_____________________________________
Gxenerala informo pri la Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
* Fondigxis dum la 1-a Kongreso de la Verduloj en Euxropo, Liege, Belgio, 1984/4; tutmonda membreco (> 130 en > 20 sxtatoj (1995))
* Celoj:
- Uzado kaj plivastigado de Esperanto kiel komunikilo de la Verda Movado.
- Kunligado de Esperantistoj, kiuj interesigxas pri la Verda Movado (t.e. la politika kaj eksterpolitika movado bazita sur ekologiaj principoj).
- Peranta agado inter la Verda Movado kaj la Esperanto-Movado.
* Aktivecoj:
- Landa nivelo: Partoprenado en iniciativoj aux en la Verda landa partio rilate al ekologio kaj homaj rajtoj; informi pri la avantagxoj de Esperanto kiel komprenigxilo inter diverslingvaj homoj;
- Superregiona:
Kunvenoj de la AVE-membroj okaze de internaciaj kongresoj de la ekologia movado;
arangxo de dumkongresaj laborgrupoj enkadre de kongresoj de la Euxropa Federacio de Verdaj Partioj, aux de tutmonda asocio;
reciproka informo pri gravaj verd-partiaj aux aliaj ekologi-rilataj aferoj.
- Esperanto-sfero:
- Kolekti kaj pridiskuti la terminologion;
- gxenerala informado pri ekologio;
- enkonduko en la UEA-statuton la amendon, kiu metas la "ekologiajn necesojn kaj bezonojn, kiuj havas egalan intereson por cxiuj popoloj" en la saman rangon kiel la nociojn de paco kaj de la Homaj Rajtoj kaj deklaras ilin bazo de la UEA-laboro.
- Ni estas kunlaboranta fakgrupo de UEA kaj ni alstrebas similan kunlaboron ankaux kun SAT.
- Verda Filosofio: Realigo de pensado kaj agado laux la principo, ke la vivo kaj ne la homo devas esti la centra kaj pivota punkto de cxiu evoluo sur tiu cxi planedo.
Esperanto kiel internacia komunikilo per siaj ecoj "lingva neuxtraleco", "mondvasta aplikebla facileco" adekvatas al la ekologia principo "Eta estas bela".
* Organo:
"AVENO", bulteno aperanta neregule (cx. 2-foje jare).
* Asociita fak-jxurnalo (sendependa de AVE):
"VERDire", aperanta 4-foje jare;
prezo (4 n-oj): 25 NLG, al UEA-konto: vrdr-d cxe UEA, aux 450 BEF
al konto vrdr-d cxe Flandra Esperanto Ligo.
Eldonanto: Jean-Claude Thumerelle,
Rue Pierre de Simpel 10, B-7784 Warneton, (Belgio).
Redaktoro: Claude Rouget, Postboks 559, N-9001 TROMSOE (Norvegio).
* Membreco:
Gxis nun senkoste.
Pagoj aux donacoj eblas al nia UEA-kto.: avex-z.
Inkluzivas akcepton de la supre menciitaj celoj kaj de la
Programaj Gvidlinioj de la Federacio de Euxropaj Verdaj Partioj (aux kiam ekzistos - de la gvidlinioj de tutmonda federacio); havebla cxe la sekretario (3 irk-oj aux 6 nlg-oj).
* Sekretario:
Manfred Westermayer, Kandelstr 62, D-79194 Gundelfingen;
e-posxto (16 kB): Till_Westermayer@fr.maus.de
Mi estas membro de la germana partio Buendnis 90/ Die Gruenen
(Ligo 90 /Verduloj).
Se Vi simpatias kun la celoj de AVE bonvolu skribi al la sekretario por membrigxi.
Mi petas Vin, iomete informi nin pri Via cxefa temo kaj la grupo aux partio en kiu Vi aktivas.
Mi estas nuntempa sekretario de AVE; tio signifas, ke mi eldonas la bultenon AVENO kaj gardas la adresojn de niaj membroj. Mi almetas la plej novan ekzempleron de AVENO.
Unufoje po jare mi sendas adresojn de tiuj membroj (t.n.
intersxangxemuloj), kiuj sxatas publikigi siajn adresojn kune kun informo pri sia aktiveco en verd-politika sfero; al tio ankaux apartenas aktiveco cxe "Greenpeace" aux loka naturprotekta organizo.
Por membrigxi al AVE vi ne devas esti membro de tia organizo, sed vi devus akcepti niajn "Celojn" kaj la "Verdan Filozofion".
Por pliprecizigi mi pretas sendi al vi la "Gvidliniojn de la Federacio de Euxropaj Verdaj Partioj" en Esperanto. (AVE havas membrojn ankaux sur aliaj kontinentoj).
Mi invitas vin elkore, partopreni je AVE - tio ne kostas monon, sed eble iomete da tempo, cxar ni sxatas scii, kio okazas en la mondo (gravaj aferoj rilate la naturan medion kaj la socian vivon (verda politiko)).
Se vi povas skribi pli longan artikolon - tiu estu por la fakjxurnalo mVERDire (adreso vidu supre).
-------
persone:
Mi mem (M.Westermayer) naskigxis 1947, laboras cxe farmacia entrepreno je kampo de spektroskopio, vivas kun edzino kaj 3 gefiloj apud Freiburg/Breisgau (en la sudokcidenta angulo de Germanio). Tri de ni aktivas en la germana partio "Buendnis 90 / Die Gruenen" (Verduloj) respektive en la Verda Alternativa Junularo. Mi mem aktivas en la komunuma parlamento de nia vilagxo (12.000 enlogxantoj, norde de Freiburg/Breisgau (inter Bazelo kaj Strasburgo).
## CrossPoint v3.02 ##