Deklaro pri lingva kaj kultura diverseco en la Eûropa UnioAkceptita esperantlingve de la Eûropa Esperanto-Unio en sia dua kongreso en Parizo, 2-6 junio 1995, kun pli ol 500 partoprenantoj el 24 landoj.
Chiu lingvo kaj kulturo esence havas egalan valoron. Konservado de kultura kaj lingva diverseco estas antaûkondicho por sana kaj paca internacia kunvivado.
En la landoj de la Eûropa Unio la bezono garantii egalrajtecon de chiuj lingvoj kaj kulturoj estas aparte evidenta. Intensa internacia kunlaboro unuflanke pozitive antaûenigas internacian komprenighon, sed aliflanke la evoluo ankaû povas minaci diversecon pro tendencoj al centrigismo kaj kultura unuformigo. En tiu chi kunteksto ni sentas ke la lingvoproblemo estas aparte akuta kaj bezonas seriozan kaj novpensan atenton. Por ebligi unuecon en diverseco ni proponas Lingvopolitikon por Multkultura Eûropo.
La lingvoproblemo ludas gravan rolon en la kontaktoj aû nekontaktoj inter la civitanoj de la Eûropa Unio, estas konstanta partoprenanto en la kunsidoj de la Unio kaj cheestas en la chiutaga laboro de la institucioj. La demando pri la lingvoj levighas en multaj kuntekstoj. Aktualaj demandoj estas ekzemple:
- kiu lingvo aû kiuj lingvoj estu uzataj sur la planata eûropa mono?
- kiulingve la Eurocorps-trupoj ricevu siajn ordonojn?
- kiel aliri la demandon pri la lingvoj en pligrandighanta Eûropa Unio?
Por plene respekti la lingvan kaj kulturan diversecon kaj egalrajtecon de chiu lingvo en la eûropa kunlaboro kun apliko de la principo de subsidiareco en la lingva kampo, ni vidas du alirojn:
1. chiama paralela uzo de chiuj lingvoj;
2. uzo de unu lingvo kiel internacia komunikilo.
Neniu nacia lingvo povas daûre plenumi la rolon de sola komuna lingvo sen endangherigi la lingvan kaj kulturan diversecon kaj ech la politikan stabilecon de la Unio. Neûtrala, demokratie akceptebla solvo povas esti nur la latina lingvo aû internacia planlingvo - kia estas la internacia lingvo Esperanto - speciale ellaborita por egalrajta internacia komunikado sen minaco al lingva diverseco.
Ni subtenas la strebojn al plurlingveco, sed konstatas ke la nuna politiko kun dek unu laborlingvoj, kvankam subteninde strebanta al lingva egalrajteco, ne kapablas atingi sendiskriminacian lingvouzadon. Praktike superregas iuj lingvoj en la eûropaj institucioj same kiel en la lingvoinstruado. Uzo de internacia planlingvo ebligus egalan pozicion de chiuj lingvoj. Tiel atingeblus vera lingva diverseco. Ne plu necesus limigi la lernadon de fremdaj lingvoj al iuj superregaj lingvoj, sed eblus libera elekto de lingvoj - la lingvoj de najbaraj landoj aû aliaj pro speciala intereso.
Tial, kvankam konsciaj pri la grandaj komencaj malfacilajhoj kaj pri la neceso de transiraj aranghoj, ni konsideras la uzon de internacia planlingvo la sola realisma maniero por garantiado de la lingva kaj kultura diverseco.
Pro tio ni volas atentigi pri la neceso:
- efektivigi eksperimentojn sub rigora scienca kontrolo pri diversaj utiligebloj de internacia planlingvo (en lernejoj, universitatoj, eûropaj institucioj ktp);
- serioze pristudi la diversajn kontribuojn, kiujn povus fari internacia planlingvo por la malpezigo de la lingvoproblemo laû mallonga, mezlonga kaj longa perspektivoj, kun speciala atento al la atingoj de la Esperanto-movado;
- starigi altrangan stud- kaj labor-grupon pri la Lingvopolitiko por Multkultura Eûropo, por serioza pritrakto de la lingva problemo.
ifficoltà iniziali e della necessità di misure transitorie, noi consi