Estas bonvena volontulo, kiu povos anstatauxi min por transsendi ARI-on de sia e-posxtkesto en konferencon Lingvo Internacia, mi donus al li la necesajn informoin kaj konsilojn...Bonvolu skribi al mi. Dankon.
>>Guido<<
----------------------------------------------------
26.4.95 * ALP-ADRIA RETINFORMILO * n. 21
----------------------------------------------------
---> Vlado redaktas kaj dissendas <---
Kunlaboris:
"multaj" konataj kaj nekonataj esperantistoj de nia kara Alpe-adria regiono
-----------------------------------------------------
Saluton gekaraj !
Do, eble vi jam rimarkis ke iu "Vlado" transprenis rolon de redaktoro Mauro kaj de dissendanto Lulu. Simple ili ne povas plu plenumi siajn taskojn kaj mi volonte unujare redaktorumos AARI-on.
Mi esperas ke mi plenplenumos tiun taskon kun via helpego. Kaj nome de cxiuj nodoj mi kore dankas al Mauro kaj Lulu por laborego flanke de ili. D A N K O N ! ! !
Nun cxion denove dependas de nodoj, fakte de nia kuna kontribuemo.
Bonvenataj estas iun ajn artikoletojn. Ekde informoj pri novaj renkontigxoj gxis propraj poemoj aux tradukajxoj. Aux raportoj pri pasintaj renkontigxoj. AARI-22 jam "sopiregas" al raportoj pri MIRo, IJF,JER kaj eble pri Alpe Adria esperanta konferenco en Szombathely.Artilokoj (mia propono) povus esti ankaux elcxerpitaj el "TEJO Tutmonde" aux aliaj esperantaj informiloj aux gazetoj.
Budapesxtanoj povus elcxerpi kelkajn informojn el EVENTOJ, zagrebanoj el Tempo aux Intertempo; triestanoj el informilo el Trieste kaj tiel plu. Cxu ne? Reagoj bonvenaj!!!
Ek' al labor'!!!
Kaj ankoraux grava informo: artikolojn devus atingi min gxis 12.05.1995.
v i a
* V l a d o *
----------------------------------------------------
NOVAJ NODOJ:
-----------------------------------------------------
Aligxo de Sinisa Bronic!
Jes, jes mi volas
aboni gxin, ricevi gxin
gxui gxin, admiri gxin
enprofondigxi en gxi
eliri el gxi
kaj gxin, eble, ne forgesi.
Bonvenan al la AARI kaj dauxru kun poeziaj tekstoj!
Vlado!
----------------------------------------------------
KOMUNIKOJ
-----------------------------------------------------
Slovena Esperanto-Junularo
Tavcarjeva 2/1
p.p. 401
SLO-61001 Ljubljana
SLOVENIO
Al:
- JAAK organizoj
- TEJO estraranoj: Klaus Dahmann
(landa agado, aktivula trejnado)
Thomas Pusch (informado)
- ARI
Ljubljana, 4a de Marto 1995
Lau' interkonsento dum la 1a JAAK en Zagreb 1994 ni organizas
2-an J A A K
inter 19.05.1995 - 21.05.1995
en LJUBLJANA
S L O V E N I O
Po du delegitoj el c^iu landa asocio de Alp-Adria regiono rajtas partopreni sub sekvaj kondic^oj:
- c^iujn surlokajn kostojn transprenos SEJ
- vojag^kostojn kaj eblajn kromajn kostojn transprenos la
delegitoj respektive iliaj landaj asocioj
Log^igo estas organizata c^e privatuloj. Kunsidojn oni okazigos en ejoj de Esperanto Turisma Societo, Tavcarjeva 2/1, Ljubljana.
JAAK komencig^os vendrede 19.05.1995 je la 12.00 horo. Pro tio oni atendas ke c^iuj alvenu g^is tiam. C^iukaze nepre anoncu la ekzaktan horon de via alveno por ke ni atendu vin en la stacidomo.
Alig^ilojn ni akceptas g^is la 30an de aprilo 1995.Tiuj, kiuj ne alig^os g^ustatempe, devas mem prizorgi tranoktadon.
Kunportu alig^ojn, kalendaron, raportojn pri via organizo ktp.
Por alig^oj au' eblaj demandoj kontaktu nin:
- c^e la supra adreso au' telefono: +386 61 315198 inter la
9a kaj 12a horo labortage
- c^e Anka Vozlic^, telefono: +386 61 325612
- retpos^te: janez.jug@uni-lj.si
Sincere salutas vin en la nomo de SEJ
Olga Perhaj
-----------------------------------------------------
Libroservo "Orbis pictus"
Via Leghissa 6
34131 Trieste, Italio
TEL: ++39 40 767875
FAX: ++39 40 763158
Busvojagxo al UK
( 14.07 - 01.08.1995.)
Plej esperanta, plej internacia, plej kultura kaj plej senkrokodila buso ekveturos la 14a de julio el Triesto (Italio) direkten al 80a UK en Tampere.
Enbusos esperantaj aktivuloj el deko de landoj inter kiuj ankaux verkistoj, tradukistoj, kantistoj, aktoroj kaj krome: novaj esperantaj eldonajxoj prezentataj survoje. La buso atingos Finnlandon pramsxipe ( de Gdansk ) kaj revenos tra Baltaj landoj.
Laux itinero kaj ekveturado gxi tauxgas por atingi 8 diversajn antaux- kaj post-UK-aj arangxoj.
Organizantoj de la vojagxo estas Vojagxoficejo "Espertur" el Budapesxto kaj Libroservo "Orbis pictus" el Triesto.
Pliaj informoj donas Visxnja Brankovicx ( adreso supra ).
Danke kaj elkore Visxnja Brankovicx.
Dankon Visxnja! Vlado.
----------------------------------------------------
ALP-ADRIAJ RENKONTIG^OJ
-----------------------------------------------------
29-07 aprilo TEJO-KER Seminario, Budapes^to, temo:
La malplimultoj de Europo
06 -07 majo E-Informtablo, Triesto
13a majo Tutslovena E-rekontigxo, Celje
19-21 majo 2a JAAK (Junulara Alp-Adria Konferenco)
en Ljubljana
15-22 julio 68a SAT-kongreso, Maribor, Slovenio, c^eftemo:
Tolero al minoritatoj
15-22 julio Junulara Landlima Internacia Arangxo, Maribor
informacioj: tel/fax: ++386 62 221371.
Arangxo estas kadre de 68a SAT-kongreso.
8-14 augusto 3a MEJS kaj IJS, Tata, Hungario, temo:
Junularo kaj ekologio
14-24 augusto 4a MELA, memzorga lagumado, proksime de
Budapes^to
15-27 augusto Aktivula trejnseminario de TEJO, Hras^c^ina-
Trgovis^c^e, Kroatio
--------------------------------------------------------
EL TEJO TUTMONDE
---------------------------------------------------------
IS cxi foje okazis en Tubingen, suda Germanio+++ Temis pri rubo sed la
allogaj programeroj estis aliaj+++ populara estis prelego pri la klingona lingvo kiun parolas malamikaj eksterteranoj+++ kajto allogis amasan publikon +++malamikaj estis rilatoj inter esperantistoj kaj la gastejestroj+++ noktmeze oni ne rajtas brui+++ Dusxejo fermigxis je la nauxa matene+++ televido raportis pri "novjara festo de la tubinga esperanto-klubo+++
Denove elsandas esperante Radio Sarajevo+++la cxiusemajnaj elsendoj okazas en la nokto inter merkredo kaj jxauxdo laux la mezeuxropa tempo+++ frekvencoj estas 7105 kHz kaj 612 kHz+++ kontaktu kaj kuragxigu fakse+++ Esperanto-fako de Radio Sarajevo ++387 71 455 141, Esperanto-ligo de Bosnio-Hercegovino ++387 71 445 855 +++
A L V O K O !!?!!
Malkasxu vianj talentojn!
Por la prelegoj kaj la distra programo (muziko, teatrajxo, laborgrupoj ktp) de niaj seminarioj kaj kongresoj ni intencas kolekti la geniojn de nia movado pri plej diversaj temoj: de Asteriksologio al formikologio, de oceanografio al friponologio ...
Ne hezitu plenigi kaj sendi la suban slipon. Vi tiel eniros liston de eblaj prelegantoj kaj kontribuantoj, al kiu la organizantoj de la diversaj renkontigxoj povos cxerpi por sia programado. Aligo al la listo implicas neniun devigon: gxi nur signifas, ke vi povos esti petita kontribui al iu E-arangxo.
Plenigante la slipon, specifu krom la fako ankaux vian specialigon kaj la nivelon.
Ekzemple jene:
Fako: kuracisto muziko geologio
Specialajxo: infankuracado gvidado de koruso minado
Nivelo: studento spertulo doktoro
Por la nivelo, elektu inter: doktoro, diplomito, studento kaj spertulo.
Krom friponologio, speciale bezonataj por la tuja estonto estas fakuloj pri ekologio (pro TEJO/KER seminario en 1996) kaj muziko.
Sed fakte cxiuj fakoj interesas nin. Do ne estu modesta ... aligxu.
Familia nomo:________________________________
Persona nomo:________________________________
Adreso:______________________________________
_____________________________________________
Lando:_______________________________________
Telefonnumero (kun landa kodo)_______________
Naskigxtago (tt/mm/jj)_______________________
Fako:________________________________________
Specialajo:__________________________________
Nivelo:______________________________________
La slipon sendu al: Anand Roggero, Via G.Volante 16, I-10133 Torino, Italio tel: ++39 11 6612906 kaj fax: ++39 11 3190271.
======================================================
OFICIALAJ NODOJ DE ALP-ADRIA RETO - stato je 24.3.1995
-----------------------------------------------------
lando-urbo nomo retadreso
-----------------------------------------------------
A-Vieno Axel Leitner h9250888@obelix.wu-wien.ac.at
A-Vieno Vanja Radovanovics searado@jupiter.sea.ericsson.se
A-Vieno Dunja Knapp Knapp@aimp.una.ac.at
A-Graz Michael Martin fahrgast@htu.tu-graz.ac.at
I-Triesto Mauro Tauzzi M.Tauzzi@agora.stm.it
I-Treviso Guido Gentile G.Gentile@agora.stm.it
I-Milano Marco Bergamini M.Bergamini@agora.stm.it
I-Bologna Renzo Cherin cherin@deis35.cineca.it
HR-Zagrebo Mea Bombardelli bombarde@cromath.math.hr
HR-Zagrebo Vlado Kamenski kamenski@cirus.dhz.hr
HR-Zagrebo Igor Tomazic itomazic@dominis.phy.hr
HR-Zagrebo Alemka Knapp alemka@phy.hr
HR-Zagrebo Dalibor Seatovic sfdseato@filozof.ffzg.hr
HR-Zagrebo Ivica Ivaci Ivica.Ivaci@public.srce.hrHR-Zagrebo Ivica Ivaci iivaci@oleh.srce.hr
HR-Zagreb0 Sinisa Bronic sinisa.bronic@public.srce.hr
HR-Osijek Damir Malkoc Damir.Malkoc@public.srce.hr
HR-Osijek Damir Malkoc dmalkoc@oleh.srce.hr
HR-Rijeka Sanja Baric sanja@law.pravri.hr
SL-Ljubljano Janez Jug Janez.Jug@uni-lj.si
H-Budapes^to Lariko Golden golden@osiris.elte.hu
H-Budapes^to Nora hallo372@osiris.elte.hu
H-Szombathely Monika Molnar matszii@fs2.bdtf.hu
H-Debrecen Attila Salga asalga@tigris.klte.hu
b