Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mer 19 mar. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Lingua internazionale Fundapax
Gentile Guido - 27 ottobre 1996
Konkurso "Guglielmo Marconi parolas en Esperanto"
Cxu vi rememoras pri cxi tiu konkurso ?

Mi ricevis de Marcello Casali la jenajn dokumentojn:

=======================================================

GRUPPO RANCH RADIOANCHIO

Radioawskultado-Organizo

P.O. Box 38, IT-00040 PAVONA STAZIONE, ROMA

Romo, la 15-an de septembro 1996

KLASIFIKO DE LA PARTOPRENANTOJ EN LA

UNUA DIPLOMO

GUGLIELMO MARCONI PAROLAS EN ESPERANTO

Okaze de la fermo de tiu cxi "Unua Diplomo", sxajnis al ni oportune kaj agrable, koncize rakonti al vi, kiel disvoligxis la preparadoj de la konkurso kaj partoprenigi vin en la emocioj kaj kontentoj travivitaj dum la organizado, aldone al tiuj travivitaj de vi kiel partoprenintoj en la konkurso mem.

Okaze de la UNUA CENTJARIGXO DE LA NASKIGXO DE RADIO (1885-1995) ni volis celebri la historian eventon anoncante konkurson, disvolvigxenda inter niaj asocianoj, kiu havas kiel titolo "GUGLIELMO MARCONI PAROLAS EN ESPERANTO", aljugxante kiel premio Diplomo* al kiu atingus minimume tri poentojn; sed por poste liveri al cxiuj partoprenantoj la eblecon rememori tiu cxi okazajxo, ni decidis

premii per atesto pri partoprenado ecx tiu Radioawskultanto kiu atingis nur 1 poenton.

La atentendaj RADIOstacioj estis tiuj en ESPERANTO por tiel krei duopigon inter RADIO kaj ESPERANTO.

Multaj sin demandos kia estis la kialo kiu portis nin al tiu cxi elekto, ni tuj respondas: dum organiza kunveno, asociano rememoris nin ke alia klara persono, LUDWIK LAZAR ZAMENHOF, pola kuracisto, penadis per siaj studoj celintaj la sercxadon de lingvo kapabla faligi la lingvajn malsamecojn inter la popoloj.

Pli bone povas klarigi la koncepton, frazo enmetita en tekston de la invito al konkurso, kiu tiel diras: ...ne estas azarde ke RADIO kaj ESPERANTO iru ofte kune, aliflanke ili estas unu la komplemento de alia; dank'al radio oni faligas la geografiajn barojn, dank'al ESPERANTO oni faligas la lingvajn barojn...

La konkurso montrigxis tuj interesa kaj sxajnis al ni ideala la duopigo RADIO-ESPERANTO; entuziasmo inter la asocianoj estis tia ke ni sentis la deziron partopreni gxin kun aliaj Grupoj de Radioawskultantoj.

Do la invito estis plivastigita unue al italaj Grupoj kaj poste ankaw al tiuj eksterlandaj Grupoj, kies nomoj estis eldonataj en W.R.T.H.

** Sekve cxio estis preta por la sendado:

la frekvencolisto, la diversaj slipoj de la awskutoraportoj,

skribitaj kaj en ESPERANTO kaj en la angla, la awskutoperiodon oni decidis ekde la 1-a de decembro 1995.Kaj atingis nin el multaj lokoj, leteroj, faksoj, retposxtajxoj, Paketradiajxoj, telefonadoj kun lawdoj kaj kuragxigoj por tiom estis realigita, havante la deziro ludi kune tiun cxi internacian matcxon sur la RADIO-ondoj.

Hodiaw en tiu cxi sidejo, eldonante la klasifikon, estas agrable por ni sendi korajn dankojn al partoprenintoj kaj al cxiuj kiuj kontribuis al la bona sukceso de la konkurso; ni volas mencii ilin, kiuj estas:

La ESPERANTISTOJ:

Dr.o Umberto Broccatelli, Guido Gentile kaj Girolamo Lucchetta.

La Radiostacioj en ESPERANTO, tiujn eksterlandajn kiuj elsendas italligve.

La RADIO-Revuojn: AMICI DELLA RADIO, ELETTRONICA FLASH, RADIOKIT E., RADIORAMA. La RADIO-Grupoj: CO. RAD, DX'S CONNECTION, DX FANZINE, WORLDWIDE DX CLUB, EL DIAL, RADIONEWES.

La Elektronikaj Bultenejoj: ARI "AUGUSTO RIGHI" kaj TRANCE, GAT DX, MC-LINK, REVOLUTION RIMINI.

Kaj finfine la amikoj Mirko Caserta e Maurizio Bertolino kiuj enmetis nian konkurson en la pagxoj de internet en la sito:

425 DX News > AWARDS Page, cxe la adreso:

http://promet12.cineca.it/htdx/awards/awards.html.

*La Diplomo estis printata persone je koloroj sur paperfolio de 160 gr/m , kun formato law normo A4

**W.R.T.H. = WORLD RADIO TV HANBOOK, libro plena de frekvencoj kaj horaroj cxies radiostacioj en la mondo, absolute necesa por cxiu Radioawskultanto.

La frekvecolisto en ESPERANTO estas atingebla cxe la TTT-sito:

http://www.worldnet.net/bmasala/AERA/frekvint.html

Organiz-komitato:

MARCELLO CASALI, SERGIO CIATTAGLIA, CLAUDIO DE FILIPPIS,

MARIA JESUS SANTOS

=========================================================

KLASIFIKO DE LA PARTOPRENANTOJ AL LA KONKURSO

Nomo k. Fam.nomo Poentoj Klasifiko Premio Urbo, Lando

Guido Gentile 7 1· Diplomo Treviso IT

Giovanni Lorenzi 6 2· " Messina IT

Ezio Mognaschi 6 2· " Pavia IT

Alessandro Golfi 4 3· " Roma IT

Bruna Martinez 4 3· " Roma IT

Giuseppe Tricoli 4 3· " Ponza IT

Antolin Diego Riobo 3 4· " Vigo Hispanio(*)Agnar Fitjar 3 4· " Valestrand, Norvegio

Cataldo Laddomata 3 4· " Bari IT

Girolamo Lucchetta 3 4· " Treviso IT

Andrea Maestri 3 4· " Parma IT

Paolo Morandotti 3 4· " Milano IT

Mr.Nick Sharpe 3 4· " Middlesex, GB

Jindrich Tomisek 3 4· " Cxehxa Resp., CZ

Paolo Rossi 2 5· Atesto Roma IT

Jean P.Vandendaele 2 5· " Eupen, Belgio

Carlo Boeri 1 6· " Imola IT

Luis A.Vargas Jimenez 1 6· " Chiriqui, Panamo

Gaetano Palma 1 6· " Siracusa IT

Fernandez Jesus 1 6· " Vigo, Hispanio

=========================================================

Nomoj de la Konfirmitaj

E-radiostacioj Raportoj

R.Awstrio 17

R.Cxinio Int. 9

R.Kubo 5

R.Estonio 3

R.RAI 2

R.Sarajevo 5

R.Varsovio 74 (*)

R.Vatikana 23

----

Sumo konfirmoj 138

(*) Agnar Fitjar, atingis sume 52 konfirmojn.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail