Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
gio 13 feb. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Lingua internazionale Fundapax
Gentile Guido - 25 novembre 1995
ALP-ADRIA RETINFORMILO * n.27 (16.11.95)

------------------------------------------

16.11.95 * ALP-ADRIA RETINFORMILO * n. 27

-------------------------------------------

---> Vlado redaktas kaj dissendas <---

Saluton homoj!

Hm, eble mi tro malfruetis, sed kion ja fari??? Mi pardonpetas italojn, cxar mi perdis aligxilon por Disseminario por preni informojn pri gxin.

Unua foje mi enmetis programo de e-klubo. Kiu pensas ke estus sagxe enmeti kluban programon, sendu gxin.

Mi ankaux deziras vin ankoraux foje atentigi pri help-projekto pri Petrinja.

Pripensu!!!

Cxu vi jam havas ideon por zamenhof-tago??? Skribu!!!!

Ankaux Rick Newsum ricevis retadreson, do ankaux li estas pli atingebla nun.

Mi esperas! Bonvenon en la reto Rick!

Dankon al Mila, Rolfo kaj aliaj por artikoloj!!!

Fartu bone!

* V l a d o *

PS. Artikolojn sendu gxis 15.12.

-----------------------------

3a MIRo

------------------------------

Tri estas la bonsxanca numero. En Kroatio ekzistas la dirajxo "Trecxa sreca" kio angle estus "Third time lucky" kaj esperantlingve "La tria provo estas bonsxanca" (eble ni organizu konkurson pri la plej bona traduko).

E-Kroatoj jam trian fojon okazigas MIRon (post Marborda kaj Mezepoka Internaciaj Renkontigxoj cxi foje ni organizas Mediteranean Internacian Renkontigxon) kio signifas ke post nekredeble sukcesa 1-a MIRO kaj terure luksa kaj bela 2-a MIRO cxi foje vi atendu cxion ecx pli bonan.

La 3-a MIRo okazos en romantika urbeto Veli Losxinj sur nordadriatika insulo Losxinj. La MIRejo estas la unua hotelo konstruita en Veli Losxinj de kies balkonoj vi oni povas rigardi la orangxarban kaj palman gxardenon. Oni povos elekti inter 2-litaj kaj pli litaj cxambroj. Cxemara promenejo sub odorantaj pinarboj estas perfekta por romantikaj promenadoj. Abundas sportejoj - elektu tabloteniso, flugpilko, korbpilko, piedpilko aux surfado. Por nefrosteblaj stultuloj apudas maro por nagxi. Kial ne dauxrigi tradicion de la 1-a MIRO.

Neniam estas tro malvarme por nagxi, ecx salti en maron.

La temo da la renkontigxo estas <* Fabeloj *>. Ni priplanas fabelajn prelegojn, fabelajn laborgrupojn kaj aliajn neimageblajn, fabelajn okazajxojn. La diskejo estas vere fabela, aspektas kiel la kastelo de Dornrozulino.

MIRo komencigxas la 29-an de marto, kaj dauxras 4 tagojn gxis la 2-a de aprilo.

Poste, se ekzistas interesantoj ni organizos komunan amuzvojagxon al IJF en Trento, Italio.

Cxiuj kiuj jam nun deziregas aligxi, petu aligxilon de KROATA ESPERANTA JUNULARA ASOCIO, Amruseva 5/I, 10000 ZAGREB.

___________________________________

ENKETO DE ROLFO

------------------------------

Kara leganto.

jen du (fakte pli) iom herezaj demandoj al konataj esperantistoj (...), kiujn vi ne nepre devas respondi (tamen estus afable). la rezulto foje estos publikigita en la "kanguruo" sub la titolo "la enketo terure reprezentinda" au simile. tamen bonvole serioze respondu, laueble ne nur dirante jes kaj ne, sed aldonante libere lau via pla^co.

dankon pro via helpo. salutas vin rolfo (100271.1000@compuserve.com).

nu do:

0. via nomo:

1. kio gxenas vin plej en esperantujo?

pri kio vi dennove kaj denove eksciti^gas?

^cu oni povus ^san^gi ^gin; kiel?

2. kiom longe vi restas ankorau esperantisto?

^cu vi iam forlasos la movadon?

kial (ne)?

3. [x]-igu la konvenan:

[ ] mi estas raumisto. [ ] mi estas finvenkisto (pracelisto).

[ ] mi estas io alia, nome:

[ ] mi ne povas/volas respondi tiun demandon.

Y. [ ] ne menciu mian nomon en la raporto, mi volas resti anomima.

[ ] vi rajtas mencii mian nomon.

Z. [ ] mi mendas la retan version de la raporto pri tiu ^ci enketo.

-------------------

BB-NOVAJXOJ

--------------------

Esperanto-Societo "Bude Borjan"

Amrusxeva 5, HR-10000,Zagreb, Kroatio

tel. ++385 1 424 660

BB festis en auxtuno 1995 50 jarojn de sia ekzisto !!!

Bonevenon al la programoj de la jubilea sezono!

Cxiuj programoj komencigxas merkredon je la 19a horo.

la 8-an Kroatio en UEA

Prelegis Ivan Sxpoljarec

la 15-an Vespero de Vukovar, memore al Rene Matousxek

Lancxo de la Esperanto-traduko de

"La Danuba Esperanto" de Pavao Pavlicxicx

Prezentis Vida Jerman

la 22-an Esperanto en familo

Esperanto en lernejo

TV dokumentoj de UEA kaj la franca televido

Prelegos Ankica Jagnjicx kaj Marija Jerkovicx

la 29-an Zagreb en Esperanto

"pluraj prezentantoj"

ANONCO: ZAMENHOF-TAGO EN DECEMBRO!!!

KEL-prezidanto s-ro Dalibor Brozovic prezentas

novan libron de Nikola Rasxicx "Rondo familia"

Juda komunumo, Palmoticxeva 17, 20.12.1995 je la 19a horo.

---------------------------------------------------------

PROJEKTO PETRINJA

Delegacio de la Societo vizitis dimancxon la 8-an la urbon Petrinja (60 km sude de Zagreb), 60% detruita en la milito, por esplori la staton de la domoj de esperantistoj en Petrinja.

Ni estis gastoj de pedagogo en Elementa lernejo de Petrinja Vesna Gracxanin, inspektis la domojn de emerita instruistino Marija Horjxinek kaj familian domon de Mladenka Djakovic. Ni konsentis en 1995 koncentri niajn fortojn al la domo de Marija Horjxinek por helpi al sia enlogxigo, cxar la domoj de Vesna kaj Mladenka estas en la kategorio "5" de la detruigo (tio signifas, en tre malbona stato kaj multa maboro estos necesa kiam ili decidos enterpreni ilian savadon. Tio ne okazos en monatoj proksimaj).

RAPORTO PRI LA STATO DE LA DOMO DE MARIJA

La cxefaj problemoj en la malnova domo de Marija estas:

- detruita akvosistemo, detruita akvovarmigilo, stelitaj kranoj

- frakasitaj 10 fenestroj

- malmuntitaj seruroj

- trapafitaj pordoj

- stelita forno.

Ni kredas, ke ni sukcesos dum kiu ni atendas necesan monon por revenigi Marija (fratinon kaj ties edzon) al Petrinja. Intertempe ili jam 4 jaroj logxas en Zagreb en maljunula hejmo.

Nia vespero de Petrinja dum kiu ni atentigis pri la problemoj de esperantistoj en Petrinja donis la jenan rezulton:

Reagis:

Kukushima Kazuko-Krizantemo, Tokio

Trixini - Paderborn

Visxnja Brankovicx, "Orbis Pictus", Trieste

Renato Corsetti, Roma, per propono peti helpon de Fondajxo "Espero"

Michaela Lipari, estrarano de UEA, per peto turni sin al Fondajxo "Espero"

Mira kaj Mirko Manner (Mamuzic), Svislando, per 200 FF

Damir Mikulicxicx, Eldonisto de Asterix, 50 GM

La konto de Kroatia E-Ligo krel-z cxe UEA bonvenigas la monon por Petrinja.

Cxiu petrinjano ricevis de Krizantemo pupon Oruma por helpi efektivigo la deziron de la domriparo kaj reveno hejmen.

Dum la programo pri Petrinja en Zagreb flutis Petra Djakovic, aktorino Vida Jerman legis la prozon pri Petrinja, pri historio kaj vivo en Petrinja rakontis Marija kaj Mladenka. Cxeestis dudek da homoj.

Cxiuj vendejoj lokitaj en strato Petrinjska en Zagreb estis kunvokitaj helpi - reagis "Kemoboja", Petrinjska 24, per valora donaco de farboj por riparotaj fenestroj.

Por povi komenci la laborojn la domo de Mrija bezonas unue kunlaboron de lokaj instancoj de Petrinja, kiuj devas arangxi la cxefan akvoventilon antaux ol oni eklaboras.

Pri la definite kolektota monsumo ni raportos aparte. Donacoj anoncitaj inkluzivigis sxrankon, liton, fornon. La transporton prizorgos "BB".

Kunmetis Spomenka Sxtimec

-------------------

MEJK

--------------------

Esperantistoj havis la elbecon denove kunsidi, sed ankaux amuzigxi, bierumi kaj jodlumi, dum 3 tagoj (3-5 Novembro 1995) en Munkeno, Germanio dum MEJK (Mezeuropa Junulara Konferenco). Venis delegitoj el 6 landoj - mi komencu kun pli bela sekso - Lucie kaj Blanka el Cxehio, Marion el Svislando, Nora kaj Lariko el Hungario, Mila kaj Faruk el Kroatio, Axel kaj Andreas el Austrio kaj Marko el Germanio. Ni estis suportataj de Miguel, la TEJO representanto kaj de la lokaj fortoj (Norbert kaj Bernd) speciale kiam ni vizitadis la urbon kaj bierejojn. Reprezentantoj el Polando, Slovakio kaj Slovenio ne venis pro nekonataj kialoj.

Post informoj pri la sekvonta IJK en Germanio kaj pri junulara programo kiun dum UK organizos CXEJ ni diskutis kaj intersxangxis ideojn kaj spertojn pri landaj kaj eksterlandaj esperantaj kursoj, informagado, subvencipetado kaj monfontoj. Krom regulaj Pragaj kursoj kaj kursoj en Zagrebo, bedauxrinde, en aliaj urboj kursoj okazas malofte kaj por malmultaj interesigxantoj. Nur en Hungario oni instruas Esperanton kiel fako en lernejoj. Ni multe parolis pri la estonteco de Koncize kiu urgxe bezonas novan redaktoron, post Klaas. La sekvontan Koncizon redaktos Marion. Bonvena estis la propono por anstatuigo de ARI per MARI (Mezeuxropa kaj Alpe Adria retinformilo) se nia bona redaktoro Vlado pretas tion organizi.

Kalendaro por 1996 estas abunda - IJK kaj UK meze de Euxropo, tradiciaj landaj renkontigxoj, trejnseminarioj, ...

Sxajnas ke la kalendaro por 1996 estas plena kaj la nova MEJS arangxo devas atendi 1997.

Post tuttagajn kunsidojn ni revenis hejmen lacaj sed pruvis ke niaj verdaj koroj forte batas por Esperanto.

Mila

--------------------

RENKONTIG^OJ

--------------------

07-11.12. Disseminario, Posagano, Italio

27.12-03.01 39a Internacia Seminario, Wetzlar, centra Germanio

Aligxilon al: Holger Boos, Krauterweg 25

D-51069 Koeln,

Fakso:++49/221/685 597

a2659212@hpw1.rrz.uni-koeln.de

29.03-02.04 3a MIRo, Veli Losxinj,insulo Losxinj, Kroatio

Temo: Fabeloj,mitoj,legendoj, ...

03-09.04. Internacia Junulara Festivalo, Sant' Orsala, Trento, Italio

20-27.07. Universala Kongreso, Prago, Cxehio

27.07-05.08. 52a Internacia Junulara Kongreso en Guentersberge, Germanio,

Temo: Formoj de Kunvivado

Aligxiloj havebles cxe Holger Boos

=======================================================

OFICIALAJ NODOJ DE ALP-ADRIA RETO - stato je 01.12.1995

=======================================================

lando-urbo nomo retadreso

--------------------------------------------

A-Vieno Axel Leitner h9250888@obelix.wu-wien.ac.at

A-Vieno Tania Berger e8925029@stud1.tuwien.ac.at

A-Vieno Vanja Radovanovicx searado@jupiter.sea.ericsson.se

A-Vieno Dunja Knapp Knapp@aimp.una.ac.at

A-Graz Michael Martin fahrgast@htu.tu-graz.ac.at

I-Triesto Mauro Tauzzi M.Tauzzi@agora.stm.it

I-Treviso Guido Gentile G.Gentile@agora.stm.it

I-Milano Marco Bergamini M.Bergamini@agora.stm.it

I-Viterbo Pier Luigi Cinquantini P.Cinquantini@agora.stm.it

I-Bologna Renzo Cherin cherin@deis35.cineca.it

HR-Zagrebo Mea Bombardelli bombarde@math.hr

HR-Zagrebo Vlado Kamenski kamenski@cirus.dhz.hr

HR-Zagrebo Igor Tomazic itomazic@dominis.phy.hr

HR-Zagrebo Alemka Knapp alemka@phy.hr

HR-Zagrebo Dalibor Seatovic sfdseato@filozof.ffzg.hr

HR-Zagrebo Ivica Ivaci Ivica.Ivaci@public.srce.hrHR-Zagrebo Sinisa Bronic sinisa.bronic@public.srce.hr

HR-Zagrebo Mila Becka becka.unprofor@un.org

HR_Zagrebo Igor Urbiha urbiha@math.hr

HR-Zagrebo Richard Newsum rnewsum@public.srce.hr

HR-Osijek Damir Malkoc Damir.Malkoc@public.srce.hr

HR-Osijek Damir Malkoc dmalkoc@jagor.srce.hr

HR-Osijek Davor Klobucar dklobuc@jagor.srce.hr

HR-Rijeka Sanja Baric sanja@law.pravri.hr

SL-Ljubljano Janez Jug Janez.Jug@uni-lj.si

SL-Ljubljana Marija Zlatnar Marija.Zlatnar@uni-lj.si

H-Budapes^to Lariko Golden golden@osiris.elte.hu

H-Budapes^to Nora Csiszar hallo372@osiris.elte.hu

H-Budapesxto Palma Csiszar hallo356@osiris.elte.hu

H-Pecs Atilla Kovacs ka@pecsv1.pecs.matav.hu

H-Szombathely Monika Molnar matszii@fs2.bdtf.hu

H-Debrecen Attila Salga asalga@tigris.klte.hu

CH-Zuriko Rolfo 100271.1000@compuserve.com

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail