EUROPA PROJEKTO DE E.R.A. PRI "LA KOSTOJ DE LA LINGVA EUROPA (NE-) KOMUNIKADO":BONDEZIROJ DE SUKCESO KAJ APROBO AL LA LABORO DE "ESPERANTO" RADIKALA ASOCIO FARE DE LA PREZIDENTO DE LA ITALA RESPUBLIKO.
JEN LA TEKSTO:
==================
Romo, 15.an de oktobro 1996.
Eminenta sinjoro,
mi deziras esprimi mian vivan estimon al Vi kaj, pere de Vi, al la Asocio de Vi estrata, por la iniziatoj celantaj al faciligo de la lingva kaj kultura interkomunikado en Europo.
Mi estas konvinkita ke, sen instrumento kiu plifaciligu la reciprokan interkomprenon kaj la konon de la multflaankaj kaj variaj tradicioj en nia kontinento - kiuj ankau devas esti atente protektataj - Europo ne estos en la kondicho alfronti, en efika maniero, la malfacilajn defiojn de la integrigho, de la asimiligho de la novaj kandidatitaj Landoj, de la tutglobigha proceso de la monda ekonomio.
Dankon, do, por Via altvalora agado kaj bondeziron pri bona laboro kaj sukceso por via projekto.
Kun viva koreco.
OSCAR LUIGI SCALFARO