To: Edmund.Grimley-Evans@cl.cam.ac.uk
Date: Thu, 3 Aug 1995 14:59:25 CET-1CST
...
From: umatthia@urz-mail.urz.uni-heidelberg.de (Ulrich Matthias)
Subject: Artikolo en Frankf. Rundschau: bilanco
Date: Thu, 3 Aug 1995 14:41:39
La artikolo "Senlingva en Euxropo aux: Nacia vanteco gvidas
al Babilono" de Rainer Brechtken en la jxurnalo
"Frankfurter Rundschau" (14.7.95) vekis viglan diskuton ne nur
en tiu cxi novajxgrupo, sed ankaux en "Frankfurter Rundschau"
mem. La 20an de julio aperis legantletero de d-ro
Erwin Vetter, baden-virtemberga ministro kaj komisiito de la
federaciaj landoj pri la germana lingvo en la EU. Vetter pledas
por plurlingveco kaj agnosko de malpli grandaj lingvoj:
"Gxuste cxar nuntempe cxiu - pli aux malpli bone - parolas la
anglan, devas esti tasko de la kultura politiko subteni la
aliajn lingvojn, precipe ankaux en la lerneja instruado."
La postan tagon aperis legantletero de mi subskribita per
"Esperanto estas kvinoble pli facila ol la angla", kaj la 29an de
julio FR aperigis legantleteron de Edmund Grimley-Evans kun
la titolo "Inkluzive de Esperanto". Edmundo tie mencias siajn
pozitivajn spertojn kun Esperanto kaj pledas por scienca esplorado
de cxiuj eblaj solvoj de la lingvoproblemo inkluzive de Esperanto.
(Gratulon, Edmundo, estas agrable vidi, ke reaga servo pere de
nia novajxgrupo povas sukcesi!)
Samtage alvenis cxe mi respondo de s-ro Brechtken al persona
letero. Li ne respondis mian cxefan demandon, sur kiaj spertoj
aux esploroj li bazas sian negativan jugxon pri Esperanto,
sed simple klarigas, ke pro sia disvastigxo la angla havas
la plej grandan sxancon farigxi komuna euxropa lingvo. Krome li
afable rimarkigas, ke li komprenas mian pledon por Esperanto,
cxar li mem iam lernis la latinan kaj do "scias ke ankaux morta
lingvo povas esti alloga". Mi respondis al li, ke tiu komparo
ne tute kontentigis min...
Ulrich