LYON

LYON, LA 17.10.94

Estimataj,

bonvolu sendi al mi tri ekzemplerojn de "Ludu kun ni", propedeutika lingvo-kurso por infanoj, de Valisics-Formaggio.

Ni pagos laù viaj indikoj tuj post ricevo de la libroj.

Kun antaùdanko kaj koraj salutoj

por le CERL

J. Gonin

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail