Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
lun 20 mag. 2024
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Lingua internazionale Fundapax
Gentile Guido - 27 gennaio 1996
ALP-ADRIA RETINFORMILO n.28 - 10.01.96

------------------------------------------

10.01.96 * ALP-ADRIA RETINFORMILO * n. 28

-------------------------------------------

---> Vlado redaktas kaj dissendas <---

Saluton homoj!

FELICXAN NOVAN JARON!!!!!

Mi esperas ke nova jaro ne estos tiel neplena da felicxo kiel AARI ne plena da informoj!!! Sed do, ni esperu!!! Kaj eble foje ecx skribu!!!

La organizantoj sendu la aligxilojn kaj informoj pri venontaj renkontigxoj.

Italoj por IJF, germanoj por IJK, hungaroj por IJS kaj post IJF-a renkontigxo, Axel ... ups auxstroj por MKR ...

Ankaux grava pensindero, ekpensu pri nova redaktoro de AARI. Mi pli kaj pli ekpensas pri hungara redaktoro. Kion hungaroj pensas pri tio??? Pripensu, ekmesagxu, ekvarbu, ekpersvadu, ...

Cxu kiu skribos pri IS-o?

Eble AARI estas tro zagrebeca sed rememorigxu kion vi faris por pli inform plenigi gxin. Sendu artikolojn por pli bonigi gxin!!

Do, tiom! Kaj ankorauxfoje pli da felicxo kaj sukceso en nova jaro!!

Vlado.

PS. Artikolojn sendu gxis ...

-----------------------------

ALIGXILO POR LA 3a MIRo

------------------------------

KROATIA ESPERANTO-JUNULARA ASOCIO

invitas vin al la 3a MIRO de la 29a de marto gxis la 2a de aprilo 1996 en Losxinj, Kroatio por umi pri FABELOJ

Iam antaux longega tempo eteta Rugxcxapulino renkontis 7 malicajn nanojn kiuj ekgxenis sxin. Bonsxance venis sxia bona avinjo Sorcxistino kaj...

Se vi havas ideojn pri la fino de cxi-fabelo aux aliajn programproponojn sendu al:

LJILJANA SRDICX

A.JAKSXICXA 36

HR-10000 ZAGREBO

Se vi forgesis cxion pri fabeloj aux tutsimple sxatus ekscii ankoraux iom pli, venu al al 3a MIRo. Vi certe ne bedauxros!!!

La fabelo de la 3a MIRo (Mediteranea Internacia Renkontigxo) okazos ekde la 29a de marto gxis la 2a de aprilo 1996, sur nordadriatika insulo Losxinj en fabela kaj luksa junulargastejo.

Pliaj informoj riceveblas cxe:

KEJA aux cxe TTT MIRo pagxo:

Amrusxeva 5/l http://dominis.phy.hr/~haramina/miro.html

HR-10000 Zagreb

tel: +385/1/424 660

La fabelumantoj rajtas pagi fabelkotizo laux f-tabelo en germanaj markoj:

pago gxis orient' okcident'

01.02.96 60 gm 95 gm

01.03.96 90 gm 110 gm

poste 110 gm 120 gm

Parttempuloj pagas po 30 gm tage.

Rabato por KEJA-anoj: 10 gm

Antauxpago por cxiuj: 20 gm

Antauxpagu al KEJA-konto: kejz-a (cxe UEA) kaj

HEM 30105-678-92974 ( en Kroatio).

La aligxo ekvalidos post la antauxpago kaj alveno de la aligxilo rete al:

haramina@dominis.phy.hr aux posxte al:

Vladimir Kamenski,

Dunantova 4,

HR-11133 ZAGREB

Malaligxo ne eblas. Eblas transdono de aligxilo per skriba pruvilo.

Cxiuj kiuj jam nun deziregas aligxi, petu aligxilon de KROATA ESPERANTA JUNULARA ASOCIO, Amruseva 5/I, 10000 ZAGREB.

____________________________________________________

NOVAJXOJ EL ASTERIKSUJO (fakte InterTEMPO/ESPERANTO)

------------------------------------------

EK AL NOVAJ HEROOJ!

Post Asteriks gladiatoro kaj Asteriks kaj Kleopatra, la kroatia eldonejo "Izvori" jam presas la trian volumon de la serio, Asteriks kaj normanoj. Pro neantauxvidita sukceso, la du unuaj volumoj estos represitaj komence de 1996, kaj "Izvori" baldaux ecx lancxos la unuajn volumojn de la serioj Lucky Luke (vakera heroo) kaj Leonardo (freneza inventisto).

------------------------

DECEMBRAJ NOVAJXOJ EL KROATIO

-------------------------

AMIKA ZAMENHOFA-FESTO

Pli ol cent homoj cxeestis la lancxon de la nova libro de Nikola Rasxicx "La rondo familia", okaze de Z-tago, la 20-an de decembro en Juda komunumo en zagrebo. La libron prezentis akademiano Dalibor Brozovicx (prezidanto de KEL) kaj la auxtoro.

En la muzika programo kantis la makedona virina okteto "Ezerke". La melankoliaj makedonaj kantoj entuziasmigxis la publikon.

Ankaux estis lancxita nova E-vino el Kroatio - likvora vino el framboj "FRAMBOVIN" produktata de la familio Sxtefancxicx el Slavonski Brod.

NOVA LIBRO DE SPOMENKA SXTIMEC

aperis en Vieno cxe Pro Esperanto en la lastaj tagoj de decembro. Temas pri familia kroniko "TENA - HEJMO EN MEZEUXROPO".

Tena estas la nomo de la virino kies vivon la auxtorino sekvas dum naux jardekoj de la 20a jarcento en la eventoricxa regiono de Mezeuxropo.

NOVA PROSPEKTO PRI ZAGREBO

en traduko de Lucija Borcxicx estos eldonota de Tirisma Asocio de Zagrebo en 1996. Distribuota de KEL. La prospekto estas unu el la provoj de vivigxo de la E-komunumo en Kroatio.

ANTOLOGIO DE LA KROATAJ UNUAKTAJXOJ DE LA 20a JARCENTO

Antologio de la teatrajxoj de la 20a jarcento, tute specife de la unuaktajxoj, estas la nova verko en Esperanto preparata en Kroatio. La kompilanto de la antologio estas d-ro Branko Hecximovicx, fakulo pri la kroata dramo, estro de teatrologia Instituto de Kroata Akademio de la Scienco. La eldono de la verko finance subtenas Kulturministerio de Kroatio. La verko devus aperi dum 1996, redaktata de Spomenka Sxtimec kaj Zlata Flego. Gxi enhavos ampleksan bibliografian informaron pri interligo de kroataj auxtoroj kaj aktoroj kun surscenigo en Esperantujo.

NOVA FILO CXE LA ESPERANTA PARO

naskigxis la 27an de decembro al gepatroj Andrea Bajsar kaj Neven Pufnik.

Kompilis: Spomenka

Same KEJA festi Z-tagon. Estis urba ludo tre sukcesa, nome unu el grupoj alvenigis speciale por Klaus D. germanan misiiston. Finfine Klaus povis libere esprimigxi germane kaj samtempe ke iun povus almenaux lingve kompreni lin. La urboludon partprenis ankaux du infanaj grupoj. Unu el Hrasxcxina kaj alia de lernejo kie Mila B. instruas esperanton. Poste oni devis formangxi Z-torton. Samtempe Arnaux, kataluno estis en Zagrebo. Venontan tagon estis asembleo de KEJA, kiu ankaux sukcesis.

Esperantistoj fervojistoj festis ankaux.

Vlado.

---------------------------------------------

Seminario : Pasxi malpeze sur la tero : Ekologio kaj junularo

----------------------------------------------

Euxropo alfrontas ekologian krizon kaj multflankajn ekologiajn problemojn, kiel ekzemple rubon, toksan poluon, transporton kaj energitrouzadon. Multaj tiaj problemoj estas komunaj, kvankam multaj estas preskaux unikaj al apartaj lokoj aux landoj. La aliroj al la krizo estas en iuj manieroj similaj tra Europo, sed ofte surprize malsimilaj ecx inter najbaraj landoj aux kulturoj. Multaj problemoj niaj fontas de niaj valorsistemoj, filozofioj, kaj kulturaj aliroj al Naturo, same kiel de niaj sistemoj ekonomiaj kaj politikaj.

La seminario celas kunvenigi junulojn de cxie en Euxropo, aparte tiuj kiuj estas aktivaj en la ekologia/mediprotekta/verda movado, por intersxangxi ideojn kaj spertojn. Kune ni strebu al pli bona kompreno de la nuntempa situacio kaj cerbumu pri laboro kaj kunlaboro. Ni ne tiom celas diskuti la problemojn kiom la problemfontojn kaj la solvojn.

Ni esperas ke la seminario helpos la partoprenantojn pli efike aktivi por la medio en sia propraj landoj, kaj tial ni petas ke cxiu zorge konsideru kiel sxli povos kontribui al la seminario. Programproponoj povas esti en formo de prelego, laborgrupo, diskutrondo aux alispeca programero.

Kompreneble la programo nur definitivigxos kiam vi kontribuis viajn proponojn, sed ni antauxvidas jenajn programerojn:

- Ekologia filozofio kaj kulturo

- Mediaktivismo - diverslandaj tendencoj kaj nuntempaj evoluoj en la movado.

- Ekologia mangxado (teorio kaj praktiko!)

- Ekskurso kiu celas esplori la rilatojn inter homaro kaj Naturo, kaj la homa partopreno en la kreado de la pejzagxoj kaj ekosistemoj lokaj.

- Ni intencas ne nur paroli sed ankaux enplekti ian praktikan laboron kiu rilatas al la temo.

Ni forte esperas ke la seminario servos kiel eko de pli forta esperantlingva mediaktivado, kaj ankaux petas vin antauxpensi kiel ni plej bone realigu tion.

______________________________________________________________________________

Daithi' O' hE'alaithe 54, Pa'irc E'abho'ra,

Bonvenig^as internacia lingvo ESPERANTO Beann E'adair,

Fa'ilte roimh Gaeilge freisin Co. Bh.A'.C.

E'ire / Irlando

('signifas suprenirantan supersignon super antau~a litero)

gutha'n/telefono: 353-1-8324087

(elparole: dohi ohejliha)

From: dhealy@vax1.tcd.ie (Daithi' O' hE'alaithe)

--------------------

RENKONTIG^OJ

--------------------

16-23.03. TEJO/KER-seminario,Conamara,Irlando.

Temo:"Pasxi malpeze sur la tero - junularo kaj ekologio"

Informoj: Daithi O'hEalaithe,

54 Pair Eabhora, Beann Eadair Co. Bh.A.C.

++353 1 832 40 87

dhealy@vax1.tcd.ie

29.03-02.04 3a MIRo, Veli Losxinj,insulo Losxinj, Kroatio

Temo: Fabeloj,mitoj,legendoj, ...

03-09.04. Internacia Junulara Festivalo, Sant' Orsala Treme, Trento, Italio

Temo: Disdonado kaj kontrolado de la informoj: kiu modelo por demokrata socio?

02-06.06. la 2a Euxropa Esperanto-unia kongreso, Parizo

20-27.07. 81-a Universala Kongreso, Prago, Cxehio

Temo:"Kulturo: valoro aux varo"?

Adreso: PK 1069, CZ-111 21 Praha 1, Cxeha Respubliko.

27.07-05.08. 52a Internacia Junulara Kongreso en Guentersberge, Germanio,

Temo: Formoj de Kunvivado

Informoj:

http://www.cs.tu-berlin.de/kultur/esperanto/treffen/ijk96.html

06-11.08. Kvina E-festivalo, Kopenhago, Danio

Informoj: Nordfalk Jacob

Radmandsgade 53, 2 th., DK-2200 Kobenhavn

++45 31 83 82 20

nordfalk@fys.ku.dk

=======================================================

OFICIALAJ NODOJ DE ALP-ADRIA RETO - stato je 01.12.1995

=======================================================

lando-urbo nomo retadreso

--------------------------------------------

A-Vieno Axel Leitner h9250888@obelix.wu-wien.ac.at

A-Vieno Tania Berger e8925029@stud1.tuwien.ac.at

A-Vieno Vanja Radovanovicx searado@jupiter.sea.ericsson.se

A-Vieno Dunja Knapp Knapp@aimp.una.ac.at

A-Graz Michael Martin fahrgast@htu.tu-graz.ac.at

I-Triesto Mauro Tauzzi M.Tauzzi@agora.stm.it

I-Treviso Guido Gentile G.Gentile@agora.stm.it

I-Milano Marco Bergamini M.Bergamini@agora.stm.it

I-Viterbo Pier Luigi Cinquantini P.Cinquantini@agora.stm.it

I-Bologna Renzo Cherin cherin@deis35.cineca.it

HR-Zagrebo Mea Bombardelli bombarde@math.hr

HR-Zagrebo Vlado Kamenski kamenski@cirus.dhz.hr

HR-Zagrebo Igor Tomazic itomazic@dominis.phy.hr

HR-Zagrebo Alemka Knapp alemka@phy.hr

HR-Zagrebo Dalibor Seatovic sfdseato@filozof.ffzg.hr

HR-Zagrebo Ivica Ivaci Ivica.Ivaci@public.srce.hr

HR-Zagrebo Sinisa Bronic sinisa.bronic@public.srce.hrHR-Zagrebo Mila Becka becka.unprofor@un.org

HR_Zagrebo Igor Urbiha urbiha@math.hr

HR-Zagrebo Richard Newsum rnewsum@public.srce.hr

HR-Osijek Damir Malkoc Damir.Malkoc@public.srce.hr

HR-Osijek Damir Malkoc dmalkoc@jagor.srce.hr

HR-Osijek Davor Klobucar dklobuc@jagor.srce.hr

HR-Rijeka Sanja Baric sanja@law.pravri.hr

SL-Ljubljano Janez Jug Janez.Jug@uni-lj.si

SL-Ljubljana Marija Zlatnar Marija.Zlatnar@uni-lj.si

H-Budapes^to Lariko Golden golden@osiris.elte.hu

H-Budapes^to Nora Csiszar hallo372@osiris.elte.hu

H-Budapesxto Palma Csiszar hallo356@osiris.elte.hu

H-Pecs Atilla Kovacs ka@pecsv1.pecs.matav.hu

H-Szombathely Monika Molnar matszii@fs2.bdtf.hu

H-Debrecen Attila Salga asalga@tigris.klte.hu

CH-Zuriko Rolfo 100271.1000@compuserve.com

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail