Mime-Version: 1.0Content-Type: text/plain; charset="iso-8859-1"Content-Transfer-Encoding: quoted-printableX-Mailer: Eudora F1.5.4b9To: info@rai.ping.at (Radio Austria Internacia - Esperanto), mc6778@mclink.it (RV-Esperanto),
radiohc@tinored.cu (Radio Havano Kubo - Esperanto),
uea@inter.nl.net (Osmo, Istvan), eric.laubacher@teaser.fr,
aviotto@spin.it (La Eta Gazeto), 100103.24@compuserve.com (Simono),
U.Broccatelli@agora.stm.it (L' Esperanto, Umberto Broccatelli),
G.Gentile@agora.stm.itFrom: bmasala@worldnet.net (Bruno MASALA)Subject: Girolamo Lucchetta
Karaj kolegoj,
De kolego Attilio D'Attilio, mi malgxoje eksciis hodiaux pri la morto de nia kara Girolamo Lucchetta, el Monastier di Treviso, Italio. Kiel eble vi scias, li mortas post longa malsano, kiu lasis lin foje espera, foje tre malforta. Pliajn detalojn mi ne havas nun. Dumviva membro de UEA kaj IKUE, dumviva abonanto de Heroldo, Girolamo estis konata kaj entuziasma radio-auxskultanto. Eble vi memoras lian agadon dum la bosnia milito, kiam ekestis la radio-elsendoj en Esperanto el Sarajevo: li estis la cxefa populariganto de ili, kaj gxuste tiu cxi agado ekestigis la ideon pri Amikaro de Esperanto en Radio. Sed Girolamo estis radio-auxskultanto multe pli frue: dum la ses dekaj jaroj, en Algxerio kie li laboris, li jam auxskultis kaj surbendigis radio-programojn el Varsovio; kaj kelkajn jarojn poste, denove en Euxropo, li estis inter la auxskultantoj de esperantaj radio-programoj de Vocxo de Ameriko.
Kondolecojn bonvolu adresi al lia edzino S-ino Floranna Lucchetta, ViaFermi 18, I - 31050 MONASTIER DI TREVISO, Italio.
Bruno Masala
La Gazeto : http://www.worldnet.net/~bmasala/LG/************************************************O Bruno Masala 2 rue des Vignes FR - 57530 COINCYS tel. +33 87 76 63 94 fax. +33 87 32 03 00I http://www.worldnet.net/~bmasala/E LA GAZETO Esperanto-Klubo de METZK AERA - Amikaro de Esperanto en Radio************************************************