Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 25 feb. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Lingua internazionale Fundapax
Gentile Guido - 14 ottobre 1995
ALVOKO EL KROATIO
2, 7-Ott-95, 12:43, kamenski@cirus.dhz.hr, G.Gentile, *, 4966

-----------------------------------------------------------

Received: from madhz.dhz.hr by agora.stm.it id aa19631; 7 Oct 95 12:41 GMT

Received: from cirus.dhz.hr [161.53.81.4] by madhz.dhz.hr (8.6.12/Ultrix 4.2A)

id MAA02215; Sat, 7 Oct 1995 12:43:23 -0600

Date: Sat, 7 Oct 1995 11:40:17 +0200

Message-Id: <95100711401738@cirus.dhz.hr>

From: kamenski@cirus.dhz.hr (Kamenski Vladimir)

To: g.gentile@agora.stm.it

X-VMS-To: SMTP%"g.gentile@agora.stm.it"

Esperanto-Societo "Bude Borjan"

Amrusxeva 5

HR-10000 Zagreb, Kroatio

la 29-an de sept.'95

al individuaj esperantistoj,

al e-kluboj,

al ...

Estimataj,

Elkorajn salutojn el Kroatio.

Ni turnas nin al vi kun la alvoko subteni iujn el niaj porpacaj agadoj.

Cxu iu el vi memoras la tempon kiam finigxis la milito? Kiel aspektas Jokohamo tiam? Kiel aspektis Triesto? Kiajn spertojn havis viaj familianon en tiu fora tempo? Por ni tiu fora tempo de militfinigxo nun aktualas.

Ni estas nun en la fazo de la rekonstruo. Oni devas renovigi la detruitajn domojn kaj animojn.

En la kroata cxefurbo Zagrebo la domoj ne estis forbombitaj sed kelkaj esperantistoj pereis. Ni aliaj dauxrigas la aktivecojn por Esperanto. Al la homoj kiuj plej multe suferis multe helpis "Fondajxo Espero" el Roterdamo de kie venis valora subteno. El tiu fonto venis ankaux mona subteno por la kolegoj en la apuda sxtato Bosnio kaj Hercegovino, kie la suferoj dauxras. Ni provas lauxeble helpi al niaj kolegoj tie, estanta la plej proksimaj najbaroj.

Esperantistoj en Sarajevo sukcesas krei Esperanto-elsendo cxe la loka radio.

Cxe ni en Kroatio nun la paco revenas: nur la orienta parto de Kroatio (cx. 5% de la sxtata teritorio) estas dauxre ekster la suvereneco de la kroata sxtato, en la regiono kie trovigxas la detruita urbo Vukovar.

Se iuj el vi emas pli scii pri la milito, en Esperanto aperis "Kroata milita noktlibro" de Spomenka Sxtimec. (La libro aperis ankaux en la japana kaj germana tradukoj, preparata estas la korea kaj la pola, aperis ankaux 3 kasedoj en Esperanto vocxlegata de la auxtorino. En kazo ke la temo interesas vin, b. peti detalojn cxe la supra adreso.)

La lando kiu renovigxas post la milito bezonas multan helpon. Estas frustrige vidi tiom da detruajxoj cxirkaux ni. Ni decidis komenci cxe unu eta punkto kaj ni invitas vin helpi al ni realigi nian intencon. Ni invitas vin kunlabori en la projekto PETRINJA.

Petrinja estas la nomo de eta urbo 60 km sude de Zagrebo cxe la rivero Kupa.

Dum la jaroj de la milito gxi estis ekster la kroata suvereneco, farigxinta parto de tiel nomata "Serba Respubliko Krajino". En 1991 miloj da logxantoj forlasis Petrinja kaj farigxis rifugxintoj. Inter ili ankaux esperantistoj.

Post kvar jaroj, kiam la teritorio revenis al Kroatio, la rifugxintoj povas reveni al siaj hejmoj.

Cxu vi povas imagi la renkontigxon kun la domo de la gepatroj pri kiu oni revis dum kvar rifugxintaj jaroj? Kian domon oni trovos en la urbo kiun detruis soldatoj, bataloj kaj malamo.

Ni decidis enketi pri la sortoj de la domoj de esperantistoj en Petrinja.

Ni vizitos la urbon kaj la domojn de esperantistoj kaj diskonigos pri iliaj statoj.

Ne cxiu domo bezonas novan tegmenton por rekomenci la vivon. Iu bezonas nur novajn vitrojn, iu bezonas kranojn, iu serurojn, iu fornon.

Esperantistoj vizitotaj estas:

s-ino Marija Horzinek, instruistino- pensiulino

s-ino Vesna Gracanin, pedagogo en la lernejo

s-ino Mladenka Djakovic, ekonomisto, patrino de 5 infanoj Val, Sana, Petra, Dan, Gaj (la domo en Petrinja estas la domo de sxia edzo kuracisto pereinto en la milito).

Ni ankaux vizitos la du detruitajn domojn de la artista familio Predrag, Andjelina kaj Ana Kordic, partoprenantoj en la projekto de esperantistoj "Pacinfano" Zagreb, 1991.

Ni invitas vin kontribui al la Esperanta projekto PETRINJA.

Kiel? Petu de ni raporton pri la vizito al Petrinja kaj elektu en la listo de mankantaj varoj tiun por kiu vi pretus havigi rimadojn. Eble vi povus pagi vitron por unu fenestro, eble vi povus financi transporton de kelkmetra akvodubo de Zagreb al Petrinja?

Eble vi povus telefoni al ni en la vespero de Petrinja la 25-an de oktobro ja la 19a horo, mezeuxropa tempo, ++385 1 424 660 por havi detalojn.

Se vi iam vizitis Zagrebon, por atingi nian adreson Amrusxeva 5, vi devis transiri la straton de Petrinja - Petrinjska.

Ni invitas al konkreta solidara helpo ne nur esperantistoj sed ankaux firmaoj de la strato Petrinjska en Zagrebo.

Dankon se vi decidos kunlabori kaj informi pri klopodoj rekapabligi domojn de esperantistojn en Petrinja.

Estas stimule partopreni en la rekonstruo!

Ni supozas, ke ankux vi sxatus scii kiun objekton vi sukcesis funkciigi kaj ripari, kaj ne anonime sendi monhelpon.

Dankon pro via intereso pri la projekto PETRINJA. La intereso kuragxigas.

La esperantistoj el Petrinja estas kortusxitaj per la ideo, ke iu en la mondo povus kunlabori en la rekapabligo de iliaj hejmoj.

Kun sinceraj salutoj,

Spomenka Stimec,

inicianto de la Esperanta helpo al Petrinja.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail