Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mer 15 mag. 2024
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Lingua internazionale Fundapax
Broccatelli Umberto - 19 gennaio 1996
NOVAJHOJ MALLONGE:

1) La chi-jara itala esperanto-kongreso okazos en Ferrara (nord-orienta Italio) de la 22 ghis la 30a de aûgusto 1996.

(vidu kunsenditan artikolon el , 1-1996)

2) La 20a Internacia Junulara Festivalo okazos je Pasko (3-9 aprilo) en Trentlando: Albergo Terme, 38050 Sant'Orsola Terme (TN), kun la temo <>. Por alighoj:

Anna Cimossa, Via Cecco Angiolieri 10, 10040 Druento TO (Italio), tel. +39-11-9844303.

65a ITALA KONGRESO DE ESPERANTO

Ferrara, 24 -30 / 08 / 1996

FERRARA, URBO DE ARTO

Feraro (itale Ferrara) estas urbo, kiun oni ghuu promenante tra ghiaj stratoj, rimarkante en chiu angulo ghian karakteron de belega renesanca chefurbo kaj malkovrante el tiu glora pasinteco la kialojn de ghia estanteco. La historiaj memorajhoj diskrete akompanas vizitanton kien ajn li iras, en la richaspektaj palacoj kaj en la mezepokaj stratetoj, por eksplodi unufoje jare en la koloroj kaj en la sonoj de la Palio (elp. paljo = tradicia vetkuro) de Sankta Georgo. Urbo de akvo, en la jarcentoj desegnita de la Pado, Feraro restas intime ligita al sia granda rivero: en la desegno de la stratoj same kiel en la moderna turisma haveno, aû en la reto de kanaloj, kiuj ghin chirkaûas ghis la Adria Maro, tie kie etendighas la granda Parko de la Delto, kun ghiaj arbaroj, ghiaj pinejoj, ghiaj lagunoj kaj ghiaj modernaj banlokoj. Tute apartan atmosferon oni povas eksenti en la urbocentro, inter la vendejoj kaj la kafejoj, kie la vivo shajnas ritmata de la silenta trapasado de centoj da bicikloj. Kaj same en la multaj mal

grandaj kaj grandaj ghardenoj, en la klostroj, en la kortoj, en kiuj la silento interrompighas nur en someraj vesperoj por akcepti la Aterforum-festivalon kaj ghiajn koncertojn, kiuj pluvivigas la malnovan tradicion de la ferara muziko, kune kun la tre altnivelaj spektakloj de la Urba Teatro kaj de la komitato <>, prezidata de Clûdio Abbado.

Kaj ankoraû el la muziko naskighas chiujare la plej granda festo: la Buskers-festivalo, kies ritmoj invadas dum sep tagoj la stratojn kaj la placojn por la ghojo de miloj da admirantoj.

La amantoj de pentrarto ne povos maltrafi la grandajn ekspoziciojn de la Palaco de la Diamantoj, kie sinsekve estis montrataj en la lastaj jaroj verkoj de Dali', Miro', Monet, Chagall, Gûgin kaj de multaj aliaj pentristoj. Tiel, inter malgrandaj kaj grandaj okazoj, chiu povas trovi tion, kion li serchas: arton, tradicion, merkatojn, foirojn kaj kongresojn, folkloron kaj kuirarton, kaj alion plu, en urbo, kiu multon sugestas al la vizitanto, nenion altrudante al li.

____

Jen kelkaj kialoj por partopreni la nacian kongreson en Ferrara

Inter la multaj allogajhoj trovighas ankaû io por kongresana akompananto, kiu ofte ne scias kion fari dum la kunulo partoprenas la kongresajn laborojn? Jen, io distra, io utila:

matene:

vizitoj al la urbo kaj muzeoj;

posttagmeze:

ekspresa kurso de esperanto, por tiuj kiuj ankoraû ne decidis lerni la internacian lingvon Esperanto, aû tutsimple ne havis tempon hejme;

konversacia kurso de Esperanto, por tiuj kiuj jam lernis sed ne flue parolas aû kuraghas paroli.

Kial ne profiti de tiu chi unika shanco? Vi ja povus tuj utiligi la novajn sciojn.

Tamen, tamen... bonvolu anoncighi kiel eble plej baldaû (ne gravas se pluraj monatoj devas pasi antaû la rendevuo en Ferrara); vi multe helpos nin en la planado.

Notu ke, interalie, oni antaûvidas viziton al la loka Komerca Chambro. Diskonigu la fakton al viaj konatoj komercistoj, vendistoj, entreprenistoj kaj similaj, instigu ilin partopreni, partoprenu vi mem, se vi havas interesojn en tiu fako: Esperanto utilas ankaû en komercado, precipe internacia.

______

Jen chi-sube la unuaj informoj pri LOGHADO. La prezoj estas en italaj liroj por chambro kaj matenmangho (chiu chambro enhavas dushon kaj necesejon); ili validas nur por mendoj faritaj pere de la Organiza Komitato (etaj shanghoj povos okazi depende de la situo de la hoteloj).

En la venonta numero estos pli da detaloj pri tio, sed jam nun laûeble anoncu vin, char tiu, kiu plej frue mendas, ricevas la plej bonan servon, permesas malaltigon de la kostoj kaj plifaciligas la organizan laboron. Por informoj (aldonu afrankitan koverton) kaj mendoj (menciu eventualajn preferojn):

S-ino Edvige Ackermann

Via Valerio 110/a - 34128 TRIESTE, Italio, (tel./fakso 040-350093).

HOTELPREZOJ:

Hotelo 4-stela: chambro unulita 100.000 ; dulita 160.000; trilita 190.000; kvarlita 200.000;

3-stela: unulita 80.000; dulita 120.000; trilita 150.000;

2-stela: dulita 70.000; trilita 120.000.

Tuttagaj ekskursoj, kun tagmanghoj, vizitoj k.s., po ch. 60.000 it. liroj.

ALIGH-KOTIZOJ (en italaj liroj)

ghis 31/03/96 / ghis 31/05/96/ poste

1) membroj de IEF 50.000 / 70.000 / 100.000

2) ne membroj de IEF 80.000 / 100.000 / 130.000

3-4-5) familianoj , junuloj, handikapuloj,

membroj de IEF 25.000 / 35.000 / 50.000

ne-membroj de IEF 40.000 / 50.000 / 65.000

6) eksterlandanoj senpage

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail