Sender: owner-rebato-l@netcom.com
Precedence: list
------- Forwarded Message
Mi memoras la filmadon de la programo kiun menciis Edmundo. La filmistoj
pasigis multan tempon kun Esperantistoj kaj faris multajn intervjuojn kun
gravuloj el Esperanto-Asocio de Britio, kaj ankaux kun unu-du membroj
de Junularo Esperantista Brita (oni min intervjuis kaj ankaux iun alian
personon kies nomon mi forgesis).
La du homoj sxajnis tre favoraj al Esperanto kompare kun, ekz-e
fiInterlingua, mi do atendas programon por ni tre publice utilan.
Cetere, kiom el vi uzas Compuserve? Mi unu-du foje parolis kun Rik Dalton,
Esperantisto kiu uzas tiun servon, kiu konsternigxas ke tre parolantoj
de Interlingua plensxtopas la sistemon pro propogandado kontraux Esperanto,
kaj, laux li, tre efike. Eble iu persono kiu spertis la samon dezirus
helpi al li kontrauxi tian mispublicon? Mi havas liajn detalojn se iu
interesigxas...
Martin Morris
- -------------------------------------------------------------------------------
Martin Morris, Davy Faraday Research Laboratory, - o -
The Royal Institution, 21 Albemarle Street, LONDON, W1X 4BS | |
Tel: (0171) 409 2992 E-mail/retposxto: martin@ricx.ri.ac.uk /___
------- End of Forwarded Message