Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
lun 20 mag. 2024
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Lingua internazionale Fundapax
Gentile Guido - 4 agosto 1995
E-o EN RADIO-1-: VARBILO + ALIGXILO

AERA Amikaro de Esperanto en RAdio

Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj,

sekretario pri AERA (provizora):

Bruno MASALA

2 rue des Vignes

F - 57530 COINCY

tel: [33] 87 76 63 94

fax: [33] 87 32 03 00

kasisto:

Eric LAUBACHER

1 rue des Vosges

F - 78180 MONTIGNY-le-BRETONNEUX

retposxto: ericl@frmug.fr.net

- pcxk: 1 399 87 R PARIS

- UEA: osie-h

kotizoj:

egalvaloro de 25 posxtmarkoj por enlanda letero

AERA Amikaro de Esperanto en Radio celas kunigi la fortojn kaj helpemon de esperantlingvaj radio-auxskultantoj, serve al tiu grava kultura rimedo:

RADIO

* Por defendi la interesojn de tutmondaj radio-auxskultantoj

* Por kontribui al progreso de parola Esperanto-kulturo

* Por esti regule informita pri frekvencoj kaj adresoj de radio-stacioj

* Por disvolvigi rilatojn inter radiofonio kaj gazetaro

Petu dosieron (informilo/aligxilo, frekvencaro, adresaro) per simpla letero al:

Bruno MASALA - AERA

2 rue des Vignes

F - 57530 COINCY

Francio

fax: [33] 87 32 03 00

AERA funkciigos plurajn servojn:

1) eldonado de konstante gxisdatigitaj informiloj pri frekvencoj, horaroj, adresoj kaj priskriboj de radio-stacioj kaj programoj (senditaj al membroj de AERA, al gazetoj kaj radio-stacioj);

2) diskonigo de la eblecoj, intereso kaj graveco de radio-auxskultado kaj instigo al artikolado pri radio en gazetoj (ekz per premio por verkinto);

3) helpo al esperantistaj organizajxoj uzi la informservon de radio;

4) helpo al radio-stacioj kaj instigo al radio-redaktoroj kunlabori.

Por plenumi cxi tiujn servojn bezonatas:

* sekretariaj kaj eldonadaj elspezoj

(kiujn pagos la kotizoj);

* helpemaj kunlaborantoj

(por informi pri siaj spertoj kiel auxskultanto; zorgi pri dissendo de la informiloj; rilati kun stacioj, gazetoj, ktp.)

AERA funkcios kiel agadgrupo en OSIEK, Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj.

Tiu asocio celas, krom organizi regule konferencon, kreadon de rimedoj serve al Esperanto-kulturo.

De kvin jaroj, gxia unua servo estas premio por fakaj verkoj esperantlingvaj, pagita pere de la kotizoj por la premio.

Amikaro de Esperanto en RAdio estos dua servo de OSIEK.

Pere de la kotizoj por AERA, la kasisto de OSIEK pagos la elspezojn de aprobitaj kunlaborantoj de AERA, kaj, estonte, premiojn por plej bonaj artikolistoj pri radio, por radio-stacioj kaj radio-redaktoroj, ktp.

Jam pluraj Amikoj de Esperanto en Radio ekkomencis kunlabori: Girolamo Lucchetta, Floréal Martorell, Marcelo Luiz Brasil, Bruno Masala, Josef Lechermeier... Viaj aligxo, sugestoj kaj helpo estas tre bonvenaj.

Modesta kotizo, komuna servo.

La kotizo estas egalvaloro de 25 posxtmarkoj por plej ordinara letero en la lando de la membro (do, ne internacia letero).

Ekzemple:

Francio: 25 x 2,40 = 60 FRF;

Germanio: 25 x 1 = 25 DEM.

Bonvolu kalkuli gxin vi mem (kun klara indiko, kiom kostas posxtmarko por sendi ordinaran leteron en via lando, eventuale menciante la egalvaloron en guldenoj).

Plej simple estas pagi gxin al la UEA-konto osie-h.

Eblas ankaux pagi gxin al la posxtcxekkonto de OSIEK n. 1 399 87 R PARIS, aux al iu ajn komitatano de OSIEK.

Tiu kotizo pagos:

* cxiujn sekretariajn elspezojn por rilati kun radio-stacioj, gazetoj, ambasadejoj, ktp;

* la konstantan gxisdatigon kaj dissendadon de AERA-informiloj;

* kaj, estonte, premiojn por verkintoj pri radio, por radio-redaktoroj kaj radio-stacioj.

Cxiu Amiko de Esperanto en Radio ricevos regule la AERA-informilojn t.e.:

* la kompletan adresaron cxiujare;

* la horaro-frekvencaron 3 foje dumjare (en sep, dec kaj mar).

KION FARI PLI KAJ PLU ?

Unue, plej gravas la auxskultado mem: jen ofta jen foja; jen lerncela jen distrocela.

Due, ni memoru ke stacioj bezonas konstantan subtenon: t.e. leterojn, posxtkartojn, faksojn, gazetojn, kasedojn kaj diskojn, cxiuspecajn materialojn, ktp.

Krom tio, kiel helpi Esperanton en Radio? kiel kunlabori kun radio- stacioj? kiel diskonigi radio-auxskultadon?

Tre gravas diskonigi siajn spertojn, ekz pri radio-aparatoj, jen pri DX-aventuro, jen pri simpla kurt- aux mezonda auxskultado, jen pri satelita ricevado.

Amikoj de Esperanto en Radio cxiam kaptu la okazon montri kaj auxskultigi al siaj konatuloj.

AERA ne prizorgos propran gazeton, sed strebos aperigi en cxiuj gazetoj artikolojn pri radio-stacioj kaj radio-auxskultado. Do, amikoj

de E-o en Radio verku pri siaj spertoj, teknikaj aux kulturaj, rilate al Radio.

Kompetentaj personoj konigu sin petante aligxon kaj aperon de sia nomo en la AERA-adresaro.

Gravas peti gazetojn aperigi frekvencaron kaj horaron de radio- stacioj.

Por kulturaj gazetoj, oni povas verki recenzon pri la programoj de sia plej sxatata stacio, ekz. oni povas rakonti la rolon de loka dulingva Esperanto-programo en sia esperantigxo.

Amikoj de Esperanto en Radio povas varbi aliajn amikojn, fotokopiante kaj donacante la AERA-informilojn, precipe la frekvencaron.

Pere de la adresaro, cxiu povu trovi la helpopretan personon.

Oni rajtas, kaj tio indas, mem fotokopii la AERA-informilojn kaj disdonaci ilin, dum kongresoj, renkontoj, al siaj sxatataj gazetoj.

Aldone, AERA bezonas kunlaborantojn por prizorgi sian membraron.

Skribi al ambasadejoj kaj al estroj de radio-stacioj kiam aperas, aux malaperas, esperantlingva radio-stacio estas ankaux tre bona iniciato.

Persatelitaj auxskultantoj povas vendi kasedojn de registritaj elsendoj: ili konigu sin cxe regionaj kaj naciaj Eo-gazetoj kaj movadoj.

kaj tiel plu ... viajn sugestojn kaj ideojn sendu al aliaj AERA- membroj kaj al gazetoj.

ALIGXILO

Mi, s-ro/s-ino, ..................... ............... ,

(pli ol 16-jara),

(familia NOMO) (persona Nomo)

adreso: ......................................................

......................................................

deziras partopreni en AERA kaj, tiucele, membrigxi al OSIEK.

Loko, dato kaj subskribo:

Mi sendas la kotizon, t.e. ............... ............ , al

_ (sumo) (valuto)

_ pcxk: n. 1 399 87 R PARIS

_

_ UEA-konto: osie-h

_

_ al la komitatano de OSIEK, S-ro/S-ino:

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

BONVOLU RESPONDI LA CXI-SUBAJN DEMANDOJN (ne deviga tasko!)

1) Mi auxskultas esperantlingvajn elsendojn per la jenaj rimedoj

(streku cxiujn tauxgajn)

_ _ _

_ kurtonde _ satelite _ mezonde

_ _

_ FM _ radio amatoro

2) Mi precipe interesigxas pri (streku cxiujn tauxgajn fakojn)

_

_ informoj, kultura enhavo

_

_ DX, foraj kontaktoj, eteraj aventuroj

_

_ Esperanta vocxo kaj lingvo

_

_ aliaj ...........................

3) Mi regule legas la jenajn gazetojn

(utilas por elekti tiujn al kiuj AERA regule sendos siajn

informojn)

.......................................

.......................................

4) Krom helpi per mia kotizo, mi pretas kunlabori jene:

(se necesas, indiku cxiujn viajn adresojn, posxtan, faksan,

telefonan, retposxtan, ktp.)

.......................................

.......................................

.......................................

.......................................

5) AERA diskonigu mian nomon, adreson, kaj pretecon kunlabori kiel

supre klarigite.

_ _

_ ne _ nur inter AERA-membroj

_

_ vaste, en gazetoj...

6) Sugestoj, rimarkoj, estonteco, helpopeto...

.......................................

.......................................

.......................................

.......................................

.......................................

.......................................

Bonvolu plenumi kaj sendi por aligxo al:

Bruno MASALA - AERA

2 rue des Vignes

F - 57530 COINCY

Francio

faks: [33] 87 32 03 00.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail