------------------------------------------> Mauro redaktas kaj Axel dissendas <---
Saluton gekaraj ! Gustumu la novaj^ojn:
---------------------------------------
MALSERIOZA RETPOS^TO:
----------------------------------------
Saluton!
Mi estas unu el la redaktoroj de reta gazeto "International Teletimes." Mi reklamas la gazeton rete, por ke multaj skribantoj cxie en la mondo eksciu pri cxi tiu gazeto, kaj por ke ili verku artikolojn pri internaciaj aktualajxoj, kutimoj, pensoj, spertoj, travivajxoj, k.t.p., cxiam skribante el la vidpunkto ties, kiu logxas sian landon aux estas tre spertaj pri iu lando aux pluraj landoj per multaj vojagxoj. Nia politiko estas eldoni la anglalingvigajn artikolojn kune kun la originaj tekstoj Esperantaj aux kiulingvaj ajn, se eble (depende cxu ni havas tradukon). Se cxi tiuj ideoj interesus vin, eble vi volus verki ion, aux eble iu persono, kiun vi konas kaj kiu ne havas ret-adreson, volus verki ion por nia gazeto. La temo de eldonota numero (Marton) estas Instruado aux Klerigxeco.
Aliaj temoj de eldonotaj numeroj estos Religioj, Viroj kaj Virinoj, Arto, Vojagxado, kaj eble Lingvoj. Artikolojn pri iu areo aux iu lando de mondo ni ankaux sxatas. Malfelicxe, ni ne povas pagi por verkoj, cxar ni ankoraux ne estas komerca gazeto. Se vi volus, vi vidus la gazeton "International Teletimes" cxe la ret-adresoj sekvantaj per "Mosaic" aux vi ricevus gxin ret-posxte. Petu bonvole por pli da informo.
Amike, Marvin
Marvin Entz, Features Editor, International Teletimes
**INTERNATIONAL TELETIMES******BEST OF THE NET - HONOUREE**
* Teletimes is one of the top electronic magazines around,*
* according to PC Week Magazine. Get a free subscription *
* by sending your computer type and country of residence *
* to: editor@teletimes.com *
* Also... *
* http://www.wimsey.com/teletimes/teletimes_home_page.html*
**ISSN 1198-3604*******************************************
-------------------------------------------
kaj nun SERIOZA RETPOS^TO:
-------------------------------------------
MASKBALO en Zagrebo:
La 10-an de februaro en zagreba klubejo de SEK Kata organizis okaze de sia naskigxdatreveno grandan maskbalon. Cxeestis cxirkaux 50 homoj kaj unu hundeto kiu pisis sur plankon. Maskoj estis suficxe sukcesaj, kiel ekzemple:
Mea - fatala ino de oriento
Dalibor - fatala ino de subkonscienco
Martina - klauno
Ana - hundo
Maja - Pipilongstrumpf
Rick - esperantisto (vestanta la verdan flagon)
Mila - virgulino
Ivica - angeleto
Vanja - en pigxamo
Vlado - Vlado
Tomi - prezidanto de KEJA
kaj multaj aliaj. Oni festadis longe dum la nokto gxis kiam Vlado komencis diradi: flava-verda, flava-verda.....
Gxis !
dalibor
-----------------------------------------
AFIS^EJO
------------------------------------------
1a BIOS - BIOdanca Seminario
E-grupoj kaj dancemuloj serc^ataj
por kunorganizi seminarion pri biodanco:
Temas pri semajnfina renkontig^eto, por proksimume 20 partoprenantoj, kiu povus okazi ekzemple en Hungario, Kroatio, Slovenio, Italio au' Austrio.
Mi serc^as: lokan E-grupon (prefere junulara grupo) kiu pretas helpi organizi tranoktadon kaj trovi taugan ejon por libere danci kaj muziki.
Pli bone sen horarlimoj, ekzemple gimnastikejo au' simila.
1a BIOS celas enkonduki biodancon en E-medion, krei g^ojan etoson per bona muziko kaj dancado.
Tre sperta itala biodanc-instruisto gvidos la seminarion kaj aliaj biodancemuloj estas pretaj partopreni.
Por partopreni al BIOS tute ne bezonas esti spertaj dancistoj, male, danckomencantoj kaj c^iuj kiuj volas travivi nekutiman emocian etoson, bonan muzikon, novan dancmanieron, estas bonvenaj.
Ni libere, g^oje kaj internacie bio-dancos.
* Laborlingvo de 1a BIOS estos, kompreneble, esperanto *
Venontaj itallingvaj seminarioj pri biodanco (sed kun ebleco de samtempa E-tradukado) okazos en Italio la 19an de februaro (Trieste), la 4-5an de marto (Padova) kaj la 18-19an de marto (Trieste).
Se vi deziras ricevi pli da informoj pri biodanco, antaualig^i al 1a BIOS, alig^i al italaj seminarioj, au' se vi volas kunorganizi BIOS bonvolu kontakti min:
m.tauzzi@agora.stm.it
* M a u r o *
======================================================
OFICIALAJ NODOJ DE ALP-ADRIA RETO - stato je 12.2.1995
---------------------------------------
lando-urbo nomo retadreso
-------------------------------------------
A-Vieno Axel Leitner h9250888@obelix.wu-wien.ac.at
A-Vieno Vanja Radovanovics searado@jupiter.sea.ericsson.se
A-Vieno Dunja Knapp Knapp@aimp.una.ac.at
A-Graz Michael Martin fahrgast@htu.tu-graz.ac.at
I-Triesto Mauro Tauzzi M.Tauzzi@agora.stm.it
I-Treviso Guido Gentile G.Gentile@agora.stm.it
I-Milano Marco Bergamini M.Bergamini@agora.stm.it
I-Bologna Renzo Cherin cherin@deis35.cineca.it
HR-Zagrebo Tomi Haramina Haramina@dominis.phy.hr
HR-Zagrebo Mea Bombardelli bombarde@cromath.math.hr
HR-Zagrebo Vlado Kamenski kamenski@cirus.dhz.hr
HR-Zagrebo Igor Tomazic itomazic@dominis.phy.hr
HR-Zagrebo Alemka Knapp alemka@phy.hr
HR-Zagrebo Dalibor Seatovic sfdseato@filozof.ffzg.hr
HR-Osijek Damir Malkoc Damir.Malkoc@117.hrfido.fesb.hr
Damir Malkoc FIDONET: 2:381/117
SL-Ljubljano Janez Jug Janez.Jug@uni-lj.si
H-Budapes^to Lariko Golden golden@osiris.elte.hu
H-Szombathely Monika Molnar matszii@fs2.bdtf.hu
H-Debrecen Attila Salga asalga@tigris.klte.hu
-----------------------------------------
Fino
------------------------------------------