Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
ven 14 mar. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Lingua internazionale Fundapax
Agora' Internet - 7 giugno 1995
Kohl-citajxo: unua bilanco

To: rebato-l@netcom.com

From: ELNA

Sender: owner-rebato-l@netcom.com

Precedence: list

------- Forwarded Message

From: umatthia@urz-mail.urz.uni-heidelberg.de (Ulrich Matthias)

Newsgroups: soc.culture.esperanto

Subject: Kohl-citajxo: unua bilanco

Date: Fri, 2 Jun 1995 17:48:24 GMT

En Germanio la 23an de majo pluraj radiostacioj raportis pri

la Kohl-citajxo "Ni ne volas Esperanto-Euxropon ...", kaj la

germana gazetara agentejo dpa dissendis tri artikolojn en kiuj gxi

estis menciita. La postan tagon multegaj gazetoj aperigis

tiujn artikolojn kun la citajxo, i.a. Franfurter Rundschau,

Handelsblatt, Stuttgarter Zeitung, Rheinpfalz, Berliner Morgenpost,

Hamburger Abendblatt; Berliner Zeitung ecx titolis la artikolon per

grandaj literoj "Helmut Kohl: Wir wollen kein Esperanto-Europa".

Pro tuja faksa reago fare de Frank Stocker la 25an de majo dpa

dissendis deklaron de GEA. Gxin aperigis la 26an de majo

i.a. Frankfurter Allgemeine (dankon al Diana pro la represo

en la reto!), Stuttgarter Zeitung kaj die tageszeitung.

La 31an de majo Frankfurter Rundschau aperigis legantleteron

de mi, kaj Berliner Zeitung promesis fari la samon en la venontaj

tagoj. Do, la citajxo de Kohl donis bonajn sxancojn diskonatigi

la verajn celojn de Esperanto.

Fine menciindas, ke Kohl ankoraux ne respondis al personaj

leteroj kiujn li jam la 25an de majo ricevis de mi kaj de aliaj.

Eble tio ankoraux venos. Laux informoj de Alois Meiners

(intertempe forpasinta esperantisto) Helmut Kohl iam respondis

al leteroj de s-ro Hoenig el Stuttgart (95-jara, se li ankoraux

vivas), esprimante tre malfavoran opinion pri Esperanto.

Ulrich Matthias, gazetara arkivo de GEA

- --

sbelant@cello.gina.calstate.edu-------------------------> Steve Belant

I communicate worldwide in an __ _ _ __ _ _ _ ___ _ |Mi komunikas monde

international second language|_ (_ |_)|_ |_)/_|| | / |internacidualingve

allowing us all to relate | |__._)| |__| | || | | _/ |allasante al cxiuj

to one another as equals. |_____________________________|ni rilati egalule.

Info & Free Mail Course: or ftp ftp.netcom.com /pub/el/elna

------- End of Forwarded Message

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail