Radikala Radio, cxi tie Davide Tutino. Bonan tagon al Profesoro Reinhald Selten, 94jara nobel-premiito por ekonomio. Profesoro, petas nia internacia Alvoko ke cxe Unesco, UNO, Euxropa kaj naciaj parlamentoj oni ekstudu konvenciojn por instruado kaj adoptado de Internacia Lingvo. Tiu fakte estas transnacia politika programo: signifas ke cxar komunikaj problemoj havas flankojn ekonomomiajn, soiajn, kaj kulturajn, ili devas esti politike alfrontataj. Kial vi subskribis tiun Alvokon?
Mi estas esperantisto, kiel vi scias, kaj ni esperantistoj pensas ke estus tre bona afero ke la internacia lingvo Esperanto estu enkondukita por gxenerala interkomunikado inter la popoloj en Euxropo. Ja estas multaj malfacilajxojpor la nekompreno de homoj en Euxropo. Multaj ja lernis la anglan lingvon, sed tamen estas multaj personoj kiuj ne bone povas interkomprenigxi per la angla lingvon aux aliaj naciaj lingvoj. Se oni enkondukus Esperanton en la lernejoj, ankaux personoj kiuj gxenerale ne lernas fremdajn lingvojn, povus lerni Esperanton sen granda peno, kaj la nivelo de la interkompreno inter la euxropanoj estus multe pli granda ol hodiaux.
La Alvokon interaliesubskribis ankaux la profesoro Helmar Frank, direktoro de la cibernetikainstituto cxe la Paderborna Universitato. Li certe konas bone la esperantan valoron kiel Lingva Orientado. Aliflanke vi certe konas kiom nekomunikado en Euxropo blokas la merkatan kreskadon. Mi ne petas el vi la nombrojn,kompreneble, sed mi petas:
-cxu ekzistas lingva problemo por euxropa merkato?
-Kiom gxi pezas, plie por malgrandaj firmoj, kiuj ne povas havi multlingvan laborantaron?
Cxiu jam scias ke estas tiaj problemoj. Oni ja povas ankaux aserti ke estas multe pli da komercoj inter landoj kiuj havas la saman lingvon. Estas lingvaj barieroj por la komerco: jam komence cxe la uzpriskriboj. Tiuj ofte estas ne bone kompreneblaj en lingvoj kiuj ne estas la lingvo de la produktanto. Kelkfoje estas tute nekompreneblaj, cxar oni havas malbonajn tradukistojn. Kaj oni ofte ne povas traduki, se oni ja ne mem scias la lingvon: oni ne povas kontroli cxu tradukistoj faris bonan laboron aux en. Se cxiu havus iun konon de Esperanto, oni povus havi esperantajn uzpriskribojn, kaj cxio estus multe pli facila.
Cxu korektas ke precipe la malgrandaj firmoj prisuferas?
Ja, pli la malgrandaj firmoj, kompreneble, cxar la grandaj firmoj havas fakuloj pri fremdaj lingvoj. Sed la malgrangaj kombremeble ne povas havi tion, kaj ili dependas de tradukaj servoj, kiuj ofte ne estas tro fidindaj.
Des pli: se, kiel sxajnas, en la 2005a jaro okazos la unuigxinta duamerika merkato, dulingve ispana kaj angla, kio okazos je Euxropo kiu ne havus solvotaj siajn komunikajn problemojn?
Ankaux tiu granda merkato havos la samajn lingvajn problemojn. Eble, se esto Sudaemriko ni havos 3 lingvojn: la ispanan, la anglan, la portugaaln.
Sed tiuj problemoj estos pli malgrandaj ol niaj ...
Jes, sed ankaux estas iu alia flanko de tiu lingva problemo, kiu vi certe konas: ke en cxiuj tiuj internaciaj rilatoj estas la tendenco ke unu nacia lingvo suferas. Ekzemple, la angla havas pli grandan rolon ol la ispana, kaj tiu donas malavantagxojn al la ispanlingvanoj. Ili devas lerni la anglan, kaj la anglajn ne devas lerni la ispanan lingvon en tiuj interrilatoj. Estus ja pli bone ke tiun avantagxon havus la pli malricxaj landoj. Se oni enkondukus Esperanton, oni almenaux forprenus tiujn malavantagxojn de la ispanlingvanoj kaj portugallingvanoj.
Sed des pli la dangxero valoras euxrope. Cxi tie ne nur la interna lingva ilito, sed ankaux la devigo konkurenci kun tia duamerika merkato povas konduki la popolojn solvi nacie tiun problemon: Renaciado de Euxropo.
Mi ne pensas ke estas granda dangxero de renaciado de euxropo. Tamen la lingvaj problemoj ofte kauxzas gravajn diferencojn inter la homoj kaj ecx povas gvidi al milito, kiel vi scias. Kaj ni observas ke milito en Euxropo ne estas tute malebla. Ecx en Euxropo lingva milito estas ebleco, kaj lingvaj diferencoj estas ofte gravan kauxzon por formigxo de ekonomiaj interesoj laux lingvolinioj. Tiu ja ankaux oni havis en Euxropo, ekzemple en Belgio: oni havis lingvajn batalojn kiuj ne gvidis al milito, sed preskaux gvidis al disfalo de la lando.
Ankaux en Kanado oni havis similan evoluon. Oni devos diri ke la lingva problemo inter la franckanadanoj kaj la anglkanadanoj gvidas al disfalo de la lando. Ja ne estas nur lingvaj problemoj, sed ankaux la ekonomia tereno gravas por ke ili ofte organizigxas laux la lingvaj dividolinioj.
Fakte kion ni diras estas ke hodiaux Esperanto estas ne nur kultura afero, sed politike solvinda problemo. Ke kultura agado utilas, sed politika batalo necesas.
Eble batalado estas tre forta vorto, sed necesas politika agado. Ecx se la sukceso ne estas granda oni do devas agadi por ricevi almenaux malgrandajn pasxojn en la jxusta direkto.
Fine, Kiel vi esperantigxis?
Mi esperantigxis en la jaro '47. Komence vi diris ke mi estas 9ajara: tiu nrjxustas, mi estas 64jara ...
Oh, ne, mi diris ke vi estas la 94jara nobelpremiito.
[sekvas ridado]
Do, kiam mi estis juna, mi jam lernis Esperanton. Sed ni ankaux devas diri ke mia patro estis esperantisto, sed mi ne lernis Esperanton per li, cxar li jam mortis dum la milito, kaj en la tempo de la regximo Esperanto estis malpermesita en Germanio, kiel vi scias. Do, post la milito, en '47 mi trovis iun malgrandan vortaron kaj iun leksikonon, kiu donis la 16 regulojn de Esperanto. De tiuaterialo mi lernis la lingvon, kaj poste ankaux povis korespondi kun esperantistoj.
Tiu estas mia historio kiel esperantisto.
Vi parolis pri malpermeso de Esperanto-agado en via lando dum la regximo. Kiel vi kaj la esperantistoj vivis tiun malpermeson?
Tiu regximo, dum la milito, kaj antaux, ne sxatis internaciajn rilatojn de la esperantistoj. Gxi havis naciecan ideologion, estis kontrauxa al cxiu internaciismo. Esperanto estas ideo pri interkompreno, kaj ankaux homoj kiuj estas esperantistoj gxenerale volas lingvan gxeneralan interkompreno. Tiuj diktaturaj sxtatoj, kiel ekzemple ankaux Stalin, ne volis tion. Ili volis subpremi tiun movadon.
Kaj post la milito?
La Esperant movado havis en Germanujo grangajn malfacilajxojn renaskigxi post la milito, cxar nur tre maljunaj personoj estis ankoraux en la movado, kaj ili devus varbi junulojn, kaj tiu estis malfacila.
Vi parolis pri kiel vi esperantigxis. Nun mi petas kial hodiaux vi esperantigxus?
Mi pensas ke ankaux tiuj kiuj hodiaux esperantigxas faras tion precipe por idealismaj kauxzoj, cxar ili pensas ke per tio ili povas fari ion po la internacia interkompreno. Ankaux kompreneble Esperanto havas praktikan utilon. Oni povas havi grandajn avantagxojn per uzo de Esperanto, cxar esperantistoj formas mondvastan reton de personaj interrilatoj, kiun oni povas uzi ankaux por pli facile vojagxi, kaj tiel plu. Iuj ankaux logxas personojn. Sed tiuj avantagxoj solaj ne logis iun ajn kiu ne havis ankaux idealismajn celojn.