Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 25 feb. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Lingua internazionale Fundapax
Gentile Guido - 11 aprile 1996
Helpu por Radio Budapesxto

Redakcio de Eventoj, 26.03.06

Retadreso:

HELPU PER VIA LETERO AL LA PRESTIGXO DE ESPERANTO!

*************************************************

Multaj konsideras Hungarion kiel 2-a patrujo de Esperanto. Danke al multjaraj klopodoj, en Hungario oni povas fari sxtate rekonitan lingvo-ekzamenon (law kiuj multaj entreprenoj pagas kromsalajron), ekzistas aparta E-katedro en la Budapesxta Universitato, E-o estas instruata en multaj lernejoj, en pluraj universitatoj oni edukas diplomitajn E-instrustojn, la sxtato finance subtenas la agadon de la junulara kaj plenkreska E-Asocio, la nomoj de Baghy kaj Kalocsay versxajne estas konataj por cxiu klera esperantisto, ktp.

Nun tiu prestigxo de Esperanto en Hungario estas dangxerigata! En la sxtata radio ekde la 4-a de marto oni nuligis la E-lingvajn elsendojn!

Oficiala kawso de gxi estas la sxparemo de la bugxeto, sed evidentigxi estas nur malpeza preteksto, ja la kostoj de tiuj elsendoj estis la plej malaltaj el cxiuj programeroj. (La elsendoj gxis decembro okazis duonhoron, ekde decembro nur 10 minutojn semajne por enlandaj awskultantoj.)

La signifo de la nuligo de radioelsendoj estas multe pli ol la fakto mem, ja temas pri la prestigxo de la Internacia Lingvo. Se ni, kiel sxafoj toleras gxin, la sekva pasxo povas esti la nuligo de lerneja instruado, la nuligo de universitata fako, kaj aliaj...!!!

Hungaroj kompreneble ne restis mutaj. Aktivuloj cxirkaw la teamo de Eventoj organizis kampanion kontraw la decido, sekve de kio venis plurcent (!) protestleteroj al la radia estraro, pluraj E-organizoj turnis sin al la kleriga ministerio, kaj la 4-an de marto en Budapesxto estis organizata tre sukcesa surstrata demonstracio, pri kio raportis pluraj radiostacioj kaj tagjxurnaloj!

Rezulte de tiuj agoj, la respondeculoj en la estraro de Radio pasxo post pasxo retirigxis. Komence ili sxangxis la vortuzon de "nuligo de radioelsendoj" al "provizora cxesigo", kaj post la demonstracio ili menciis jam eblan restarton en somero aw awtuno.

Por ne lasi perdi la aferon, ni bezonas ankaw vian helpon! Ni petas vin skribi gxentilan protest-leteron pro la nuligo, ja tiu afero ne rilatas nur al Hungario, sed al la tuta E-komunumo. En nia kampanjo ni emfazis, ke la E-lingvaj radioelsendoj simbolis la lingvan demokracion en Hungario (la sxtata radio elsendas en kelkaj, sed ne en multaj lingvoj).

La nuligo signifas mutigon de tiu movado, kiu laboras por la lingva egaleco, por la lingva demokratio! Kaptu la okazon, kaj petu la ebligon de la awskultado de budapesxtaj E-programoj pere de kurtondaj kaj satelitaj elsendoj, al kiuj ja la teknikaj kondicxoj estas donitaj! Petu la plilongigon kaj plioftigon de tiuj elsendoj!

Komprenu bone, temas ne simple pri Hungaria afero, sed pri prestigxo de E-o en lando, kiu multe kontribuas al nia Esperantio! Viajn leterojn (kaj de viaj konatoj, amikoj) bonvolu sendi al la ambasadoro de Hungario en via lando! Gxi estas grava, cxar tiuj leteroj nepre eniras la oficialan sxtatan kanalon, kaj devige havas spurojn en la administrado!

La skribado de letero por vi kostas nur kelkajn minutojn, sed por la prestigxo de Esperanto gxi signifas tre multon! Neniu alia gardos niajn interesojn, se ni mem ne faras gxin! Ni kalkulas ankaw je via helpo.

************************************

Sercxu mem la adreson de la hungara ambasadoro en via landa cxefurbo.

Krome vi povas peti al la servoj de tiu cxi traduki kaj sendi por vi leteron al:

S-ro Lázló OVARI

Direktoro de internaciaj rilatoj

Hungara Radio

Bródy Sándor n.5-7

H-1800 Budapest, HUNGARIO

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail