Subject: Re: rebato al Kohl
Sender: owner-rebato-l@netcom.com
Precedence: list
Edmund.Grimley-Evans@cl.cam.ac.uk lastatempe citis "porgazetaran deklaracion" de
Ursula NIESERT respondante la komenton de la germana federacia kanceliero Kohl.
Tiu deklaracion impresis min bone, sed mi havas du malgrandajn komentojn:
> Esperanto-movado: "Kalumniataj per la germana kanceliero"
Cxu ne "DE" aux "FAR" la kanceliero? Aux cxu eble Kohl estas nur instrumento.
(Nu, germanoj foje nomas lin la "lum-ampulo", cxu ne...) Pli serioze:
<<
La internacia Esperanto-movado de pli ol 100 jaroj insiste subtenas pacon
kaj inter-
kompreni^gon inter la popoloj de la mondo, per rimedo de la internacia lingvo
Esperanto.
>>
Eble estus pli bone ellasi la frazeron "per rimedo de la internacia lingvo
Esperanto". Ofte ne-Esperantistoj ridas pro la "naiveco" de E-istoj, cxar oni
supozas, ke ni kredas, ke Esperanto per si mem povus magie krei mondan pacon kaj
amikecon. Oni povus aldoni ion kiel: "La ideo de Esperanto bazigxas sur la jena
principo: Uzi neuxtralan lingvon, anstataux lingvon de iu granda lando, esprimas
respekton al aliaj kulturoj kaj lingvoj."
Gary Grady