<< Torino, la 17.an de decembro 1996
<< Mi legis, kun granda atento, la deklaron de Gxenerala Konsilio de ERA de la 14.a de decembro kaj mi komplete aligxas al via indignoplena protesto kontraw la malamika sinteno de UEA, kontraw cxiu iniciato favora al Esperanto alveninta el eksteraj organizajxoj, sur kultura, socia kaj politika niveloj.
<< Kvankam ERA ne estas la sola viktimo de la bojkoto, kiun UEA praktikas kontraw cxiu, kiu agas favore al esperanto, fore de gxia sino, en tiu cxi kazo la reago de UEA atingas netolereblajn agresemajn formojn kiuj sin esprimas per malicaj aludoj kiuj, en Italio ecx malobservas la legxajn kodojn.
<< Estas devo de UEA (artikolo 3 de gxia statuto) aktivi favore al la antaweniro de esperanto. La asocio disponas pri ekonomiaj kaj homaj rimedoj por korekte plenumi tiun sian statutan devon, sed gxi preferas sin limi al administro de la membroj kaj livero al ili de servoj (revuo, jarlibro, k.t.p.). Por tiu celo gxi kreis pletoran sekretariaron kun du direktoroj, kiuj blokas cxiun aleksteran malfermon kaj cxiun kunlaboradan formon, praktikas konservativan politikon celanta defendi la "status quo" (cxeestanta staton) -- t.e. iliajn laborlokojn --.
<< Estas morala devo kaj intereso de UEA apogi (aw almenaw ne obstakli) la konkretajn agojn, favorajn al la internacia lingvo, ankaw se prilaboritajn de aliaj organizoj.
G.C. FIGHIERA >>