des RFINLAND@YLE.MAILNET.FIRadioelsendoj en Esperanto
Mi deziras esprimi mian gxojon pro via intenco dissendi programon en esperanto. Mi esperas ke vi daurigu ecx post la kongreso de UEA.
Mi estas estrarano de ERA ("Esperanto" Radikala Asocio).
ERA elsendas per Radikala Radio en Italio por la politika agado por Esperanto kaj por Esperanto en lernejoj (sukcese!). Estus tre bone kunlaborado inter Finna Radio kaj Radikala Radio. Jam estas kunlaborado kun Radio Varsovio, Radikala Radio ofte reelsendas gxin.
Se la afero interesas vin, bonvolu skribi al: E.R.A.@agora.stm.it
aux, pli bone al: D.Tutino@agora.stm.it
Davide Tutino estas redaktoro de la programo en R.R.
Mi sendos al vi raportojn de auxskulto...
Gxis !
GENTILE Guido
via Pasubio, 27
IT 31100 Treviso
ITALIO
E-posxto: G.Gentile@agora.stm.it