AERA-informoj kaj alvoko por lobiado 96.03.24
* 3-minuta leterkesto el Romo
La Esperanto-redakcio de RAI internacia (Radio Roma) cxiusabate vespere disauxdigas interesajn kaj nekutimajn informojn pri Italio. Ekde nun, gxi ankaux dedicxos tri minutojn por pritrakti alvenitajn leterojn. Tio estas nova rimedo por italaj kaj aliaj esperantistoj informi la auxskultantojn pri siaj agadoj. Uzu la radio-reton, sendante viajn mesagxojn al:
RAI internacia - Esperanto, C.P. 320 Centro Corr., I - 00187 ROMA, Italio,
faks. +39 (6) 331 71 895
* Nova elsendo en Rio de Janeiro
Krom la 15-minuta programo de Spiritisma Federacio, Radio Rio de Janeiro ankaux elsendas 1-horan programon, en Esperanto kaj la portugala, redaktitan de KCDE (Kultura Centro por Disvastigo de Esperanto). La programo nomigxas "Lasta Horo" kaj estas elsendita cxiulunde de 23h gxis 24h loke, per la frekvenco 1400 kHz.
Adreso:
Kultura Centro por Disvastigo de Esperanto, Rua Tenente Cleto Campelo 394, sala 201, BR - 21021-020 ILHA DE GOVERNADOR (RJ), Brazilo.
* Radio Vieno riceveblas persatelite en Euxropo
finfine komencigxis la persatelita disauxdigo de la programoj de Radio Auxstria Internacia, sur la satelito Astra, kiel subportanto de la bavara televido BFS 3, per Astra Digxita Radio (ADR: necesas specifa aparataro): Astra 19.2 E, 11.141 Hpol (BFS 3), 8.10 MHz
EKDE la 31a de marto
(validas nur por TUJA publikigo: post du semajnoj alvenos nova program-tabelo kompleta)
* Pola Radio tri fojojn cxiutage:
La vespera programo de Pola Radio, je 22h30 MET, plue estas elsendita per du mallongaj ondoj. Sed gxia satelito elsendado okazas pli frue, je 20h MET. Tiel elsendo okazas tri foje dum tago.
Cetere, satelitaj auxskultantoj notu, ke la auxda subfrekvenco sxangxigxas: 7.38 MHz (anstataux 7.56), cxe la sama kanalo: Eutelsat II F6 13 E, 11.476 GHz Hpol (TVPolonia), 7.38 MHz
* Novaj frekvencoj de RAI internacia (Romo):
11905 kaj 9670 kHz (sabate, 20h gxis 22h20 UTC, t.e. ekde 22h MezEuxropa Tempo)
* Pluraj Euxropaj stacioj sxangxas sian elsendo-horon laux Universala Tempo (por resti konstanta laux MET):
Varsovio: cxiutage, 13h30, 18h, 20h30 UTC
Vatikana: merkrede kaj dimancxe, 19h20 UTC
Vieno: dimancxe, 4h30, 11h30, 14h30 UTC
LOBIU por ESPERANTO en RADIOSkribu al vialanda ambasadoro de Hungario:
Hungara Radio cxesis sian enlandan Esperanto-elsendon. Dum jaroj, tiu cxi okazis kiel programo de Radio Kossuth (t.e. la cxefa nacia sekcio), disauxdigita per FM en Hungario. Gxi ne estis auxdebla eksterlande. (Radio Kossuth havis du programojn paralele: unu en Esperanto, alia en la hungara.)
Substrekante, ke Hungario faras tro malmulte por diskonigi sian kulturon ekster hungarlingvaj medioj, petu de la ambasadoro skribi al Hungara radio kun jena peto: restarigo de la Esperantlingva elsendo, kun kaj enlanda kaj eksterlanda riceveblecoj. Nu, Esperanto-programo de Kossuth Radio devus esti dissendata ankaux de la internacia sekcio de Hungara Radio.
[Cetere,vi povas elprofiti la okazon por rimarkigi al la ambasadoro ke, strange, tiu internacia sekcio ne havas satelitan subkanalon: nuntempe plej multaj internaciaj stacioj havas, krom tradiciajn mallongajn ondojn, ankaux satelitan auxd-kanalon]
AERA (OSIEK-Amikaro de Esperanto en Radio)
ATENTU: mia nova retadreso: bmasala@worldnet.net
************************************************
O Bruno Masala 2 rue des Vignes FR - 57530 COINCY
S tel. +33 87 76 63 94 fax. +33 87 32 03 00
I
E LA GAZETO Esperanto-Klubo de METZ
K AERA - Amikaro de Esperanto en Radio
************************************************