30-5-94
Kara E.R.A.,
mi jhus legis en esperanto-uea pri FUNDAPAX-projekto, kaj mi pretas kunlabori.
Mi ne estas oficiala instuanto, sed kapablas instrui al/ kun profesiaj instruistoj. Mia patrino estas profesia instruisto, sed bilbioteka instruisto, kaj ne decas ke mi instrui anstatał shi en la biblioteko.
Shi ne estas esperantisto, sed ja apogas mian esperanto agadon, kaj proponas ke mi propono ion al la chefo de la shia lernejo.
Doroteo Holland-Kaupp regas, plejparte, la usona esperanta instruista asocio, sed ne havas e-poshtadreson. Bv. sendi al mi e-poshte liston de la UNESCO alighintaj lernejoj en Usono, kaj shi eldonos ghin en shia novaghletero, por alvoki kunlaborado. Ankał, interesus al mi, se estas tia lernejo en ał chirkał mia urbo.
Bv. informi min, se vi komencas automatikan e-posht-liston, char mi devas informi al la reganto de mia internet-sistemo, char mankas al ni spacon en la malmola disko, kaj oni malpermesas al ni ricevi automatikan e-poshton de listo.
Sincere
Steven G. Belant
1004 "p" Street, Unit 1
Sacramento, CA 95814-5722
USA-Usono
======
N10543
LIEGE ESPERANTO
Rue de Henne, 16
4053 Embourg
BELGIQUE
Embourg, la 6an de julio 1994
Estimataj sinjoroj,
respondante al via folio pri "la FUNDAPAX-projekto"ni povis proponi tion:
1) ni estas mezgranda klubo en Liegho, ni loghas en la francparolanta parto de Belgio.
2) unu el ni estas instruistino en elementlernejo, shhi instruas en la 6a klaso. Shi estas tre kapabla pri esperanto kaj akceptus instrui ghin kondiche ke sia lernejo oficiale rekonus tion.
shia adreso:NICOLE CLOSE RUE du Geer-4690 Eben-Bassenge -Belgio
adreso de la lernejo:ECOLE PRIMAIRE DE L'ETAT
Rue Haute 65-4690 Bassege.
3) en nia klubo, ni estas kelkaj personoj kapablaj instrui Esperanton kaj loghantaj en la sama komunumo. Pro tio, ni sendas al vi chi-kune la adresojn de la elementaj lernejoj de nia kumunumo (Chaudfontaine). Ni sugestas al vi kontakti ilin oficiale. Povas esti ke almenał unu favore reagu.
Esperante ke vi sukcesos starigi vian projekton, ni sendas al vi niajn sinserajn salutojn.
=======
N.10578
MEDUNARODNI CENTAR ZA USLUGE U KULTURI
INTERNACIA KULTURA SREVO
94-07-31
E.R.A.
Via di Torre Argentina, 76
Stefania Zaccagnini
I-00186 Roma
Saluton.
elkoran dankon pro via letero de la 1a de julio kun detaloj pri FUNDAPAX.
En Kroatio aktivas nur kelkaj UNESCO-lernejoj kaj neniu el ili en Zagreb, kie ni shatus kunlabori en FUNDAPAX. UNESCO-lernejoj estas en eksmilitaj regionoj kaj enkonduko de FUNDAPAX postulus sufichan tempon. Tamen, ni informos kaj sciigos al vi.
Kelkajzagrebaj lernejoj certe montros intereson- ili ne estas UNESCO-lernejoj en kiuj esperanto dum jarojestas instruata. Momente estas lerneja ferio kaj mi povus nur komence de septembro informi vin pri precizaj detoj lał via enketilo.
Ni ghojus se vi povus por ni antałvidi ekz.100 lernilojn por infanoj kaj 7 gvidiloj por instruistoj por povi komenci en septembro.
Ni sendas por viaj informkanaloj kelkaj someraj novajhoj el niaj lernejoj, rilatantaj al esperanto.
Pli da informoj venontfoje.
Kun tre koraj salutoj
Spomenka Shtimec
======
N10580
E.R.A.
Via di torre Argentina 76
00186-Roma
Changchun,1994-07-14
Estimata s-ro,
mi jus legis la artikolon "Eduka esperanto-projekto lanchita" en
(esperanto) (n-ro.5,p.82,1994), kaj tre interesighas pri tiu FUNDAPAX-projekto.Mi jam tradukis ghin en la chinan, kaj kontribuis al la organo de China esperanto-ligo (la mondo).
Mi povas instrui esperanton la elementlernejan instruistoj dezirantaj farighi E- instruistoj por infanoj. Nun mi serchas tałgajn lernejon kaj instruistojn. Se mi havos rezulton, tuj skribos al vi.
Mi lernis esperanton en la por-instuista esperanto- kurso de Shangaja Fremda Lingvo-instituto en 1994. Nun mi estas respondeculo de Changchun Esperanto-Asocio.
Mi deziras akiri la detalajn materialojn pri FUNDAPAX-projektoj kiel la lernolibron ktp.
Koran dankon!
Mia adreso estas:
Mr.XIAO Peiliang
Tongguang Lu 6-4 Hao 404 Shi
Changchun. CN-130021
P.R. China
======
N10552
ab/k140, SU 700000
Pochtamt,Tashkenko, Uzbekistano
la 17an de junio 1994
Estimataj gesinjoroj,
mi legis en UEA-esperanto, kiu jhus venis, pri la Eduka Esperanto-projekto. Al mi shainis chio chi tre interesa.
Mi konsentas kunlabori kun vi, kvankvam mi ne posedas komputilon kaj ne estas kunligita kun la komputila reto.
Sed mi estas instruisto de elementa lernejo kaj kapablas instrui esperaton al la infanoj.
Mi povas kaj kapablas instrui esperanton al elementlernejaj instruistoj por infanoj.
En mia lernejoj, kiu farighis liceo, mi instruas al 7-jaruloj esperanton anstatał la angls. Se diri la veron, mi instruis,char la lernojaro jhus finighis. Mi instruis en du klasoj. En aliaj 4 klasoj mi instruas la lingvon fakultative unufoje semajne. Entute mi havas ch.100 infanojn, kiuj konatighis dum la lernojaro pri fundamentaj scioj pri esperanto, ili kapablas paroli, demandi, respondi legi kaj kompreni malkomplikajn tekstojn. La infanoj estas iner 7-kaj 10-jaroj.
En Tashkento mi instruis esperanton al alilandaj studentoj, uzante parolan metodon sen kono de ilia lingvo. Mi instruas esperanton ekde 1965. Mi mem konasla lingvon ekde 1958.
Miaj lecionoj estas aperigitaj en uzbekia revuo en kelkaj lingvoj. Mi sendas iom da.jhus mi finis malnetajhon de lernolibro por elementa lernejo. Mi sendas iom da paghois el ghi.Fakte pretas nur la unua parto el 40 paghoj. Mi verkis ghin, char estas tre malfacile studi aliajn lingvojn por infanoj, kies gepatra lingvo estas iu el slavaj ał altajaj.Porni estas fremda kaj malfacile komprenebla la verbo "estis" en precenco- "estas" char ghi ne estas uzata en niaj lingvoj.Kaj la okcidentanaj lernolibroj estas simple plenshtopitaj per "estas"- frazoj.
En 1991 mi estis invitita kursi al Gresillon por unu tagho.
Mi konsentas vojajhi al ajna lando por 1-2 monatoj por labori, instrui, prelegi. Sed pro stranga politiko de gvidantoj de la ekssovietaj landoj ni chiuj abrupte kaj terure malrichighis. Pro tio mi ne povas pripagi la vojajhojn. Se iu deziros inviti min, tiu bonvolu pripagi miajn vojajhojn tien-reen. Mi konsentas akcepti unu-du e-instruistojn en mia urbo.Sed la instruistoj ne ricevos iun salajron kaj ili devas pagi la vojajhkostojn. Ili loghos en mia hejmo kaj pagos nenio pro la loghado kaj manghoj.
Estas granda ghojo por mi ekscii, ke vi eldonos la lernilon de mia amikino Elisabetta ormaggio. Pasintjare mi partoprenis instruistan seminarion, gvidatan de shi.Majstre gvidatan.
Mi kore salutas vin!
Mi estas UEA- delegito, mia hejma telefonnummero estas//////
Eugeno S. Perevertajlo.
======
N10526
WANG XIGEN
Foreign Affairs Office of
CHIZHOU Prefecture CN-247100
Guichi, Anhui
Cina
Guichi,1994-06-22
Estimataj kolegoj,
kun grandaj atento kaj intereso mi legis vian projekto en maja numera esperanto.
Kaj mi pretas partopreni en FUNDAPAX-projekto:
1)instrui esperanton al infanoj.
Efektive ekde 1988 mi senrange kunlaboras kun infanoj chirkał la mondo (Usono) instrui esperanton al 8-14 jaroj infanoj, mi deziras dałrigi mian instruadon.
2) instrui esperanton al asociitaj instruistoj.
Mi havas Esperanto-kurson en Chizhou- a Normala Kolegio kiu edukas dementlernejaj "instruistoj".
Mi eldiplenighis el Anhui- a Universitato per esperanto-fako.
Ekde 1984, kiel profesia E-instruisto, mi instruas esperanton en Ahui-a Universitato, Hefei-a Politekniko, Hefei-a Frendlingva Kolegio.Mi membrighas en ERA, UEA kaj ILEI,AIS k.a.,volontule laboris che centia ofichejo de UEA, prelegio en 24 landoj pri esperanto.
Mi volas ricevi pli detalajn informojn pri la projekto.
Kore salutas vin,
sincere via
Wang Xigen
======
N10441
AZIZ DIALLO
s/c Manoudou Diallo
BP 868
Dakar
SENEGAL
Kara semideano,
en la UEA jhurnalo "Esperanto" majo 1994,87-a jaro , n-ro1059.
Kiun mi jus ricevis mi legas vian anoncon kunlaboron en la FUNDAPAX-projekto. Kvankvam mi ne estas lerta esperante, mi estas nova esperantista membro UEA,kaj volas instrui esperanton al elementlernejoj. Mi deziras farighi e-instruisto por infanoj, mi volas ke vi donu al mi la informoj.
Atendante la plezuron legi vian baldałan respondon, bonvolu akcepti, kara semideano, miajn korajn salutojn.
======
N10440
PRENDA E. COOK
4010 N Hwy 77 -7167
Harlingen, Tx 78552-4625
USA
Pri la FUNDAPAX-Projekto,
1) Mi povis instrui E-on al elementlernejaj instruistoj.
2) Chi jare mi instruis E-on al 24 infanoj en la tria (8-9 jaraghaj) kaj al ilia instruistino.
3) Mi estas instruinta e-on al plenkreskulskuloj ek de 1994.
4) Mi estas ementa instruistino de fremda lingvo kaj la angla.
5) Mi estas je via dispono.
Bon shancon!
Prenda E.Cook
Mi estas kunfundinto de infanoj cirkał la mondo.
=======
N.10525
ADOMAS VAITILAVICHIUS
Ddelegito de UEA
redaktoro de "Litova stelo"
Estimataj,
eble vi traktos mian letero malfrua, tamen la maja revuo "Esperanto" atingi min nur antał kelkaj tagoj. Nur nun mi eksciis pri la projekto FUNDAPAX.
Pensante, ke vi povos iom imagi pri reala situacio en nia renaskighanta shtato el la chi tie aldonita raporto pri "instruista kurso", preparita por aperigi en "Litova stelo", mi petas al tiuj instruistoj sendi la koncernan inviton por organizi instruadon de E en iliaj lernejoj. Tia eksterlanda invito certe efikos pli ol la nia.
Ne penu skribi en la adresoj litovajn literojn kun super- kaj subsignoj- la leterojn atingos la koncernajn lokojn ankał sen tiuj ornamajhoj. Pli poste ne organizos al sendon de adresoj de aliaj E-instruistoj en Litovio.
Ankał mi sendas materialon "kiel Litovio plenumas rezoluciojn de UNESCO?", kiu estos aperigita en "Litova Stelo" la rezolucio de 1993. Tiu materialo, iom pli ampleksa, aperis en Litova kaj Russa lingvoj en urba gazeto de Vilnius "Vakarines Naujienos."
La plej grava baro por instruado de E en Litovio estas manko de lernolibro. Litova lernolibro de E, oficiale eldonita en 1959 kaj kelkaj eksterleghe eldonitaj/ mizeraj lał enhavo kaj aspekto/jam tute elcherpighis.
Mi preparis 140-paghan ilustritan lernolibron, bone aprecitan dum du kursoj de E-instruistoj. Plene prespretan/komputilae kompostitan kaj maketitan/ mi montris ghin en Ministerio de Klerigo kaj en tri eldonejoj-neniu,konsentis ghin eldoni pro manko de mono, kvankvam chiuj agnoskis ghian neceson kaj preton eldoni, se iu financos.Mi jam elspezis el nia posho ch.1500 Litas-375 USD, sed plu elspezi mi ne kapablas. Lał kalkulo de unu el la eldonejoj, la eldono de 1000 ekz. kostus 17,8 mil Lt-4450 USD. Mi pensas, ke serchante plej favorajn eblecojn tiu sumo sufichus por eldoni 5000 ekz.Tiu eldonkvanto povus esti disvendita dum unu jaro kaj donus ioman profiton,se la prezo ne estus rabista, kian emas destini niaj novbakitaj kapitalistoj.
Se ERA ał UNESCO povus financi almenał parte eldonon de la lernolibro, mi esperas trovi la alian parton de la mono en Litovio.
Pli celkonscie estus aranghi la aferon tiel, ke la mona helpo trafu al mi persone., char niaj diversaj perantaj institucioj emas ał plene kashi filantropan monon en sia posho ał preni leonan parton por sia peza laboro/preni la monon el banko kaj rekalkulo ghin!/.Chrte vi rajtas suspekti ankał min pri simila konduto. Sed bonvolu konsideri, ke mia plej grava deziro estas nun aperigi la libron, por kiu mi elspezis ewgan kvanton da energio kaj mono.
Se vi baldał skribos pri via preteco ghiri ian realan sumon, mi per tio sukcesos konvinki eldonejon por tuj komenci la presadon.
La konscienco tre turmentas min, char mi jam monaton tenas la lernolibron senfare en miaj manoj.
Kun respekto kaj espero
Adomas Vaitilavichius
======
N10419
GBEGLO KOFFI
BP 13169
LOME'-TOGO
Lomč,la 30an de majo 1994
Estimata semideano,
mi jhus ricevis la revuon ESPERANTO de majo 1994. Mi trovis tie vian alvokon. Mi devas respondi; tial mi tuj kontaktas vin.
Mi tre tnterrisighas pri la projekto.Mi mem estas instruito en mezgrada lernejoj (agho de lernantoj inter 10 kaj 20 ). Mi povas instrui la lingvon al infanoj. Plie mi kapablas instrui la lingvon al instruistoj de elementaj lernejoj. Mi estas certa, ke mi povas iel roli en la projekto.
Mi petas, bonvolu doni al mi chiajn informojn pri FUNDAPAX, disponigi al mi la lernilojn (por infanoj kaj por instruistoj), char la proksiman jaron mi ek-instruos al infanoj, partoprenante en via projekto.
Krome, mi klopodos instrui al instruistoj de la elementa lernejo:chiel, mi regule informos vin pri miaj pashoj.
Plia afero koncernas la radikalan partion. Mi deziras havi informojn pri ghi. Chu vi povas helpi al mi?
Atendante vian respondon, mi deziras chion bonan al vi.
Via kunlaboronto
Gbeglo Koffi
======
N10428
RAFAEL ANTONIO MEJA OSPINA
A.A.6990 CALI
COLOMBIA
E.R.A.
Via di Torre Argentina,76
00186 Roma
Kaliurbo,3-6-94
Mi legis en Esperanto-revuo peto al E-instruistoj anonci sin che vi.
Mi estas profesia instruisto. Nuntempe mi gvidas kurson por komencantoj lał Cseh-metodo en la gimnazio kie mi laboras. Plue, mi estras daurigan kaj konversacia kursojn por plenkreskuloj.
Personaj nomoj: Rafael Antonio
Familiaj nomoj: Mejia Ospina
Shtatanecoj : Venezuela kaj kolombia
Civila stato : Eksedziginta
Nakighdato : 5a de Decembro 1951
Adreso : A.A.6990 Cali (V) Colombia-SUDAMERIKA
RESUMO:
Magistro de la universitato "San Bonaventura" Kaliurbo 1993 (tezo en proceso). Licenciulo pri pedagogio de la universitado "pontificia bolivariana". Medeghinurbo.Kolombio 1976
Ekde 1972 mi instruas en pluraj urboj de Kolombio. Mi esperantistighis en 1975 kaj de tiam mi instruadas E-lingvon en Kolombio kaj Venezuelo. Mi prelegis kaj uzis la internacian Lingvon kun esperantistoj de Brazilo, Hispanio, Italio kaj Israelo.
Mi kunlaboris en la redaktado de la oficiala organo de la Venezuela esperantistaro "Venezuela Stelo" kaj nuntempe mi kunredak tas nian bulteton "TROPIKAJHOJ".
Chi jare mi instruas e-kursospor infanoj en la lernejo kie mi laboras kaj gvidas konversacian e-kurson por plenkrekuloj.
Mi verkis tri librojn:
1-Programita e-kurso, lał Cseh-metodo por memlernado, mi uzas ghin en la kursoj por komencantoj.
2-Esperanto.Ejercicios. Ghi estas e-kurso lał Hess-metodo (Argentin ałtoro). La kurso havas ekzerco-solvojn kaj vortaron. Mi uzas ghin por dua-grada kurso.
3-Gramatiko de esperanto. Per ghi oni pli profunde kaj praktike konas la gramatikon enhavitan en la Hess-libro (la praktika par to estas en la 2a menciita libro). Chi-lasta libro enhavas kantojn, ludojn, shercojn kaj vortaron.
Noto: mi publigighis neniun el la tri menciitas libroj. Mi nur fotokopias ilin lał bezono.
======
N10421
Ronald J. Glossop
8894 Berkaj Avenue
Jenning MO
63136-USA
E.R.A.
Via di torre argentina,76
00186-Roma
1994-05-29
Estimataj amikaj,
mi legis pri la FUNDAPAX-projekto. Mi volus helpi. Mi estas profesoro de filozofio, sed tamen mi instruas esperanton al infanoj en elementlernejoj.Bedałriunde, mi instruas chiun klason dum nur unu horo semajne, do mi dubas , ke mi povos partopreni en via eksperimento.Ni esperas ke mi havos modemon por mia komputero post unu jaro. Mi ja sendis al vi materialojn, inkluzive de revueto El mez-Uzono, kiun miaj lernantoj verkis. La faks-numero che mia universitato estas Usono (618)692-3509: Mie hejme adreso estas supre. Mi estas membro de "infanoj chirkał la mondo".
Ron Glossop
======
N10420
Al E.R.A.
6-6-94
Leginte la artikolonsur la revuo "Esperanto" de UEA p.82-83 pri FUNDAPAX, mi sciigas al vi ke mi povas instrui esperanton al elementlerejaj instruistoj dezirantaj farighi e-instruistoj por infanoj. Mi estas profesia-instruisto emerita.
Mi instruis al inanoj. Mia adresoj estas sur la jarlibro de UEA.
Amikaj salutojn
Marius Jacques Dony
=======
N.10416
FRANĒOISE NOIREAU
JEAN-PAUL BERT
Jérémie, Marjolaine, Laetitia
Les Pommiers 14 B Ch. de la Tour
F-05100 BRIANĒON
Francio
Briansono,4-6-94
Saluton,
mi estas Franēoise Noireau, 30 jara instruistino en publika bazlernejo.
Mi havas definitivan postenon estiel anstatałantino ał (se neniu instruist(in)o forestas. helpantino de la direktorino de nia dekduklasa bazlernejo.
Mi instruas esperanton senpage en la kulturdomo al plenkreskuloj.
Mi parolas esperanton hejme. Miaj gefiloj (7-1/2j.;6j.;2j;) iom parolas ghin sed bonege komprenas.
Mi kapablas instrui esperanton al infanoj, ech en infanghardeno (mi jamkelkfoje faris tion)
Mi povas instrui esperanton al elementlernejaj instruistoj.
Mi ne posedas komputilon sed eble povus uzi tiun de amiko ał de mia lernejo.
Mi deziras helpi vin.
Mi povos krei grupon de infanoj kiuj deziros lerni esperanton vespere post la lerneja horo.
Mi atendan vian respondon.
(Mi jus eksciias pri la projekto FUNDAPAX hodiał de Herman Decevnick)
Noireau
P.S. En junio 93,mi sukcesis la meznivelan ekzamenon de UEA/ILEI
Adreso de instruisto, esperantisto:
Pedraza Laurent
Le Marthouret-Le Noyet
F-05500 Saint Bonnet en Champsaur
Francio
======
N10415
VAN DAMME EMILIE
Albert I straat 44,
1703 Schepdaal
Belgio
Schepdaal,1994 05 30
Estimataj sinjoroj,
sekve al via alvoko pri la FUNDAPAX-projekto, mi anoncas ke mi povus instrui esperanton al elementlernejaj ał mezgradlernejaj instruistoj en Brusselo.Mi estas pensiita instruisto pri ghermanaj lingvoj kaj instruis multajn jarojn en la brusela pedagogia instituto. Mi antałvidas eblecon instrui aliloke ol Bruselo.
Estime via
Emile Van Damme
======
N10417
MEDUNARODNI CENTAR ZA USLUGE U KULTURI
E.R.A.
Via di torre argentina 76
00186
Roma
Zagreb,94-06-01
Estimataj,
kun ghojo ni legis pri la lanchita FUNDAPAX-projekto kaj petas nin inkludi en ghin: tiusence ni petas pli da informoj pri la projekto.
Ekde la jaro 1972 ni gvidas esperanto-kursojn al cento da infanoj (kutime en agho de 12-jaroj kaj poste).
Ni evouligis apartan lernolibron, kiu paralele eldonighis en 20 lingvoj "Zagreba metodo de esperanto- instruado"-bazaj eldonaj informoj pri ghi aldone.
Ni petas bonvolu akcepti nin por Kroatio kiel organizanton por kroataj lernejoj lernataj Esperanton per zagrebmetoda lernilo.
Mi havas tre bonajn kontaktojn kun lernejoj en Slovenio kaj Hungario kaj pretus ankał ilin stimuli aliri la projekton.
Ni atendas de vi alighformularojn kun detaloj pri la projekto.
Ni estas kontakteblaj ankał per Internet per
kunlaboranta heramina@dominis.phy, hr, sed en neurghaj kazoj preferas tradician leterkorespondadon.
Kun bondeziroj por la projekto
Spomenka Shtimec
=======
N.10803
Al s-ro Giorgio Pagano
Novi Bechej, 2-11-1994
Kara sinjoro,
mi deziras al vi belan sukceson en Via laboro.
Mi estos felicha ke mi povos kun miaj 22 junaj esperantistoj partopreni en FUNDAPAX.
Akceptu salutojn de
Agnes Sonisto- instruistino
==================
7 Feb 1995 07:23:32 +0300
al: E.R.A.@agora.stm.it
de: E.S.Perevertajlo
pri: instruado de la internacia lingvo en mezlernejoj de Tasxkento
Estimata sinjoro GiorgioPagano,
dankon pro la reago je mia letero de 26 de septembro 94.
C^u vi ricevis mian IRK? C^u tio estas valida? Lau LOI
studas en la lernejo No 6, Tas^kento, distrikto Sergeli-2,
tio estas adreso, kie g^i trovig^as. Sed la pos^ta adreso
estas de mi, t.e. de Esperanto-klubo. La lingvon studas
knaboj: Rostislav Fjodorov, Vadim Mahmatkarimov, Juri
C^ernov, Timur S^irov, Vanja, knabinoj: Kristina Adamova,
Julia Kirc^anova, Katja Caplina, Kamilla Kolesjanova, Nastja
Danis^, Olga Coj, Kamilla Rezjapova, Venera Nomugambetova,
Katja Nebeeva. C^iuj 10-jaraj.
En la sama lernejo en rondetaj kursoj studas knabinoj el 8-a
klaso: Tanja Saveljeva, Dinara Galiullina, Helena
Potapenko, Olesja Sulejmanova, Nargiza Asadullajeva.
Lernejo No 195, Tas^kento, distrikto C^ilanzar-16. La
lingvon studas knabinoj: Julia Larjuhina, Olesja Ciganova,
Anna Gostejeva, Anastasia S^ipilova. La pos^ta adreso estas
tiu de la E-klubo.
De vi senditaj estis adresoj de la lernejoj scuole
participanti en F-projekto. Mi skribis al c^iuj. Neniu
respondis al mi g^is nun. Sen la internacia korespondado la
instruado de Esperanto estas sufokata de la infana
indeferenteco. Ja la infanoj deziras vidi tuj rezultojn de
sia studado!
Niaj vizitoj al la urba estraro de la edukfako estis
senfruktaj, c^ar ties estraro senpova komandi. Oni konsilis
al ni, ke ni iru al la s^tata edukministro. Nun ni preparas
la necesajn paperojn.
"Ludu kun ni" venis en unu ekzemplero specimene. Mi sendis
al vi IRK-ojn. Tio restis senrezulta. De unu flanko tio
estas bona, c^ar g^i ne estas tradicia lernolibro por c^i
tiuj instruistoj kaj lernantoj. Mi havas alian verkitan,
kiu pli konvenas por ni. Ni bezonas monon por g^in
multobligi en la necesa kvanto.
La plej malagrabla estas tio, ke partoprenas en la
Fundapax-projekto. Sed efektive dum du jaroj mi havas nek
kunlaboron kun lf F-p-anoj, nek direktivojn de iu
projekt-estraro (el kiuj g^i konsistas?), nek moralan
subtenon. Absolute mi ne estas subtenata materie, mone. Mi
ne c^esos instrui al la infanoj. Sed imagu, dum longa tempo
dau^ras tiu soleco, la klasoj, la aliaj klasoj, kie oni
instruas esperanton trovig^as je multaj centoj da
kilometroj. Mankas iu, kiuj povus konsili,kontroli, helpi
apude au^ almenau^ kuninstrui.
Eu^geno Perevertajlo, Tas^kento.
tra Viktoro Smetanin (2:5085/12.9@fidonet)
===============================
Date: Wed, 8 Feb 1995 01:46:38
Al: E.R.A.@agora.stm.it
De: E.S.Perevertajlo
Pri: instruado de la internacia lingvo en mezlernejoj de Tas^kento
Estimata senjoro Giorgio Pagano,
dankon pro la reago je mia letero de 26 de septembro 94.
C^u vi ricevis mian IRK? C^u tio estas valida? Lau LOI
studas en la lernejo No 6, Tas^kento, distrikto Sergeli-2,
tio estas adreso, kie g^i trovig^as. Sed la pos^ta adreso
estas de mi, t.e. de Esperanto-klubo. La lingvon studas
knaboj: Rostislav Fjodorov, Vadim Mahmatkarimov, Juri
C^ernov, Timur S^irov, Vanja, knabinoj: Kristina Adamova,
Julia Kirc^anova, Katja Caplina, Kamilla Kolesjanova, Nastja
Danis^, Olga Coj, Kamilla Rezjapova, Venera Nomugambetova,
Katja Nebeeva. C^iuj 10-jaraj.
En la sama lernejo en rondetaj kursoj studas knabinoj el 8-a
klaso: Tanja Saveljeva, Dinara Galiullina, Helena
Potapenko, Olesja Sulejmanova, Nargiza Asadullajeva.
Lernejo No 195, Tas^kento, distrikto C^ilanzar-16. La
lingvon studas knabinoj: Julia Larjuhina, Olesja Ciganova,
Anna Gostejeva, Anastasia S^ipilova. La pos^ta adreso estas
tiu de la E-klubo.
De vi senditaj estis adresoj de la lernejoj scuole
participanti en F-projekto. Mi skribis al c^iuj. Neniu
respondis al mi g^is nun. Sen la internacia korespondado la
instruado de Esperanto estas sufokata de la infana
indeferenteco. Ja la infanoj deziras vidi tuj rezultojn de
sia studado!
Niaj vizitoj al la urba estraro de la edukfako estis
senfruktaj, c^ar ties estraro senpova komandi. Oni konsilis
al ni, ke ni iru al la s^tata edukministro. Nun ni preparas
la necesajn paperojn.
"Ludu kun ni" venis en unu ekzemplero specimene. Mi sendis
al vi IRK-ojn. Tio restis senrezulta. De unu flanko tio
estas bona, c^ar g^i ne estas tradicia lernolibro por c^i
tiuj instruistoj kaj lernantoj. Mi havas alian verkitan,
kiu pli konvenas por ni. Ni bezonas monon por g^in
multobligi en la necesa kvanto.
La plej malagrabla estas tio, ke partoprenas en la
Fundapax-projekto. Sed efektive dum du jaroj mi havas nek
kunlaboron kun lf F-p-anoj, nek direktivojn de iu
projekt-estraro (el kiuj g^i konsistas?), nek moralan
subtenon. Absolute mi ne estas subtenata materie, mone. Mi
ne c^esos instrui al la infanoj. Sed imagu, dum longa tempo
dau^ras tiu soleco, la klasoj, la aliaj klasoj, kie oni
instruas esperanton trovig^as je multaj centoj da
kilometroj. Mankas iu, kiuj povus konsili,kontroli, helpi
apude au^ almenau^ kuninstrui.
Eu^geno Perevertajlo, Tas^kento.
tra Viktoro Smetanin (2:5085/12.9@fidonet)
Via T-Mail 2498.DOS 2:5085/12, 06 Feb 95 19:27:03 Via 2:5085/16.0@fidonet
========