Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 25 feb. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Lingua internazionale Fundapax
Gentile Guido - 11 aprile 1996
RADIO SARAJEVO CXESIS ELSENDI

ESPERANTO-LIGO DE BOSNIO KAJ HERCEGOVINO

tel. +387-71-658-250

fakso +387-71-441-843

1995-12-30

Informo por gazetaro

RADIO SARAJEVO (PROVIZORE) CXESIS ELSENDI

Ekde la nova jaro 1996 Radio Bosnio-Hercegovino adoptis novan program-skemon kiu ne antauxvidis la elsendon "Esperanto el Sarajevo". Fakte, post subskribo de la pac-kontrakto pri Bosnio, Radio-Sarajevo revenis normalan antawmilitan program-skemon.

Pluraj novenkondukitaj parolaj programoj dum la milito estas nun cxesigitaj.

Momente Radio Bosnio-Hercegovino disponas nur unu mez-ondan elsendan frekvencon. En baldawa estonteco gxi planas establi novan kurt-ondan frekvencon, en kiu Esperanto-lingva programo denove havos sxancon disawdigxi.

Kiam oni lancxis la elsendon "Esperanto el Sarajevo", ni emfazis ke temas pri eksperimenta programo. Nun post 17-monata sperto kaj cxirkaw 900 minutoj de elsendita parola programo, la program-konsilio de Radio Bosnio-Hercegovino pritraktis la elsendon tre pozitive.

Nia programo estis tre favore akceptita de tutmonda esperantistaro. Ni kore dankas pro amasa kaj amika subteno per leteroj, telefaksoj kaj diversaj aliaj mesagxoj al nia agado.

Apartan dankon al pluraj gesinioroj kiuj materie helpis nin. En ege malfacilaj militaj kondicxoj, tro ofte viv-dangxeraj, tio nutris nian entuziasmon kaj instigis nin elteni gxis fino de la eblecoj.

Por esprimi malkontenton pri cxesigo de la Esperant-lingva elsendo aw proponi reenkondukon utilus per letero aw posxtkarto skribi al gxenerala direktoro: s-ino Amila Omersoftic^, Radio Televizija BiH, str. Mes^e Selimovic^a 4, 71000 Sarajevo, Bosnio-Hercegovino, telefakso 464-071.

Gxis la reawdo!

Redakcio de la elsendo

"Esperanto el Sarajevo"

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail