From: Edmund.Grimley-Evans@cl.cam.ac.uk
Date: Wed, 31 May 1995 13:13:04 +0100
Message-Id: <9505311213.AA03092@nene.cl.cam.ac.uk>
To: rebato-l@netcom.com
Cc: Edmund.Grimley-Evans@cl.cam.ac.uk
Subject: la klingona en brita televido
Sender: owner-rebato-l@netcom.com
Precedence: list
Mi notis en mia kalendaro, ke je 1995-06-03 (sabato, post tri tagoj) io
pri la klingona aperos en brita televido en la programo "Take Over TV"
de Channel 4. ^Cu iu povas konfirmi tion, doni pli da detaloj, a^u
almena^u diri, je kioma horo programo kun tiu titolo dissendi^gos?
(Mi intencas esti en Parizo tiam; mi esperas, ke iu raportos pri tiu
programo, se ^gi okazos.)
Edmundo