Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 22 apr. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza Lingua internazionale Fundapax
Gentile Guido - 10 dicembre 1996
Amikeca Reto 1997-98
====================

Jxus aperis la nova eldono de Amikeca Reto, la gastiga servo de SAT. La nuna eldono validas por 1997-98, gxi enhavas 400 adresojn el 50 landoj.

La "Amikeca Reto" estas interkontaktiga servo. Ne nur helpas en tranokteblecoj, sed mencias ankaw diskuttemojn, sxatokupojn de la gastiganto, viziteblecojn, aktivadojn, fakajn konsilantojn, regionajn perantojn, liston de partner-sercxantoj kaj konsilojn pri novaj vojagx-lokoj.

La brosxuro enhavas ankaw diversajn informojn pri sciindaj temoj: kiel vojagxi law favoraj prezoj, kiel tranokti malaltpreze kaj kiel sukcese dom-intersxangi fericele?

Cxiu gastiganta adreso inkluzivas informojn pri lokaj vizitebloj, individuajn aktivajxojn en kiu gastigxonto povus partopreni, diskuttemojn kaj aliajn utilajn erojn.

La kajero de Amikeca Reto kostas 80 FRF inkluzive la sendokoston. Pagu por du (160 FRF) kaj vi ricevos tri. Skribu al: Amikeca Reto, 88 rue Victor Hugo, F-37400 Amboise, Francio.

inf. Alan Gould

[Retposxta varianto de Eventoj n-ro 112]

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail