El la bulteno ''L'unita' Europea'', organo de la itala ''Movimento Federalista Europeo''(la itala sekcio de UEF - la Euxropa Unio de la Federistoj) (n-ro 257, lulio 1995) estas artikolo, kiu titolas:
<<''EUROPA UNION'' LANCxAS LA DEBATON PRI EUxROPA CIVITANECO
Ni redonas la tekston de dokumento akceptita de ''Europa-Union Deutschland'' (la germana sekcio de la Euxropa Unio de la Federistoj) kiel bazo de diskuto, vide al la estonta kongreso.
Nuntempe cxiuj sekcioj de ''Europa Union'' estas komencantaj debaton pri tiu cxi dokumento, kiu estis sendita al la ceteraj sekcioj de UEF, cele plilargxigi la diskutadon por povi atingi komunan tekston je euxropa nivelo.>>
Sub la cxapitro VI: ''Direkte al euxropa identeco'' la antauxlasta el la esprimitaj celoj vortas jene:
<< - labori por la disvastigo de komuna helplingvo, kiu estu instruata al la euxropanoj ekde la plej juna agxo (oni povas esti civitanoj de la Unio nur se oni povas kompreni sin reciproke>>.
Jen estas grava okazo de interveno precipe por germanaj esperantistoj-federistoj, por ke la solvo Esperanto estu tauxge prezentata en la anoncita debato kaj ricevu vastan apogon.
Saman intervenon faru ankaux alilandaj esperantistoj-federistoj (precipe italaj) en siaj sekcioj.
Korajn salutojn,
u.broccatelli@agora.stm.it
........