---> Mauro redaktas kaj Axel dissendas <---Kunlaboris:
Mila Bec^ka (Zagreb)
Yvonne van den Hork (Nederlando)
-----------------------------------------------------
Saluton gekaraj !
En tiu c^i numero vi povas legi interesan raporton pri la preskau' inundo en Nederlando. Kvankam g^i ne estas strikte Alp-Adria temo, mi opinias ke tiu raporto estas aktuala kaj leginda. Krome, Mila (hej Mila !) raportas pri prahomoj, bestoj, feinoj, historiaj okazintaj^oj kaj aliaj konindaj aferoj rilate al 2a MIRo. Gratulon Mila !
Pri nia reto:
lau' informoj de Mea, s^ajnas ke Tomi bedaurinde perdis la INTERNET- eniron, kaj Damir s^ang^is retadreson.
Mi petas zagrebanojn konfirmi c^u vere Tomi ne plu havas retadreson.
Pri ARI-redaktado:
Mi antauanoncas ke mia jara redakta dej^oro finos en aprilo, do pripensu: nova ARI-redaktoro serc^ata ...
Mi proponas Dalibor au' Mea kiel novaj redaktoroj.
C^u bone ?
* M a u r o *
----------------------------------------------------
RAPORTOJ
----------------------------------------------------
El Nederlando:
Dum decembro kaj januaro pluvegis en Okcident-Euxropo kaj la vetero estas pli varma ol kutime. La rezulto estis ke ecx la negxo en la franca montaro fandigxis. Do, la riveroj rapide plenplenis de akvo, rezultante en inundoj en Germanio kaj Nederlando. La logxantaro de urboj kaj vilagxoj kie la digojn estas malfortajn, evakuis. Kvankam la dangxero estis malgranda en Wageningen, homoj timis ke la plej malforta parto de la Wageninga-digo rompigxus. Kiu estis mia sinteno? Verdire, mi unue ankaux timegis, precipe kiam mi vidis mapon kun la plej altaj akvo-niveloj: gxis 3 m cxe mia studenta-apartamento! Logxante je la unua etagxo (usone la dua) mi dubis cxu jes aux ne suprenigi mian komputilon, stereofonian instalajxon ktp. Post iom da kalkulado, mi decidis ke mi rajtu esti pigra. Felicxe mi pravis! Estis ankaux por mi surprizo ke mia apartamento estis tiom malalta! Aliaj partoj de la urbo estas pli altaj, ekzemple cxe mia cxina amikino, kiu logxante en la 15a etagxo povis trankviligi siajn gepatrojn, kiuj ankaux
eksciis pri la nederlandaj inundoj!
Oni rapide plifortigis la digon, do gxi ne rompig^is. Verdire, kelkaj domoj ja estis inunditaj, sed ili lokas antaux la digo. Kial tiuj tumultoj? Verdire, inundoj estis suficxe oftaj fenomenoj, precipe dum antauxaj jarcentoj. Sed post digigado kaj plibonigado de riverdigojn, tion okazis pli kaj pli malofte. Teorie, la interdigaj herbejoj povas esti inundita, dum la dua digo (la vintra), neniam inundu. En la pasinteco, pro la dangxero de inundoj, nur bienoj, pramdoj kaj brikfarejoj trovigxis en la interdigaj herbejoj. Kaj la homoj tie estis (mense) preparita al inundoj. Post la foresto de inundoj, oni estis lulita en la penso konstrui domojn en tiuj herbejoj. Do, novbakitaj logxantoj apenaux estis preparita por inundoj. Kaj la logxantaro malantaux la digoj tute ne konsciis pri iu dangxero. Sed, kvankam la digoj estis suficxe sekuraj laux tiamaj cirkonstancoj, la uzado de grundo kaj akvo treege sxangxis dum la lastaj jardekoj. Sekigante la lando per drenado, agrikulturistoj ne plu suferis pro malsekaj kampoj p
ost pluvegoj. SED, oni forgesis pensi al la sekvoj! Drenado de preskaux cxiuj kampoj, malpermesas la tralikigxado de pluv-akvo gxis profundaj tertavoloj, igxante pura trinkebla akvo! Nuntempe, la akvo ne plu malrapide tralikigxas tertavoloj, sed rapidege malaperas en kanaloj al la rivero. Mi ecx legis ke en la estinteco dauxris gxis unu jaro antaux ol akvo de pluvego malaperas en la rivero, dum tio nun dauxras nur kelkajn tagojn! Kia diferenco! Do, vi kaj mi ne plu miras kial la entera akva nivelo malaltegis pro la drenado kaj pro plua/plia (privata, agrikultura kaj industria) uzado de akvo. Do, malrapide la pura bonkvalita trinkakvo malaperas, kion ecx rezultis en la propono ke en nia regiono oni trinku purigitan riverakvon! Mi koleregis, kiam mi legis tion, cxar oni ne pretis malpermesi al paperfabriko ne plu uzi la saman akvon. Tiu fabriko estas la plej granda uzanto de akvo en mia regiono, foruzante preskaux duonon! La sama akvo de minerala kvalito, kiun oni enboteligas alie. (Sciu ke mi cxiutage trinkas
pli ol 2 litrojn.) La sama rivero, anstataux esti grandigita pro pli granda kvanto da akvo, mallongigis kaj mallargxigis. En la Mozo, konata pro siaj meandroj, multaj kanaloj ekaperis. Kaj la Rejno entute ecx perdis 80 kilometrojn. Kiam la registaro pasxon post pasxo konsciis pri la estonta dangxero de inundado, oni multe filozofiis pri eventualaj antauxzorgoj. La antauxzorgoj kontraux estonta varmdoma efiko, do levigado de mar-nivelon estis plifortigado de mardigoj. Sed, kion fari kontraux kreskontaj river-niveloj? Dum la registaro unue plifortigis la mardigojn, natur- kaj pejzagx- protektantoj protestis kontraux simpla plilargxigado kaj plialtigado de digojn, rezultante en detruo de pitoreska pejzagxo. La naturprotektantoj pledis por liberigado de la rivero. Do, en kelkaj regionoj oni ecx rompis parton de digo, tiel denove oni kreis marcxojn. Kia novajxo en lando de polderoj! Bedauxrinde, la belga kaj franca registaro ne pripensis tion, kaj simple plaltigis digojn. Plia bedauxrindajxo, ke Nederlando situ
as je la malaltaj finoj de riverojn! Do, dum oni apenaux plibonigis riverdigojn, pluvegis, pluvegis kaj (preskaux) inundis. Rezulto estis la evakuado de preskaux 200 000 homojn. Kaj la kompatindaj naturprotektantoj? La cxefaj nun estas blamitaj, minacitaj kaj ecx turmentitaj de emociitaj evakuintoj.
Mi esperas ke la katastrofo rezultos en pli bona kunordigado inter la registaroj kaj ne nur plibonigado de digoj.
Oni zorgu ke la riveroj igxu pli liberaj ol antauxe.
Cxar venonta semajnfino estos karnavalo, mi aldonas anekdoton. En mia naskigx-vilagxo okazas folkloran cxeval- vetkuron je karnaval-lundo. La cxevaloj ne estas vetkuraj cxevaloj sed bienaj laborcxevaloj. NUR filoj de kamparanoj el tiu vilagxo rajtas partopreni. Dum mia hejma vilagxo iam estis kamparana vilagxo, gxi nun estas burgxa vilagxo, malaperigante la bienojn kiel ekzemple la bieno de miaj gepatroj. Do, ni translogxigis ekster la vilagxo kaj nun mia frato ne plu rajtas partopreni en la vetkuro! Jen la rilato inter inundoj kaj tiu vetkuro. Cxevalamanta kamparano decidis translogxigi al la interdigaj herbejo en la vilagx-tereno! Li konsciis pri la eventualas dangxero de inundoj, kaj decidis fari pli alta monteto por sia konstruota domo. Kia malgajajxo ke oni malpermesis al li, per la 'estetika komisiono', pro la malsimileco kun aliaj bienoj en tiu regiono!. Se iu jam miris kial domoj en nia lando tiel similas, jen la kialo!
Adreso:
Yvonne.vandenHork@algemeen@tox.wau.nl
Yvonne van den Hork
- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -
El Kroatio:
Saluton Mauro!
Jen artikoleto de Mila B. (B. ne signias Blablababilanta) kaj gxi aperos ankaux en Intertempo. Do, tiom! Salutojn!
Vlado!
Cxu vi volas vidi rinoceron,urojn,lupojn,kastorojn auxmamutojn meze de Europo? Venu al al 2-a MIR-o, kompreneble per tempmasxino por transiri al la tempoj de Mezapaleolitiko, inter la 6-a kaj la 3-a jarmiloj antaux Kristo. Tie vi ankaux renkontos la Prahomon de Krapina. Sed estu atenta! Sciencistoj supo- zas, ke li estis kanibalo. Vera tipo neandertala (kelkaj travivis gxis hodiaux) En la kaverno, kie li logxis sciencistoj trovis ostojn de diversaj bestoj, sed ankaux homajn ostojn - kelkajn iomete karbonigitajn. Krom tio oni malkovris sxtonajn kaj ostajn laborilojn, batalilojn kaj cxirkaux 300 artefaritajxojn.
Krapina estas, ne nur unu el la plej gravaj trovlokoj kaj domoj de la Pra- homo, sed laux legendo ankaux devenejo de cxiuj slavaj opoloj. En la tempo de la Romia regado, cxi tie vivis slava tribo. Lia duko nomigxis Hrvat (Kroato). Liaj belegaj kaj fortaj filoj Cxeh, Leh kaj Meh, nevolonte plu eltenadi la kruelecon de la Romianoj, komencis konspiri kontraux ili. Sed Vilina,ilia fratino,havante sekretan amrilaton kun Romia militestro, amlkasxis al li la planojn de siaj fratoj. Pro tio ili murdis la amanton de Vilina kaj sxi timegante forfugxis en kavernon (kiun la popolo poste nomis al Kaverno de Vilna, laux la malbonfelicxa kanbino). La feinoj, kiuj logxis en kaverno volonte akceptis Vilina. Sxi naskis belegan filon.
Unu tagon sxiaj fratoj apude cxasante vidis sxin ripozantan antaux la kaverno. Ili forportis sxin en la kastelon de Krapina kaj punfrapis sxin enmuri- gante sxin en la turo supre la pordo, kiu gvidas al la korto. Sxia filo ankaux malbonsxance sortis. Iam,kiam la feinoj lasis lin ludi sole per ora pomo,uro en- kuris kavernen,prenis la infanon per siaj kornoj kaj sovagxe kuris tra subtera pasejo gxis la alia flanko de la monto. Vilagxano trovis mortan infanon kaj tie enterigis lin. De tiu tempo tiu loko nomigxas Lepoglava (Belkapo) laux al belega knabo.
La Eomianoj decidis subprenu la ppolon ribelantan kaj murdi la tri fratojn. La Romia militpovo estis tro forta kaj la fratoj devis forlasi sian hejmlandon. Ili iris norden kaj tie fondis tri slavajn landojn: Cxeh Cxehion, Leh Polandon kaj Meh Rusion.
Pri tiuj tempoj rememorigas nin speciala bokalo - tri kunligitaj krucxetoj kiuj simbolsignifas al kunan lukton kaj unuecon de cxiuj slavaj popoloj.
Proksime al Krapina trovigxas la kastelo de Trakosxcxan,fortikajxo preskaux same fabela kiel Neuschvanstein en Germanio, tiu de al freneza regxo Ludoviko Bavara. Cxu frenezaj estis la mastroj de Trakosxcxan, al familio Drasxkovicx mi ne scias, sed fakto estas, ke, kun la familio Zrinski, ili estis la plej fama kroata nobla familio. Ili kontribuis al Kroatio kvar banusojn (vicregxo de Kroatio ene de Atstro-Hungara imperio), du episkopojn, unu kardinalon kaj multnombrajn militestrojn, oficirojn, imperiestrajn kancelarojn, konsilistojn, jugxistojn,ktp. La historio de Trakosxcxan revenigas nin al la 14-a jarcento, kiam Trakosxcxan estis simpla fortikajxo. Pro siaj meritoj la Drasxkovicx familio ricevis gxin de la regxo en 1569. kaj tiel eniris la rondon de ricxaj feudaj familioj. La kastelo restis ilia familia posedajxo dum preskaux kvar jarcentoj. Belege situante sur montpinto en ricxa arbaro, super artefarita lago, gxi konkeris la koron de la familio kaj ili farigxis preskaux sinonimoj. Pruvas kiom Drasxko
vicx sxatis tio, ke por akiri suficxe da mono por renovigi la fotikajxon en la 19-a jarcento, Grafo Juraj VI vendis aliajn siajn proprajxojn: kastelon Klenovik,bienon Cxalinec kaj palacon en Varazxdin.La kastelon reno- vigxis laux neogotika stilo.Hodiaux gxi sxajnas kiel kastelo el mezepokaj tempoj kiuj neniam ekzistis, kiel ia fikcia, imagita konstruajxo en desegnaj filmoj de Disney. Cxiuj turoj kaj bastionoj, orginalaj aux nur kulisoj, finigxas per karakterizaj pintdentoj. Gxis al kastelo oni sekvas spiralan vojeton tra parko kun arboj de ekzotikaj specioj, kiuj speciale dum auxtuno donacas dinamikon kaj kolorecon al la tuta cxirkauxajxo.
En tiu romantika cxirkauxajxo ni MIR-umos, sed ne dum Valentintago, bedauxrinde cxar la mirakla kastelo, klara lageto kaj ekzotika arbaro certe enamigxus nin (se ne al iu, almenaux al gxi mem).
---------------------------------------------------
DIVERSAJ^OJ
----------------------------------------------------
ARI atingas cxiufoje mian e-kesto dufoje, kial?
Cxu vi povas solvi tiun cxi problemon ?
Mi dauxrigadas transsendi ARI en Agora', konferenco Internacia Lingvo Fundapax. Cxu ne estus pli bone ke mi kaj aliaj agorianoj legu ARI rekte en Agora' sen ke vi sendu la tekston en la e-kestojn de Agora'-abonintoj ?
Esperanto Radikala Asocio organizis novan iniciaton.
Cxu vi povas helpi nin rekte aux donante al mi telefonnumeroj de samideanoj disponeblaj kunlabori kun ni ?
Dankon !
>>Guido<<
Saluton Guido ! Finfine vi reagas !
Do, pri la dissendado de ARI vi devas kontakti Axel, fakte li dissendas la informilon al c^iuj nodoj, mi nur redaktas. Mi opinias bona la ideo ke ARI estu ankau' en la konferenco Fundapax de la elektronika bultenejo (BBS) Agora' kaj ties E-arkivo, tiel ankau' la interesataj Agora' E-uzantoj povas koni kaj legi ARI. Sed tamen la "oficialaj nodoj" de nia reto (Alp-Adria E-Reto) devas ricevi ARI rekte en la elektronikan keston pro paktikaj kialoj. Mi memorigas al vi ke nuntempe la Agora' abonintoj kiujn ricevas ARI estas nur tri: mi, vi kaj Marco Bergamini.
Pri telefonnumeroj mi ne povas helpi vin, tamen mi invitas vin
1) raporti de tempo al tempo pri iniciatoj de ERA (Esperanto
Radikala Asocio) kiuj povas havi rilaton al Alp-Adriaj regionoj au' temoj
2) raporti pri via loka agado, ekzemple: kion faras esperantistoj en Treviso ?
3) partopreni en la venontaj Alp-Adriaj renkontig^oj, nome 2a MIRo (Trakosc^c^an, Kroatio), 2a JAAK (Ljubljana, Slovenio) tiel pli bone vi povos koni la E-situacion kaj eventuale trovi kunlaborantojn.
a m i k e
* M a u r o *
Saluton!
S^ajne vi ne ricevis mian lastan mesag^on. Mia nova InterNet adreso estas:
Damir.Malkoc@byte-bbs.fido.hr. Fakte, ne s^ang^ig^is mia adreso sed nur la sistemo de adresado. Mi ankorau' ricevas retpos^ton ec^ se oni uzas tiun malnovan adreson sed tamen aperigu en ARI la novan (c^ar mi ne scias g^is kiam uzeblos la malnova kaj c^ar al mi pli multe plac^as la nova).
G^is!
Damir
----------------------------------------------------
KORESPONDI DEZIRAS
-----------------------------------------------------
Szabo Tamas (Debrecen, Hungario) deziras korepondi, bonvolu sendi mesag^ojn al retadreso:
kiskor@tigris.klte.hu-----------------------------------------------------RENKONTIG^OJ------------------------------------------------------
2a J A A K
JUNULARA ALP-ADRIA KONFERENCO
Estas propono de Anka Vozlic^ okazigi 2an JAAK en Ljubljano anstatau' Trieste, ekde la 28a de aprilo g^is la 1a de majo. Mi interparolis kun s^i pri tio kaj ni konsentis pri Ljubljana. C^u bone por c^iuj ? Anka promesis sendi al mi detalajn informojn, kiujn mi publikigos en la sekvonta ARI.
* M a u r o *- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -
BIODANCA RENKONTIG^O en Trieste la 18-19an de marto, interesatoj en la renkontig^o sin turnu al Mauro.
-----------------------------------------------------
GASTIGADO
-----------------------------------------------------
Mesag^o por Dalibor, Mila, Katarina kaj Rick: Alberto avertas ke li ne povas gastigi g^is la 15a de marto c^ar li forestos, poste eblos.
======================================================
OFICIALAJ NODOJ DE ALP-ADRIA RETO - stato je 26.2.1995
-----------------------------------------------------
lando-urbo nomo retadreso
-----------------------------------------------------
A-Vieno Axel Leitner h9250888@obelix.wu-wien.ac.at
A-Vieno Vanja Radovanovics searado@jupiter.sea.ericsson.se
A-Vieno Dunja Knapp Knapp@aimp.una.ac.at
A-Graz Michael Martin fahrgast@htu.tu-graz.ac.at
I-Triesto Mauro Tauzzi M.Tauzzi@agora.stm.it
I-Treviso Guido Gentile G.Gentile@agora.stm.it
I-Milano Marco Bergamini M.Bergamini@agora.stm.it
I-Bologna Renzo Cherin cherin@deis35.cineca.it
HR-Zagrebo Mea Bombardelli bombarde@cromath.math.hr
HR-Zagrebo Vlado Kamenski kamenski@cirus.dhz.hr
HR-Zagrebo Igor Tomazic itomazic@dominis.phy.hr
HR-Zagrebo Alemka Knapp alemka@phy.hr
HR-Zagrebo Dalibor Seatovic sfdseato@filozof.ffzg.hr
HR-Osijek Damir Malkoc Damir.Malkoc@byte-bbs.fido.hr
Damir Malkoc FIDONET: 2:381/117
SL-Ljubljano Janez Jug Janez.Jug@uni-lj.si
H-Budapes^to Lariko Golden golden@osiris.elte.hu
H-Szombathely Monika Molnar matszii@fs2.bdtf.hu
H-Debrecen Attila Salga asalga@tigris.klte.hu
-------------------------------------------------------Fino
--------------------------------------------------------