Message-Id: <199505312334.TAA04616@uhura.cc.rochester.edu>
Subject: Re: WIRED - "alkupli^gu"
To: rebato-l@netcom.com
Mi jxus lastatempe acxetis gxin, kaj gxi ja enhavas tre mallongan
(kaj malgrandan) mencion pri la "Alkupligxu!" sur la kovrilo. Ne
havante la revuon cxemane, mi ne povas diri, en gxuste kiu pagxo gxi
aperas -- sed ie en la kelkaj unuaj pagxoj aperas io simila al (mi ne
memoras lauxvorte): "On the cover: [...] Esperanto translation by Acme
Translation Group, Inc." Evidente, cxiumonate aperas sur la kovrilo la
frazo "Get wired!", tradukita en iun neanglan lingvon. Sed pri tio mi
ne certas. Bedauxrindas, ke la eldono ne havas pli da informo pri la
lingvo -- kiam mi trovis gxin en la gazetvendejo, mi freneze trafoliumis
gxin por informo pri ni lingvo, sed cxagrene tio ne troveblas. :(
Malkupligxinte, ;-)
- Hoss
- --
H. Y. Firooznia -- http://www.cif.rochester.edu/users/hoss/home.html
***********************************
Karaj Amikoj!
Mi devas konfesi ke *mi* kulpas pri la traduko koncerna. Hoss prave asertas
ke cxiumonate trovigxas ia traduko ekzotika de la slogano "Get Wired!". Laste
aperis sanskrita kaj norvega tradukoj. Reprezentanto de loka tradukfirmao
kontaktis min petante mallongan frazeton Esperantan. Tio cxi estas pli-malpli
ofta afero-- jen kaj jen min kontaktas uloj de televidprogramoj aux kunveno-
planantoj aux verkistoj ktp.-- sed cxitiu firmao proponis *monon* pro la
koncerna tradukajxo! Nu ne temas pri granda sumo-- sed $25 kontraux *unu vorto*
estas bona salajro, cxu ne? [Se oni nur dungus min je la jena salajro kiel
romantradukiston!]
Kvankam la koncerna mencio tute ne indas rebaton, eble ni povus sendi afablajn
leterojn sugestante artikolojn pri E-o en la Reto, E-o kiel mondskala
komunikilo, E-o kaj lingvaj bariloj, ktp.
Samideane salutas vin
Miko Sloper.