To: rebato-l@netcom.com
From: Edmund Grimley-Evans Sender: owner-rebato-l@netcom.com
Precedence: list
Germain PIRLOT kunordigas agadon, en kiu oni skribas al ^ciuj EP-anoj
demandante pri Esperanto. La pozitivajn opiniojn oni kompilas kaj
diskonigas, kun la permeso de la respondintoj, al tiuj, kiuj ne
respondis, ktp, anka^u en aliaj landoj. Oni jam havas kunlaborantojn
en 8 el la 15 EU-landoj. Mankas kunlaborantoj en jenaj landoj:
A^ustrio, Danlando, Finnlando, Germanio, Greklando, Luksemburgio, Svedio
Ne temas pri multe da laboro, sed oni devas fari kompetente,
kompreneble.
La agado estas jam priskribita en "Eventoj", se oni bezonas pli
da informoj.
Edmundo