Subject: Nova projekto: retpo^sta versio de Eventoj
Estimata,
mi volas informi Vin, ke ekde nun la gazeto Eventoj aperas ne nur en papera, sed anka~u en elektronika (retpo^sta) versio!
Eventoj aperas dusemajne, ^gi estas internacia, sendependa, movada gazeto.
Tiu projekto estas la unua en Esperantujo, sed ni esperas ke ni sukcesos utiligi la modernan teknikon en la intereso de nia movado.
Avanta^goj de de la retpo^sta versio:
------------------------------------
- Vi ^sparas ^c. 50 %-ojn (!!!!) de la aerpo^sta baza abonkotizo!
(Abono al la retpo^sta versio kostas nur 40 guldenojn por 12 monatoj)
- Vi ricevos la gazeton ^c. semajnon pli frue ol la tradiciaj abonantoj, ja ni sendas ^gin tuj post la preti^go (kiam ni donas la paperan version nur al la presejo)!
- Per komputilo vi povas rapide kaj facile reser^ci informojn pri iu aperinta afero anka~u en la malnovaj numeroj!
* * *
Senpagan provnumeron de la retpo^sta versio vi povas preni el nia FTP-ejo: ftp.hungary.net/pub/esperanto/eve-112.ret au petu ^ce ni kaj ni sendos al vi.
Pliajn detalojn vi trovas en niaj TTT-pa^goj www.hungary.net/esperanto/ au lau via peto ni sendas ilin al vi!
Ne forgesu, ke vi povas ricevi Eventojn en ^ciu dua semajno!
Volonte ni havus viajn komentojn, proponojn pri la nova projekto!
Laszlo Szilvasi
eventoj@hungary.net
Enhavo de Eventoj n-ro 112
**************************
Pa^go 1.
////////
- Kial vi fari^gas simila al viaj gepatroj, ne al la najbara laktisto? Aperis en Koreio bonega sciencpopulariga bildstria libro pri genetiko!
- Prezidenta saluto al la ERA-projekto
-------------------------------------
La prezidento de Italio sendis salutmesa^gon al Esperanto-Radikala Asocio kaj al ilia projekto "La kostoj de la lingva Europa (ne)-komunikado"
- Kopiado permesita!
-------------------
Por uzi la Mazi-filmon por reklamo kaj propagando de Esperanto vi ne nepre devas a^ceti la tutan filmon. Ekzistas ankau io alia solvo...
- ^Sparu monon!
---------------
La baza abonkotizo de Eventoj por 1997 restas sen^san^ga (74/86 NLG), sed abonantoj de retpo^sta varianto povas ^spari preskau 50 procentojn!
Pa^go 2.
////////
- Asocia prezidanto a~u diktatoro
--------------------------------
Plendo de estraranoj de REU (Rusia E-Unio) kontrau la prezidanto A. Kor^jenkov.
OPINIOJ: 8 kialoj pro malkontento pri nuntempa Esperanto-informado
- verkita de Ziko M. Sikosek, GEJ-estrarano pri informado
REVUOJ, GAZETOJ: "Inter ni" en Malagasio
Unua gazeto malaperas, venas la alia...
Pa^go 3. ESPERANTO APLIKATA
////////////////////////////
- Elektronika bibliografio de E-Artikoloj, EBEA
--------------------------------------------
Kiel trovi, reser^ci pri io konkreta en la ^gis nun aperintaj artikoloj, krom persone trafoliumi plurmil gazetojn? La solvo povus esti EBEA, kio parte jam funkcias...
- Anarkio-sindikatismo kaj la statuto
----------------------------------
La baza dakomento de Int. Laborista Asocio en Esperanto
- Biblioteka katalogo en diskedo
-----------------------------
Anka~u vi havas la eblecon facile ser^cadi inter la pli ol 10.000 unuoj de Germana E-Biblioteko!
- Reklamo per afrankoma^sino
-------------------------
Kial ne uzi malmultekostan eblecon por reklami vian E-agadon per po^staj afrankostampilo? ^Ceha E-firmao jam uzas tiun eblecon...
- Distribuantoj por CD-romoj estas ser^cataj
- Pasigu monaton en Brazilio
Pa^go 4. ARAN^GOJ
/////////////////
Pli detalaj informoj pri la aran^goj
- Rendevuo de internaciaj geedzoj (julio, ^Cehio)
- Konferenco de MEM (majo, Budape^sto)
- Inta kurso pri grafologio
- Inta KEF en Kopenhago
- Esperantologia Konferenco - ankau por vi! (aprilo, Budapest)
- Inta "Europa" Seminario
Pa^go 5-6 MOVADO
-----------------
- Kie estas la rezultoj de eksperimentoj?
--------------------------------------
Por elformi la strukturon de fremdlingva instruado en Svisio la decidpovaj instancoj auskultas ankau pri E-o. Sed por la raporto mankas objektivaj resumoj de la ^gisnunaj oficialaj eksperimentoj...
- Etika proceso en TE^JA
---------------------
Lau postulo de membro la Etika Komisiono de TE^JA (asocio de E-^jurnalistoj) devis trakti etikan problemon: En E-gazeto aperis artikolo, deklaranta membron de TE^JA kiel ^stelisto...
- Po^stmarko, UK, Zagrebo
----------------------
La urbaj instancoj jam nun subtenas la lokan E-organizon esperante ricevi la rajton organizi UK-n...
- Amikeca Reto 1997-98
---------------------
Ekzistas ne nur Pasporta Servo, sed io simila (tamen diferenca)...
- Germane pri Esperanto en Serbio
- Naski^go de nova E-muzeeto
- forpasis Elsbeth Bormann
- Japana "Kiu estas kiu"
---------------------
Listo (foto, adresoj, E-kariero) de aktivaj japanaj esperantistoj en 104 pa^goj!
- Buller en medioj
----------------
Osmo Buller donis plurajn intervjuojn al finnaj amaskomunikiloj
- Ekspozicio de infanaj desegna^joj
- Afrik'amo
INTERNET: - PMEG en la reto
- muziko en la reto
KULTURO: - Unika kino-vespero
Oma^ge al Dorothy Lamour, la unua kiu kantis en Esperanto en relative grava filmo "Road to Singapore"
HUNGARA Angulo: 5 informetoj
PA^GO 7.
////////
LETEROJ - Tro multas E-gazetoj (Mila v.d. Horst-Kolinska)
- Pri ekspozicio de E-revuoj (Birthe Lapenna)
- EKOR la baza ^cenero (P. Carvalho)
- pri Scienca Eldoncentro kaj UEA (Geza Felso)
- Mallongigoj (B. Maurer)
ESPERANTO EN RADIO: - Etere kaj rete: Radio Vasteras, Svedio
KONKURSO: Rezultoj de la poentokolektado
Pa^go 8.
////////
ANONCETOJ - 9 anoncetoj (nekomercaj anoncetoj estas senpagaj)
INTERESE: Lenin revenis, brokante a^ceteblas
MOVADA HUMURO: - Kiom da esperantistoj en la mondo?
- Nur du murditoj...
- Prezoj, prezoj...
Pa^go 9-10
//////////
Suplemento. Ali^gilo al la Meznorvega Jubilea Renkonti^go
***********************************************************
Se vi ne scias pri io - ne kulpigu aliajn!
Abonu al Eventoj!
***********************************************************