Mesagxo de Bruno MASALA (AERA)Kara Guido,
Bonvolu legi la cxi suban alvokon. Cxu vi akceptas kunsubskribi gxin, eventuale kun mencio de viaj respondecoj en ERA?
La afero estas tre grava, kaj ni nepre ne devas maltrafi gxin.
OSIEK pagos, enkadre de la AERA-agado, la eldonadon kaj dissendadon de kelkcentoj da folioj kun tiu mesagxo. Krome gxi estos sendita de mi mem al cento da persono pere de elektronika posxto.
Mi petas vin respondi rapide, cxu jes, cxu ne. Ankaux sugestoj por plibonigi la alvokon estas tre bonvenaj.
Kun amikaj kaj kolegaj salutoj,
via
Bruno
________________________
Estimata samlingvano,
Grava internacia organizajxo ekinteresigxas pri Esperanto: World Radio Network (Monda Radio Reto). Tiu institucio de kelkaj monatoj elsendas kvar-minutan programeron de Pola Radio Varsovio pere de sia unua Euxropa kanalo (WRN 1).
WRN estas tre potenca reto en Euxropo kaj NordAmeriko: en tiuj du kontinentoj iliaj programoj estas ne nur rekte kapteblaj per propra satelita anteno, sed ankaux relajsitaj de multaj urbaj kablo-retoj aux FM-stacioj.
Eble vi neniam interesigxis pri esperantlingvaj radio-elsendoj, cxu pro la malbona auxdebleco, cxu pro la teknikaj malfacilajxoj, ktp. Sed notu ke temas nun pri TUTE ALIA afero: altkvalitaj, facile auxskulteblaj elsendoj, per via kutima hejma aparato, eble jam, eble tre baldaux.
Krome, ni esperanto-uzantoj devas konsciigxi ke LA tutmondigxo de komunikiloj ja okazas nun. Ne temas nur pri nia sola tuja gxuado de programoj, sed ankaux pri ilia estonteco, kaj je politika cxeesto en la koncerto!
Pro tio mi varme petas vin priatenti la aferon. Se vi jam deziras scii pli, petu informojn rekte de WRN, prefere en angla lingvo: vidu cxiujn adresojn sube. (Nu, ecx se tio ne interesas vin, tio helpos la aliajn, montrante al la informaj servoj de WRN ke io movigxas!!). Vi povas demandi kion ekzakte ili elsendas en Esperanto; kiel kaj kie oni povas kapti; cxu tio estas serioza kaj dauxros; cxu ili baldaux elsendos siajn programojn en Asio, ktp.
Se vi, en Euxropo, jam kaptas la elsendon, kaj (versxajne) ne sukcesas kontentigxi per tiu kvar-minuta novajxbulteno pri Pollando, simple sugestu pli longan elsendon: duonhoran! (Nu, la son-materialo ekzistas flanke de Pola Radio; WRN ankaux povus reelsendi esperantlingvajn programojn de aliaj stacioj, ekzemple tiun de RAI internacia Romo). Se WRN ne estas relajsita en via urbo, petu ke ili venu tien.
Sugestu ke WRN disponigu sian esperantlingvan programon inter siaj internet-alireblaj fontoj (ftp-eblaj aux rekte auxdebla per Real Audio). Kaj se vi estas en NordAmeriko, petu ke WRN enmetu la esperantlingvan elsendon ankaux en via-kontinenta reto.
La esperantlingvaj programoj de Pola Radio estas tute profesiaj kaj ili vere utilas. Ili informas pri Pollando, pri la tuta regiono de centra kaj orienta Euxropo, dedicxas multe da tempo al informado pri Esperanto-movado, literaturo, gazetaro, ktp. Proponas plurajn kulture valorajn magazinojn. Disauxdigas multajn kanzonojn, muzikojn, kantojn en nia lingvo. Ilia alveno en la kanaloj de WRN morgaux estas ebla kaj dezirinda.
Diskonigu la enhavon de tiu alvoko. Skribu al WRN.
World Radio Network
Wyvil Court
10 Wyvil Road
SW8 2TG LONDON (Britio)
tel. +44 171 896 9000
fax.+44 171 896 9007
Usono kaj Kanado: 202 414 3185 (local access)
ret. online@wrn.org
TTT: http://www.wrn.org/
Sincere salutas
Bruno MASALA, OSIEK-komitatano pri AERA, Amikaro de Esperanto en Radio
_______________________________________________
ATENTU: mia nova retadreso: bmasala@worldnet.net
************************************************
O Bruno Masala 2 rue des Vignes FR - 57530 COINCY
S tel. +33 87 76 63 94 fax. +33 87 32 03 00
I
E LA GAZETO Esperanto-Klubo de METZ
K AERA - Amikaro de Esperanto en Radio
************************************************