X-Envelope-to: rebato-l@netcom.com
X-VMS-To: IN%"rebato-l@netcom.com"
X-VMS-Cc: JAMES
Sender: owner-rebato-l@netcom.com
Precedence: list
La plej grava brazila semajna revuo VEJA (1.070.000 ekz.) prezentas
hodiaux kiel kovrilan artikolon: "INTERNET - La tutplaneda reto al kiu
vi iam sxaltos vin". Por nefaka auxtoro, la jxurnalisto bone priskribis
kaj la servojn kaj la evoluon de la reto.
Mi rimarkis en la priskribo de IRC:
(...) La babilajxoj estas plej frenezaj. Foje maldecajxoj, rasismaj kaj
seksismaj esprimoj svarmas sur la ekrano. La oficiala lingvo estas la
angla -
el la plej fusxa kvalito. Esploro en Cambridge montris, ke la averagxa
vortprovizo uzata en IRC estas 200 vortoj - dum homo meze edukita uzas
cx. 1000. Kun iom da pacienco oni trovas bonordan kanalon, kie eblas
fakte alskribi multajn homojn samtempe.
Mi sentas, ke tio povas esti okazo reagi, mencii la ekziston de kanalo
Esperanto, kursoj kaj asocioj surrete. Cxu vi opini, ke indas
reliefigi la menciitan malbonan scipovon de la angla, kompare al rezul-
toj kiujn ni averagxe havas en la perretaj kursoj?
Mi ne scias, cxar post la artikolo en THE TIMES, kiun Edmund kopiis
por ni, mi forte emas forlasi esperanton kaj mian gepatran lingvon,
kaj lasi mian kapon tute liberan, nur por la angla... :-)
La revuo ne havas retadren, mi telekopios (proponoj bonvenas).
La jxurnalisto jes: Euripedes ALCANTARA, .James PITON