Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
gio 13 mar. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Lingua internazionale Fundapax
Partito Radicale Esperanto - 4 settembre 1996
PORGAZETARA KOMUNIKAJHO
AL CHIUJ ESPERANTO-GAZETOJ

Feraro, 1996-08-28

KONGRESO DE ITALA ESPERANTO-FEDERACIO: LA PREZIDANTINO DE LA ORGANIZA KOMITATO, UNUE INVITAS LA SEKRETARION DE <<"ESPERANTO" RADIKALA ASOCIO>> KAJ POSTE PUSHAS LIN FOR DE LA KUNVENEJO...

Giorgio Pagano, sekretario de ERA kaj respondeculo pri pilota projekto pri "Kostoj de la (ne-) komunikado en Europo", finance subtenita de Europa Unio, estis invitita, por prezenti relacion pri tiu projekto, al kunveno de IEF (Itala Esperanto Federacio = FEI) "La internacia komunikado en malgrandaj kaj mezaj entreprenoj".

Pagano, por ankorau' pli atentigi la cheestantojn pri la financa engaghigho, kiun ankau' ERA estas devigata surpreni, por realigi la Europan Projekton, prezentighis kun malgranda kaj eleganta afisho alligita al la kolo.

Tio senbridigis rabian reagon de la Prezidantino de la Organiza Komitato, Edwige Tantin Ackermann, kiu post abrupta definado de "misedukita" al Pagano, malpermesis al li la eniron en la ejo, lin pushegante.

Sukcesinta tamen eniri, Pagano, dauris esti "obstrukciita" ankau' far de la Prezidantino de la Kunveno, S-no Michela Lipari, kiu intencis malpermesi al li la atingon de la mikrofonoj sur la podio, por prezenti kelkajn demandojn al unu el la kunrelaciantoj. Chiuj aliaj, kontraue, estis invititaj tion fari, ghuste el s-no Lipari mem. Sed al la "obstrukcioj" de s-no Lipari, Ghenerala Sekretariino de "Universala Esperanto Asocio", radikalaj esperantistoj estas alkutimitaj el multaj, multaj jaroj.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail