Message-Id: <9505241527.AA04463@cyclone.ERE.UMontreal.CA>
To: Edmund.Grimley-Evans@cl.cam.ac.uk
Cc: rebato-l@netcom.com
In-Reply-To: <9505241259.AA29253@nene.cl.cam.ac.uk> (Edmund.Grimley-Evans@cl.cam.ac.uk)
Subject: Re: rebato al Kohl
Sender: owner-rebato-l@netcom.com
Precedence: list
Anta^u sekundoj Ursula NIESERT (Freiburg/Frajburgo) faksis al mi jenon.
^Si petis min "komuniki tion en la komputila reto kaj instigi
protestojn al la koncernaj germanaj ambasadejoj".
Gxis tie mi konsentas, sed...
Pro tio ni konsideras kiel insulton kaj kalumnion kontra^u kultura
minoritato, se kanceliero Kohl distordante ^ciujn faktojn prenas
^guste Esperanton kiel sinonimon de centralismo kaj
kulturniveligo. Tiel li diskriminacias - supozeble nescie, tamen ne
senkulpe - grupon de la mondlo^gantaro, kiu ampleksas pli ol tri
milionojn da homoj.
Tian reagon mi konsideras tute troiga kaj nenecese ofenda. Mi ne scias,
cxu aliaj esperantistoj sentas sin anoj de kultura minoritato; mi certe
ne konsideras min tia. Mencii iun ajn nombron por la grando de la
esperantistaro estas ege dangxere - facila kritikpunkto, cxar la
nombro ne estas pravigebla. Kaj GEA devus tre bone scii, ke la
plimulto de la germanoj, do supozeble ankaux la kanceliero, scias
nenion pri la celoj de la Esperanto-movado. Lia eldiro do fontas el
nescio, al kiu oni reagu per klerigo, ne per ofendo.
Helmut Kohl sen ia dubo ja havas demokratiajn principojn kaj li
elstare servis al libereco kaj demokratio. Des pli li pripensu, ke
anta^u 50 jaroj, sub nazia re^gimo, Esperanto esti karakterizita per
similaj vortoj kaj fine malpermesita. Ekde 1936 Esperanto-parolantoj
Cxu vere "per similaj vortoj"? Se mi bone memoras, la oficiala kialo
por la malpermeso estis, ke la Esperanto-movado estis kontrolata
de aliaj (malamikaj) sxtatoj. La kialo certe ne estis, ke esperantistoj
volas kulturan unuecigon; tion ja planis la nazioj, kompreneble
per disvastigo de la germana kulturo (aux pli precize la nazia
ideo pri germana kulturo).
Sxajne mi devas unue sendi protestleteron al GEA...
-------------------------------------------------------------------------------
Konrad Hinsen | E-Mail: hinsenk@ere.umontreal.ca
Departement de chimie | Tel.: +1-514-343-6111 ext. 3953
Universite de Montreal | Fax: +1-514-343-7586
C.P. 6128, succ. A | Deutsch/Esperanto/English/Nederlands/
Montreal (QC) H3C 3J7 | Francais (phase experimentale)
-------------------------------------------------------------------------------